Scheuren BE
Scheuren | |
---|---|
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Bielo |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Nidau |
Koordinatoj | 47° 8′ 0″ N 7° 19′ 0″ O / 47.13333 °N, 7.31667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 8′ 0″ N 7° 19′ 0″ O / 47.13333 °N, 7.31667 °O (mapo) |
Areo | 2,10 km² |
Alteco | 420 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2556 |
Komunumkodo | 0747 |
Mapo de Scheuren | |
Pri la komunumo
Scheuren estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Bielo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 435 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Scheuren situas proksimume 4 kilometrojn sudoriente de Bielo ĉe la suda bordo de Nidau-Büren-Kanalo, en kiu estis kunigitaj la malnovaj fluoj de la rivderoj Zihl kaj Aro. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Scheuren la vilaĝeto Grüenebrach. [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,10 km², de kiuj 25,7% estas kovritaj de arbaro, 55,7% servas por agrikulturo kaj 10,5% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
Trafiko
Scheuren situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la vojo n-ro 1314 de Büren ĉe Aro al Brügg kaj 1321 de Orpund al Dotzigen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 troviĝas apud Lengnau en distanco de proksimume 4 kilometroj nordoriente de la komunumo.
Historio
Vidu ankaŭ
- Aliaj signifoj de Scheuren
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
Eksteraj Ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Scheuren BE – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
|