Saltu al enhavo

Giraltovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giraltovce en la blua regiono
Giraltovce en la blua distrikto
Rando de Giraltovce

Giraltovce, hungare Girált estas urbo en Slovakio, en Regiono Prešov, en Distrikto Svidník.

Situo

La urbo situas en valo de Ondava, laŭ ĉefvojo Prešov-montotrapasejo Dukla-Pollando. Prešov troviĝas 27 km-ojn, Svidník 31 km-ojn for.

Historio

La unua mencio okazis en 1383 en formo Giralth. Tiutempe vivis tie paŝtistoj, baldaŭe la loĝantoj okupiĝis ankaŭ pri agrikulturo. La unua lernejo ekfunkciis en 1720. La rusoj okupis la komunumon en 1805. Tiutempe la loĝantoj estis famaj pri farado de fajenco. Okazis ĥolero en 1831. En 1910 en la komunumo loĝis 1002 da loĝantoj (507 slovakoj, 387 hungaroj). Dum la 1-a mondmilito la komunumon okupis la rusa armeo ne tro longe. Ĝis 1919 la setlejo apartenis al Hungario, al Sáros (reĝa departemento), al distrikto de "Felsővízköz". Poste la loko apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1938 al Slovakio. En 1942 la judoj estis deportitaj. Novembre de 1944 la Ruĝa Armeo trairis la montotrapasejon Dukla kaj komencis liberigi Slovakion. Estis gravaj bataloj, krome komenciĝis la Slovaka Nacia Ribelo. Inter 1945-1993 la urbo denove apartenis al Ĉeĥoslovakio. En 2001 loĝis enurbe 4189 da homoj, (3980 slovakoj kaj 150 ciganoj).

Vidindaĵoj