Saltu al enhavo

Fasonado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fasonado estas la teknikarto doni fasonon al industrieteknologie produktata objekto. Neologismo por la samo estas dezajno (laŭ la angla design). Fasonado en si mem estas granda industrio en la moderna epoko, precipe en la okcidenta civilizo. Ĝi rilatas al la metiartoj, kaj ofte fluas la limo inter tiuj du. Tamen la metiartoj pli ofte temas pri la praktika laboro, dum fasonado pritemas ideojn. Ekzemple, ĝenerala jup-kudrado estas "metio", la specifa scio aplikata por finkudri jupon estas "metiarto", kaj ofte oni kudras laŭ specifa "fasono". Se tiu fasono plias la bazan praktikecon (kaj do enhavas grajnon da arto en si), verŝajne ĝin fasonis fasonisto sperta pri "fasonado".

Tridimensia fasonado
Industria fasonado - Vestaĵa fasonado
Dudimensia fasonado
Afiŝa fasonado - TTT-fasonado - Skribfasonado



Vidu ankaŭ: arkitekturo - modo - skribarto