Seini
Etoso
Seini sejnj (hungare: Szinérváralja sinervaralja), estas urbo en Rumanio laŭ la rivero Someş nordokcidente de Baia Mare. En 1910 ĝi nombris 5 mil 056 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 7 mil 774 el kiu preskaŭ 80% estis rumanoj. Ĝi estis unue menciita skribe en 1334 kiel eklezejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Szatmár (reĝa departemento) vármegye). En 1950 oni aligis al ĝi Viile Apei (Apahegy). Administre apartenas al ĝi Săbişa.
Renomaj personoj
- Zoltán Ábrám (*9-a de decembro 1963): kuracisto, universitata adjunkto, ĵurnalisto.
- Aurél Anderkó (Terep, 14-a de oktobro 1869 – Budapest, 2-a de junio 1940): meteorologo, universitata profesoro
- József Bajnóczy (27-a de februaro 1888 – Pilismarót, 12-a de junio 1977): kolonelmajoro.
- Ion Donca (*5-a de januaro 1938): grafikisto.
- Miklós Havas (1876-1944): ĵurnalisto, redaktoro, muzikkritikisto, dramverkisto.
- János Incze Dés pentristo.
- Zsigmond Kurovszky (1860 – Zalatna, 5-a de septembro 1913): forninĝeniero, ĉefminejkonsilanto.
- József Lengyel (8-a de decembro 1868 – 28-a de marto 1933): verkisto, katolika pastro.
- Zoltán Panek (Terep, 22-a de januaro 1928 – 1-a de julio 2001, Budapest): verkisto
- Sándor Reményi (13-a de majo 1901 – Oradea, 20-a de januaro 1963): ĵurnalisto, redaktoro, verkisto.
- János Sylvester (1504? -Vieno, 6-a de majo 1552): la unua tradukinto de la Nova Testamento en hungaran lingvon en 1541.
- Ferenc Teghze-Gerber (13-a de decembro 1872 – Budapest, 25-a de julio 1948): financa fakulo, fakverkisto.