Saltu al enhavo

Vilaĝo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8
eNeniu resumo de redakto
Etikedoj: Vida redakto Disambiguation links
Linio 1: Linio 1:
La nocio '''vilaĝo''' signifas [[komunumo]]n, kiu originale karakterizeblas kiel [[agrikulturo|agrikultura]] setlejo per specifaj ekonomia kaj socia strukturo. Ĝenerale la vilaĝo estas pli malgranda, ol la [[urbo]]. En la [[mezepoko]] muro ĉirkaŭis la urbon, en la vilaĝo ne estis defendo.
[[Dosiero:Hajós2.jpg|eta|Kelovilaĝo [[Hajós]] en [[Hungario]]. Sub la domoj troviĝas [[kelo]]j por la [[vino]], en la [[ĝardeno]] nur [[vinbero]]j kreskas.]]La nocio '''vilaĝo''' signifas [[komunumo]]n, kiu originale karakterizeblas kiel [[agrikulturo|agrikultura]] [[setlejo]] per specifaj ekonomia kaj socia strukturo. Ĝenerale la vilaĝo estas pli malgranda, ol la [[urbo]]. En la [[mezepoko]] muro ([[remparo]]) ĉirkaŭis la urbon, sed en la vilaĝo ne estis defendo.
[[Dosiero:Hajós2.jpg|eta|Kelovilaĝo [[Hajós]] en [[Hungario]]. Sub la domoj troviĝas [[kelo]]j por la [[vino]], en la [[ĝardeno]] nur [[vinbero]]j kreskas.]]
Laŭ [[Francisko Azorín]] '''vilaĝo''' estas ''Malgranda aro da domoj, ne regule aranĝitaj.''<ref>[[Francisko Azorín]], arkitekto, [[Universala Terminologio de la Arkitekturo]] (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 210.</ref> Li indikas [[etimologio]]n el la latina ''villaticum'', el villa.<ref>Azorín, samloke.</ref>

[[Dosiero:Gocsej village street.jpg|eta|Panoramo al supozata vilaĝo en [[Hungario]] en [[skanzeno]].]]
[[Dosiero:Gocsej village street.jpg|eta|Panoramo al supozata vilaĝo en [[Hungario]] en [[skanzeno]].]]

== Historie elformiĝintaj vilaĝaj formoj ==
== Historie elformiĝintaj vilaĝaj formoj ==
En la vilaĝo apud la loĝdomo troviĝas staloj plej ofte por [[ĉevalo]], [[bovo]], [[porko]], [[kapro]] kaj [[koko]], ejoj por agraraj produktaĵoj, fine ĝardeneto. En la vilaĝo troviĝas malmulte da komunaj ejoj, plej ofte [[preĝejo]] kaj vilaĝdomo. En [[Afriko]] estas tiaj vilaĝoj, kiuj estas ĉirkaŭitaj per lignaĵo por defendi la hom[[bestoj]]n kontraŭ la sovaĝbestoj.
En la vilaĝo apud la [[loĝdomo]] troviĝas [[Stalo|staloj]] plej ofte por [[ĉevalo]], [[bovo]], [[porko]], [[kapro]] kaj [[koko]], ejoj por agraraj produktaĵoj, fine [[Legomĝardeno|ĝardeneto]]. En la vilaĝo troviĝas malmulte da komunaj ejoj (sed foje ja estas loka [[komunumejo]]), plej ofte [[preĝejo]] kaj [[vilaĝdomo]].
En [[Afriko]] estas tiaj vilaĝoj, kiuj estas ĉirkaŭitaj per lignaĵo por defendi la hom[[bestoj]]n kontraŭ la [[sovaĝbestoj]].
Dum la historio formiĝis ankaŭ minvilaĝoj (minado), fiŝkaptistaj vilaĝoj (fiŝkaptado), feriaj vilaĝoj (feriado) kaj kelovilaĝoj (vinkulturo).
Dum la historio formiĝis ankaŭ minvilaĝoj ([[minado]]), fiŝkaptistaj vilaĝoj ([[fiŝkaptado]]), feriaj vilaĝoj ([[Ferio|feriado]]) kaj kelovilaĝoj ([[vinkulturo]]).

=== Unustrata vilaĝo ===
=== Unustrata vilaĝo ===
La domoj apudstaras, najbaras unu la alian. La agroj situas fine de la ĝardeno.
La domoj apudstaras, najbaras unu la alian. La [[Agro|agroj]] situas fine de la ĝardeno.

=== Radisimetriaj vilaĝoj ===
=== Radisimetriaj vilaĝoj ===
Linio 16: Linio 17:

=== Ŝaktabulaj vilaĝoj ===
=== Ŝaktabulaj vilaĝoj ===
Sur ebenaĵo, la nove fonditaj vilaĝoj, kaze de oni disdonis parcelojn, la stratoj imitas la ŝaktabulon.
Sur [[ebenaĵo]], la nove fonditaj vilaĝoj, kaze de oni disdonis [[Parcelo|parcelojn]], la [[Strato|stratoj]] imitas la ŝaktabulon.

La supre menciitaj estas la praaj formoj de la vilaĝoj. Post kresko de la loĝantaro tiuj formoj transformiĝis, sed ankaŭ hodiaŭ kelkfoje ekkoneblaj.
La supre menciitaj estas la praaj formoj de la vilaĝoj. Post kresko de la loĝantaro tiuj formoj transformiĝis, sed ankaŭ hodiaŭ kelkfoje ekkoneblaj.

== Sociaj strukturoj ==
== Sociaj strukturoj ==
Pinte de la vilaĝa socia strukturo staris la riĉaj kamparanoj, pastroj, (pli poste ankaŭ kuracistoj, instruistoj, policistoj). Krom tiuj vivis en la vilaĝo senagruloj, kiuj servis ĉe la kamparanoj. Nuntempe en kelkaj landoj politikistoj kaj riĉuloj regas la vilaĝojn.
Pinte de la vilaĝa socia strukturo staris la riĉaj [[Kamparano|kamparanoj]], [[Pastro|pastroj]], (pli poste ankaŭ [[Kuracisto|kuracistoj]], [[Instruisto|instruistoj]], [[Policisto|policistoj]]). Krom tiuj vivis en la vilaĝo [[Senagrulo|senagruloj]], kiuj servis ĉe la kamparanoj. Nuntempe en kelkaj landoj [[Politikisto|politikistoj]] kaj riĉuloj regas la vilaĝojn.

== Proverbo ==
== Proverbo ==

Kiel registrite je 20:22, 22 apr. 2022

Kelovilaĝo Hajós en Hungario. Sub la domoj troviĝas keloj por la vino, en la ĝardeno nur vinberoj kreskas.

La nocio vilaĝo signifas komunumon, kiu originale karakterizeblas kiel agrikultura setlejo per specifaj ekonomia kaj socia strukturo. Ĝenerale la vilaĝo estas pli malgranda, ol la urbo. En la mezepoko muro (remparo) ĉirkaŭis la urbon, sed en la vilaĝo ne estis defendo.

Laŭ Francisko Azorín vilaĝo estas Malgranda aro da domoj, ne regule aranĝitaj.[1] Li indikas etimologion el la latina villaticum, el villa.[2]

Panoramo al supozata vilaĝo en Hungario en skanzeno.

Historie elformiĝintaj vilaĝaj formoj

En la vilaĝo apud la loĝdomo troviĝas staloj plej ofte por ĉevalo, bovo, porko, kapro kaj koko, ejoj por agraraj produktaĵoj, fine ĝardeneto. En la vilaĝo troviĝas malmulte da komunaj ejoj (sed foje ja estas loka komunumejo), plej ofte preĝejo kaj vilaĝdomo.

En Afriko estas tiaj vilaĝoj, kiuj estas ĉirkaŭitaj per lignaĵo por defendi la hombestojn kontraŭ la sovaĝbestoj.

Dum la historio formiĝis ankaŭ minvilaĝoj (minado), fiŝkaptistaj vilaĝoj (fiŝkaptado), feriaj vilaĝoj (feriado) kaj kelovilaĝoj (vinkulturo).

Unustrata vilaĝo

La domoj apudstaras, najbaras unu la alian. La agroj situas fine de la ĝardeno.

Radisimetriaj vilaĝoj

La domoj grupiĝas ĉirkaŭ centra komuna placo rondforme, ovale.

Ŝaktabulaj vilaĝoj

Sur ebenaĵo, la nove fonditaj vilaĝoj, kaze de oni disdonis parcelojn, la stratoj imitas la ŝaktabulon.

La supre menciitaj estas la praaj formoj de la vilaĝoj. Post kresko de la loĝantaro tiuj formoj transformiĝis, sed ankaŭ hodiaŭ kelkfoje ekkoneblaj.

Sociaj strukturoj

Pinte de la vilaĝa socia strukturo staris la riĉaj kamparanoj, pastroj, (pli poste ankaŭ kuracistoj, instruistoj, policistoj). Krom tiuj vivis en la vilaĝo senagruloj, kiuj servis ĉe la kamparanoj. Nuntempe en kelkaj landoj politikistoj kaj riĉuloj regas la vilaĝojn.

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri vilaĝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:

  • Citaĵo
     Vilaĝano kreditas, vilaĝestro prunteprenas 
  • Citaĵo
     Pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri. 
  • Citaĵo
     Per mono, ne per mano punu vilaĝanon. 

Referencoj

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 210.
  2. Azorín, samloke.
  3. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2010-01-30.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj