Pino: Malsamoj inter versioj
Aspekto
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.3) (robota aldono de: vep:Pedai |
e r2.7.1+) (robota aldono de: vi:Cây thông |
||
Linio 241: | Linio 241: | ||
[[ur:صنوبر]] |
[[ur:صنوبر]] |
||
[[vep:Pedai]] |
[[vep:Pedai]] |
||
[[vi:Cây thông]] |
|||
[[yi:סאסנע]] |
[[yi:סאסנע]] |
||
[[zh:松屬]] |
[[zh:松屬]] |
Kiel registrite je 08:38, 8 jun. 2012
Pino estas genro (Pinus L. el pinacoj) de monoikaj pinglarboj kun ŝosetoj (ne okulfrapaj, sur malongaj ŝosoj) portantaj faskon el 2-5 longaj pingloj, kun masklaj floroj grupe ĉe la bazo de la ŝosoj, la femalaj en la fino de la ŝosoj, je maturiĝo en la dua jaro fariĝantaj lignecaj konusoj; pluraj specioj gravaj ĉarpentaj kaj meblaj arboj.
- cembra pino = cembro kreskas ĝis 3000 m en Europo. Ĝi havas kvinopajn pinglojn. La defalintaj strobiloj disfalas nur post 3 jaroj, kiam elfalas el ĝi la gustaj semoj.
- monta pino: Arbedeca arbo (P. mugo Turra, sin. P. montana Mill.) ofte kun kuŝanta trunko, kun duopaj, 3-6 cm longaj, brile malhele verdaj pingloj, kun brunaj, rondecaj burĝonoj kaj brunaj, horizontale elstarantaj konusoj; kulturebla en nutromalriĉa grundo kaj tial plantata en erikejoj, dunoj, ks sablaj lokoj. Ĝi altas 3,5 m kaj havas longajn ovoformajn strobilojn je 2-5 cm grandaj.
- neĝa pino. Deodaro.
- nigra pino. Alta pinoarbo (P. nigra Arnold, sin. P. laricio Poir. var. austriaca) kun 8-15 cm longaj, rigidaj duopaj pingloj kaj kun blankaj, pintaj burĝonoj; ŝatata parkarbo. La trunkoŝelo estas griznigra.
- arbara pino (P. sylvestris L.) Alta pinoarbo kun duopaj, 3-6 cm longaj, bluverdaj, delikate striaj pingloj, pintaj, brunaj burĝonoj k pendantaj, pedunklaj konusoj; grava forstarbo por nutromalriĉaj grundoj, ĉarpente ekspluatata. Oni deprenas kelkfoje ties rezinon. La trunkoŝelo estas rustoruĝa.
- Vejmuta pino = Blanka pino (evitinda laŭ PIV). Rektatrunka, eleganta pino (P. strobus L.) kun glata ŝelo, kvinopaj pingloj, 15 cm longaj alenformaj, pendantaj konusoj; ŝatata parkarbo.
- Pinus albicaulis
- Pinus amamiana
- Pinus apulcensis
- Pinus aristata - arista pino kreskas en la 3000-metraj regionoj de la kalifornia Sierra Nevada, Usono. Individuoj de tiu ĉi pino apartenas al la plej malnovaj arboj en la mondo (ili aĝas kelkfoje pli ol 4000 jarojn).
- Pinus arizonica
- Pinus armandii
- Pinus attenuata
- Pinus ayacahuite
- Pinus banksiana - Banks-pino
- Pinus bhutanica
- Pinus brutia - Turka pino
- Pinus bungeana
- Pinus canariensis - Kanaria pino
- Pinus caribaea - Kariba pino
- Pinus cembra - Cembro
- Pinus cembroides
- Pinus chiapensis
- Pinus chihuahuana
- Pinus clausa - Sablopino
- Pinus contorta - Tordopino
- Pinus cooperi
- Pinus coulteri
- Pinus cubensis
- Pinus culminicola
- Pinus dalatensis
- Pinus densata
- Pinus densiflora
- Pinus devoniana
- Pinus durangensis
- Pinus echinata
- Pinus elliottii
- Pinus engelmannii
- Pinus flexilis
- Pinus gerardiana
- Pinus glabra
- Pinus gordionana
- Pinus greggii
- Pinus halepensis - Halepa pino kreskas ĉirkaŭ la tuta Mediteranea regiono, sur la ŝtonozaj marbordaj arbaraj deklivoj. Ĝi estas dupingla, la pingloj estas helverdaj, elastaj, maldikaj kaj longaj 6-15 cm. Ties rezinon oni uzas en Grekio por aromigi vinojn.
- Pinus hartwegii
- Pinus heldreichii - Balkana pino
- Pinus herrerae
- Pinus hondurensis
- Pinus hwangshanensis
- Pinus jaliscana
- Pinus jeffreyi
- Pinus johannis
- Pinus kesiya - Ĥasia pino
- Pinus koraiensis
- Pinus krempfii
- Pinus lambertiana
- Pinus lawsonii
- Pinus leiophylla
- Pinus longaeva
- Pinus luchuensis
- Pinus lumholtzii
- Pinus massoniana
- Pinus maximartinezii
- Pinus maximinoi
- Pinus merkusii
- Pinus monophylla
- Pinus montezumae
- Pinus monticola
- Pinus morrisonicola
- Pinus mugo
- Pinus muricata
- Pinus nelsonii
- Pinus nigra - Nigra pino
- Pinus occidentalis - Hispaniola pino
- Pinus oocarpa
- Pinus orizabensis
- Pinus palustris - Marĉa pino
- Pinus parviflora
- Pinus patula
- Pinus peuce
- Pinus pinaster - Pinastro estas praloĝanto de la okcidenta mediterano kaj sud-atlantikaj marbordoj. Ĝi estas dupingla, la pingloj longas 10-25 cm, la maturiĝintaj strobiloj 10-22 cm. La strobiloj restas dum multaj jaroj sur la arbo. El la ligno oni elĉerpas rezinon.
- Pinus pinceana
- Pinus pinea - Pinio
- Pinus ponderosa - Ponderosa pino
- Pinus praetermissa
- Pinus pringlei
- Pinus pseudostrobus
- Pinus pumila - Siberia nana pino
- Pinus pungens
- Pinus quadrifolia
- Pinus radiata - Kalifornia pino
- Pinus reflexa
- Pinus remota
- Pinus resinosa
- Pinus rigida - Rigida pino
- Pinus roxburghii - Roksburg-pino
- Pinus rzedowskii
- Pinus sabineana
- Pinus serotina
- Pinus sibirica
- Pinus squamata
- Pinus stankewiczii
- Pinus stormiae
- Pinus strobiformis
- Pinus strobus
- Pinus sylvestris - Arbara pino
- Pinus tabuliformis
- Pinus taiwanensis
- Pinus tecunumanii
- Pinus teocote
- Pinus thunbergii
- Pinus torreyana
- Pinus tropicalis - Tropika pino
- Pinus uyematsui
- Pinus veitchii
- Pinus virginiana
- Pinus wallichiana - Valiĥ-pino
- Pinus wangii
- Pinus yunnanensis
Folioj
La folioj de pinoj estas de kvar tipoj:
- Semofolioj
- Junaj folioj
- Skvamaj folioj
- Pinpingloj aŭ maturaj folioj, kiuj estas verdaj kaj arigitaj en bukedoj de 1 al 6 folioj pingloformaj, kiuj daŭras el 1,5 jaroj al 40 depende de la specio.