Saltu al enhavo

Vikipedio:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
(2 pliaj ĝisaj versioj de la sama uzanto ne montriĝas)
Linio 172: Linio 172:
:::: Roboto havas sian statuson se ĝi estas supozata fidinda. Kiel por ĉiu revizianto ĝiaj redaktoj konservas al reviziita artikolo sian statuson. Robotoj ne mem markas artikolojn reviziitaj. Se vi malfidas al robotoj, tio signifas ke ĉu vi devas kontroli ĉiujn robotajn redaktojn (estas plurcentoj ĉiutage) ĉu ni malpermesu al robotoj redakti. [[Vikipediisto:ArnoLagrange|<font color="green">Arno</font> <font color="blue">Lagrange</font>]] [[Vikipediista_diskuto:ArnoLagrange|✉]] [[Speciala:Emailuser/ArnoLagrange|<sup>@</sup>]] [[Speciala:Contributions/ArnoLagrange|₪]] 19:14, 26. Nov 2008 (UTC)
:::: Roboto havas sian statuson se ĝi estas supozata fidinda. Kiel por ĉiu revizianto ĝiaj redaktoj konservas al reviziita artikolo sian statuson. Robotoj ne mem markas artikolojn reviziitaj. Se vi malfidas al robotoj, tio signifas ke ĉu vi devas kontroli ĉiujn robotajn redaktojn (estas plurcentoj ĉiutage) ĉu ni malpermesu al robotoj redakti. [[Vikipediisto:ArnoLagrange|<font color="green">Arno</font> <font color="blue">Lagrange</font>]] [[Vikipediista_diskuto:ArnoLagrange|✉]] [[Speciala:Emailuser/ArnoLagrange|<sup>@</sup>]] [[Speciala:Contributions/ArnoLagrange|₪]] 19:14, 26. Nov 2008 (UTC)
::::: Roboto ne markas artikolojn reviziitaj, se la roboto ne estas speciale farita por la celo. Same kiel vi devas aparte klaki butonon por marki artikolon, la roboto devas aparte fari specialan operacion. Kaj nun laborantaj robotoj (ekzemple intervikiaj) ĉi tiuj operacion ne faras. [[Vikipediisto:Maksim|Maksim]] 21:42, 26. Nov 2008 (UTC)
::::: Roboto ne markas artikolojn reviziitaj, se la roboto ne estas speciale farita por la celo. Same kiel vi devas aparte klaki butonon por marki artikolon, la roboto devas aparte fari specialan operacion. Kaj nun laborantaj robotoj (ekzemple intervikiaj) ĉi tiuj operacion ne faras. [[Vikipediisto:Maksim|Maksim]] 21:42, 26. Nov 2008 (UTC)
:::::: Nuntempe ne, sed kiu garantias, ke ne subite iu sukcesas misuzi roboton kaj subite klakos ekzemple kiel reviziitaj ĉiujn geografiajn ĝermojn ...? Sana malfido al robotoj estas grava. Memkompreneble ankaŭ homoj fuŝas. Sed la kvalito de robota fuŝo estas, ke tia fuŝo tuj multobliĝas. (Antaŭ kelkaj tagoj okazis ''bela'' ekzemplo de robota akcidento en Commons, kiu detruis kelkcentojn da bildoj - kaj la riparo devis okazi mane, kaj kelkaj bildoj por ĉiam malaperis! Tute ne temis pri malbona intenco sed simpla akcidento.) Mi vere petas, ja insiste postulas, '''ke rangaltigo neniam okazu aŭtomate en nia vikipedio'''. Ne estas tiom granda laborŝarĝo por ni tiujn rangaltigojn kontroli. Por la koncerna persono cetere estas pli alta takso, ke homo lin/ŝin rangaltigis ol maŝino. Mi tiun punkton deziras ĉi tie fakte submeti al voĉcono! - Se teknike tio ne tuj eblas, tiam mi proponas, ke almenaŭ administranto donu aprobon al ĉiuj aŭtomate rangaltigitaj personoj.[[Vikipediisto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] 21:57, 26. Nov 2008 (UTC)


==Ruĝa krisigno==
==Ruĝa krisigno==

Kiel registrite je 21:59, 26 nov. 2008


Diskuteja arkivo
 Diskuteja arkivo 
Babilu tie ĉi pri Vikipediaĵoj kaj la 357 851 artikoloj.


Babilu ĉe #wikipedia-eo !
Babilu ĉe nia IRC-Kanalo #wikipedia-eo
Aliĝu al WikiEO-l !
Aliĝu al la oficiala dissendolisto de Vikipedio: WikiEO-l
Mallongigoj
Simbolaj ligiloj uzeblaj por pli rapide atingi gravajn paĝojn
Neesperanto
Alilingvejo: Neesperanto
(Discussions not in Esperanto)


Diversejo

Diversejo
(Gen. topics)

Aldoni temon al la Diversejo

Lingvejo

Lingvejo
(Lang. topics)

Aldoni temon al la Lingvejo

Teknikejo

Teknikejo
(Tech. topics)

Aldoni temon al la Teknikejo

Administrejo

Administrejo
(Admin. topics)

Aldoni temon al la Administrejo

Por ĝeneralaj temoj (nek lingvaj, nek teknikaj), rajtoj, reguloj, politiko, novaj projektoj, ktp.
Por lingvaj temoj kaj demandoj, tradukproblemoj, terminoj, titoloj de artikoloj, ktp.
Por teknikaj temoj pri Vikipedio, ŝablonoj, kroziloj. Vikipediaj versioj, robotoj, ktp.
Por demandoj kaj petoj al administrantoj, interrilataj problemoj, ktp.


Kompleta enhavo


  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Ŝablono:DiskutejoAliLingve


Revizio

La diskutoj estas ŝovitaj al Vikipedio:Diskutejo/Revizio

Kandidatiĝo kiel administranto

Saluton, gekaraj. Kaha kandidatas sur la paĝo Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kaha kiel plia administrantoj. Kore --Tlustulimu 23:02, 15. Nov 2008 (UTC)


Ĝeneralaj robotoj

Nun ekzistas ebleco akcepti ĝeneralajn robotojn kondiĉe :

  • ke ni alprenu la regulon akcepti ilin
  • ke la robotoj nur prizorgas interlingvajn ligojn aŭ riparadas duoblajn redirektojn
  • ke la robotoj estas jam aktivaj en pluraj projektoj, kun longdaŭra kontribuado kiu ebligas kontrolon de ĝia fidindeco

vidu m:Bot_policy#Global_bots :

  • the bot must only maintain interlanguage links or fix double-redirects;
  • the bot must already be active on several wikis, with long-term contributions to back up its trustworthiness.

Mia demando estas ĉu vi konsentas ke eo-Vikipedio akceptu ĝeneralajn robotojn ? La cefa avantaĝo estas ke tio senpezigus viajn burokratojn de tiu teda tasko donadi robotan statuson al tiaj robotoj. Arno Lagrange @ 12:53, 17. Nov 2008 (UTC)

Por Por: Mi pensas, ke ni akceptu tiajn robotojn. Kore --Tlustulimu 14:58, 17. Nov 2008 (UTC)
Por Por: Mi ankaŭ. (Tute flankrilate: Ĉu la vorto "globala" estas bone uzebla vorto? Mi estis evitante ĝin ĉar mi pensis ke ĝi nek estis trovita en PIV nek ReVo. Se ĝi estas bona vorto, mi uzos ĝin ĉe TranslateWiki.)

Pri la vorto "globala": ankaŭ mi evitas uzi ĝin kaj tradukas ĝin kutime kiel "ĝenerala". Estas malfacila kazo. Yves Nevelsteen 16:24, 17. Nov 2008 (UTC)

Mi forigis la anglismon global' kaj anstataŭigis ĝin per ĝeneral' Arno Lagrange @ 01:22, 18. Nov 2008 (UTC)
Por Por: Mi ankaŭ (la robotoj ĉie etendiĝas) --Crosstor 09:52, 18. Nov 2008 (UTC)
Por Por: ankaŭ mi Maksim 19:15, 20. Nov 2008 (UTC)

vort-kontrolado

La programo substrekas ruĝe la E-ajn vortojn ĉe mi kaj la anglajn vortojn NE. Kiel malŝalti tiun vort-kontroladon? Dankon. Narvalo 21:03, 17. Nov 2008 (UTC)

pri kiu programo vi parolas ? Se vi uzas Fajrovulpon vi povas havi vortkontrolilon en multaj lingvoj kaj ŝanĝi la lingvon laŭvole. La menuon vi aliru per dekstra musklako. Ĉu vi uzas Fajrovulpon kaj instalis nur anglalingvan vortkontrolilon ? Arno Lagrange @ 22:59, 17. Nov 2008 (UTC)
Jes, mi ŝanĝis en la lastaj tagoj al fajrovulpo en mia hejma komputilo. La agordo okazis aŭtomate. Do, mi provas post-agordi la porgramon.

Ĉu vi konas Wikiwix-on ?

Wikiwix estas "plej lasta" serĉilo de enteno de ĉiuj Vikimediaj projektoj. Mi malkovris ĝin rimarkinte ke nun en franclingva Vikipedio post ĉiu ekstera ligilo estas ligilo al "Arĥivo", fakte kaŝmemora bildo de la ligita ekstera paĝo, gastigata de Wikiwix

Mi adaptis tiun ligon al kaŝmemoro. Se vi deziras provi ĝin bv aldoni en vian subpaĝon Vikipediisto:<via_uzulnomo>/monobook.js la jenan kodon :
document.write('<script type="text/javascript" src="' 
+ 'http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipediisto:ArnoLagrange/cache.js' 
+ '&action=raw&ctype=text/javascript&dontcountme=s"></script>');

Bonvolu refrexigi la kaŝmemoron de via foliumilo.

Tio funkcias en artikolaj paĝoj ĉe eksteraj ligiloj aperantaj en listo enkondukita per * aŭ {{el}} kiaj :

greke Lernu

Bonvolu provi ĝin kaj se ĉiuj konsentas ni povos aldoni tion al commons.js por ke ĉiuj povu havi tion. Arno Lagrange @ 19:00, 17. Nov 2008 (UTC)

Saluton, Arno. Mi ĵus aldonis la kodon al mia js-dosiero, por testi ĝin. Kore --Tlustulimu 19:28, 26. Nov 2008 (UTC)

Helpo / bildoj

Saluton, mi ĵus alŝutis bildon, sed ne komprenas kion kaj kiel nun aranĝi la aferon rilate al la kopirajto. Mi mem faris la bildon. Kiel poste aldoni la bildon al la artikolo pri Xochimilco? --Esperantst 04:51, 18. Nov 2008 (UTC)

Farita. Thomas Guibal 11:22, 18. Nov 2008 (UTC)


Peto pri urĝa protekto de Oriana Fallaci

Ia anonima IPulo (kun ĉiam nova adreso - vidu [1]), kiu kredas ke Vikipedio estas parto de lia malsanulejo ĉiam vandalas artikolon Oriana Fallaci. Mi do petas protekton kontraŭ ŝanĝoj de anonimuloj. Ankaŭ demandon mi havas: kiel oni povas malfari kelkajn vandalajn ŝanĝojn de unusola paĝo per UNO PAŜO ? CETERE: mi denove forte opinias, ke ŝanĝoj estu farataj nur de uzantoj kun konto !!! Ĉiam la ĉagreno, estas tiel ĝena kaj temporaba. Jes, mi ja scias, ke kelkaj IPuloj faras bonajn artikolojn, ili serioze verkas, kaj pro tio ili CERTE komprenos, ke konto simple estas necesa. Dankon, Punktor 11:57, 18. Nov 2008 (UTC)

Chu aldoni indformojn estas vandalism? Vershajne estas uloj chi tie kiuj ne volas ke aliaj sciu ke Svisio postulis al Italio ke ghi traspushu Oriana Fallaci al ghi, por jughi, kaj evidente enkarceligi shin. Chi tio estas fakto. Forbari tiun datumon estas unuflanke mensogo kaj manipulo de ekstrem-maldekstruloj (chu vikipedio estas en tiaj manoj?) kaj aliflanke rinindigas la blazonon 'libera'...

Saluto, IPulo. Ĉu vi povas per serioza, akceptebla fonto pruvi la antaŭe menciitan tekston. Se jes, ĝi iom ŝanĝite laŭstile povas esti aldonata. Alikaze ĝi devos forresti. Kore --Tlustulimu 12:24, 18. Nov 2008 (UTC)
1. PETO PRI TRADUKO 2. KLARIGO
- 1. ĈU IU BONVOLANTULO, KIU KOMPRENAS LA ITALAN SAME KIEL ESPERANTON TRADUKI TION, ĉar ŝajne temas pri la svisa tribunalo, kiu mankas en la artikolo: "Sempre nel 2002 la scrittrice fiorentina venne citata in Svizzera dal Centro Islamico e dall'Associazione Somali di Ginevra, dalla sede di Losanna di SOS Racisme e da un cittadino privato per il contenuto ritenuto razzista di La rabbia e l'orgoglio. Nel novembre 2002 un giudice svizzero emise un mandato d'arresto per la violazione degli articoli 261 e 261bis del Codice Penale Svizzero e ne richiese l'estradizione o, in alternativa, il processo da parte della magistratura italiana. L'allora ministro della Giustizia Roberto Castelli respinse la richiesta ricordando loro che la Costituzione Italiana protegge la libertà di espressione. L'episodio è menzionato nel suo libro La forza della ragione". -
Ankaŭ en 2002 la florenca verkistino estis asignita al Svisio de la Islama Centro kaj de la Somalia Asocio de Ĝenevo, de la Lozana sidejo de SOS Racisme kaj de privata civitano pro la enteno konsiderata kiel rasista de "La rabbia e l'orgoglio" . En novembro 2002 svisa juĝisto eldonis arestomandaton pro la malrespekto de artikoloj 261 kaj 261bis de la Svisa Punkodo kaj petis ŝian ekstradicion aŭ alternative ke estu procezita kontraŭ ŝi de la itala juĝistaro. La tiama Ministro pri Justico Roberto Castelli forrifuzis la peton, memorigante ke la Itala Konstitucio protektas la liberecon esprimiĝi. La okazaĵo estas menciita en ŝia libro La forza della ragione" tradukita de AL @
- 2. KLARIGO: La IP-ulo forgesis, ke ne nur temas pri la "svisa afero", sed ke li ĉiam obstine faris ŝangojn, kiujn oni nur povas taksi vandalismo. Bonvolu nur vidi: [2] - simple temas pri stultaĵoj, danĝeraj mensogoj aŭ malveroj, forlasoj ("ateisto" anstataŭ la korekta citaĵo "kristana ateisto"), ktp. Punktor 13:30, 18. Nov 2008 (UTC)
La fakto povas esti menciita laŭ la supraj vortoj. Indus mencii la fonton. Arno Lagrange @ 14:22, 18. Nov 2008 (UTC)
La IP-ulo ne nur aldonis la disputatan alineon, sed ankaŭ faris strangajn lingvajn ŝanĝojn (en datoj, ekzemple). Tiel li similas al pluraj antaŭaj IP-uloj (ekz. 86.199.66.42, 86.121.195.147, 90.12.76.38, 90.1.181.107, 90.25.110.73 kaj 86.214.208.180; verŝajne unu persono sub diversaj maskoj), kiuj kvazaŭ ĉikane malfaciligas korektadon de iliaj kontribuoj. Ĉiuj ĉi, inkluzive de la nuna, havas lingvan nivelon ne sufiĉan por korekti lingvaĵon aŭ proponi novajn tradukojn. Plej simple estas tute forbalai iliajn ŝanĝojn, eĉ se unu-du konservindaj detaloj samtempe malaperas, la nivelo tamen mezume plialtiĝas pro la forigo. – Pri la nuna aldono koncerne svisan-italan aferon: oni almenaŭ ne diru "Svisio postulis ke Italio elpushu shin...", kiam temis pri normala afero, ke unu svisa juĝisto rutine petis areston por ke ŝi aperu antaŭ svisa tribunalo. Tio ne signifas, ke Svisujo (la ŝtato) ion postulis. --Surfo 14:59, 18. Nov 2008 (UTC)
Bedaŭrinde la situacio estas efektive tiel, kiel Surfo priskribis ĝin. Kaj denove: mi opinias, ke ŝanĝoj estu farataj nur de uzantoj kun konto ! Ĉiam ĉagreno, perdita tempo - pro kio ? Kelkaj IP-uloj faras bonajn artikolojn, ili serioze verkas, kaj pro tio ili CERTE komprenos, ke konto simple necesas. Dankon, Punktor 15:41, 18. Nov 2008 (UTC)

Pri 'lingvaj shanghoj', tio nur estas miskompreno, redaktante mi vidis multajn 'x' literojn, kaj mi uzas la Zamenhofan 'h' sistemon. La afero de la datoj estas afero de stilo, ne malbona lingvajho, la mia estas tiom bona kiom la via, dankon. Pri la afero chu Svisio postulis, nu, memoru ke jughistoj formas parto de la povotrio de la registaro de shtato, ili ne estas grupeto de katamantoj... Tre chagrenas min vidi ke launome chi vikipedio estas 'libera', sed fakte kelkaj moshtoj ghin posedas. Brian Horne

Estimata Brian Horne ! En Vikipedio ni uzas x-sistemon kiu aŭtomate elmontras ĝustajn unikodajn ĉapelitajn literojn. Vi rajtas havi personan preferon por h-sistemo (ekzemple en viaj mesaĝoj), sed tio ne pravigas ke vi ŝanĝu ĉiujn x per h en artikolo. Vikipedio estas libera, tio signifas ke ĉiu rajtas kontribui; libera ne signifas senregula. Estas kunlabora projekto en kiu okazas diskutoj pri punktoj kiuj kondukas al decidoj ekzemple pri reguloj kiujn ĉiu respektu. Ni ekzemple decidis uzi norman Esperanton (kaj ne ekspermimentajn neagnoskitajn variaĵojn) kaj x-sistemon/unikodon kaj ne alian surogatan sistemon. Pri datoj ni havas ŝablonojn kiuj formatigas ilin : bonvolu ne anstataŭigi ilin per ia de vi preferita formato : ni penas havi iom unuecan stilon. Ĉi tie ne estas moŝtoj sed ekzistas regulaj kontribuantoj kiuj dum longa tempo akiris redaktan sperton, konatiĝis kun reguloj komune interkonsentitaj. Viaj kontribuoj estas bonvenaj se ili respektas ankaŭ la laboron de aliaj kunlaborantoj. Malrespektado de aliaj homoj ne povas esti pravigata nome de libereco.
Via skribaĵo "Svisio postulis ke Italio elpushu shin al ghi, por jughi kaj malliberigi shin pro shiaj verkoj. La Itala registaro informis al Svisio ke Italio estas demokratio kaj ekzistas libero je penso kaj esprimo." entenas strangan 'elpushi' dum Esperanto havas la vorton 'ekstradicii'. Anstataŭ "La Itala registaro informis al Svisio ke.... " mi dirus "Itala ministro pri Justico sciigis responde al la peto de la svisa justico ke ... " kio ŝajnas al mi pli ĝusta lingve kaj fakte. Plie via aserto "por jughi kaj malliberigi shin" entenas supozon ke svisa justico nepre planas malliberigi juĝoton antaŭ juĝado : mi forte dubas ke tiel estas.
Mi rediras: la fakto estas aldonenda al la artikolo, sed ĝi estu ĝuste kaj neŭtrale priskribita (citante fontojn)
Arno Lagrange @ 11:44, 19. Nov 2008 (UTC)

Estimata Sr Lagrange, dankon pro via respondo. Se vi ne shatas mian stilon mi petas ke vi aldonu la fakton viastile. Kaj chu vi povus bonvole montri al mi kie estas konstatebla la fonto de la 'kristana ateisto'? Mi povas trovi ghin nenie. Brian Horne

Estimata Brian Horne! Mi ja atentigis pri iuj lingvaj punktoj, sed tio ne estas tre grava kaj oni povas facile korekti ilin. Pli grave estas falsa prezento de faktoj. Laŭ :

Le Centre islamique de Genève, Acor SOS Racisme et un particulier avaient déposé plainte pour le caractère raciste de l'ouvrage. Selon eux, Oriana Fallaci avait enfreint les articles 261 et 261 bis du Code pénal suisse relatifs à la liberté de croyance et de culte et la discrimination raciale. Ils avaient demandé l'interdiction du livre en Suisse.

Les plaintes contre Oriana Fallaci en Suisse, Le Temps

...la menciitaj asocioj starigis plendon ke Falaci malrespektis svisan krimkodon rilatan al libereco je kredo kaj adoro kaj rasdiskrimanacio. Ili petis malpermeson de la libro (ne malliberigon de la aŭtoro). La ĝeneva justico malfermis proceduron kaj petis ke itala justico persekutu ŝin (ne temas pri ekstradicio). Raportante faktojn estas esence raporti fidele, ne falsi ilin, inventi cirkonstancojn kaj troigi : peti malpermeson de libro ne estas la sama afero kiel "postuli ke Italio forpushu shin por malliberigi shin". Tial nepre citu fontojn por pravigi viajn asertojn. Arno Lagrange @ 00:20, 20. Nov 2008 (UTC)

Mi nun aldonetis alineon pri la svisa-itala afero, ĉefe tradukite el la angla Vikipedio. Mi tute ne scias, ĉu la kontraŭdiroj ĉirkaŭ ŝi (mi aldonis subtitolon "Polemiko") estas nun pli ekvilibre prezentitaj. Mi unue pensis aldoni ankaŭ la (usonajn) referencojn el la angla Vikipedio, sed tiuj ŝajnas havi malmultan rilaton al la afero kaj enhavas nur malmulton. Ĉi tiaj ĉapitroj pri polemikado ĉirkaŭ iu homo estas problemaj: ili facile fariĝas redaktaj batalkampoj kaj finfine ege troigas la kontraŭdirojn kaj fortiras atenton de la efektivaj atingoj de la koncerna persono. Sed jen, bonvolu daŭrigi... --Surfo 13:54, 19. Nov 2008 (UTC)
La fonto de la esprimo "kristana ateisto" estas 1.[3]: "...atea-cristiana..." kaj se vi ne kredas la italan Vikipedion legu 2. [4]: "In chapter nine of The Force of Reason (of which I am honored to have received an autographed copy from Fallaci this past Easter), she reaffirms her atheism in no uncertain terms but at the same time insists she is “a Christian atheist.” " - Punktor 16:28, 19. Nov 2008 (UTC)

La esprimo 'kristana ateisto' estas sensenca. Citi ghin sen klarigo de kion shi volis diri estas miskompreniga. Shi ree kaj ree diris ke kvankam ateisto kiu malshategas la eklezion kaj emfazante ke Jesuo ne estis homo de paco, shi devis agnoski ke shi kreskis en kristana medio kiu vole-nevole, iom, iel influis shin. Citi tiujn du vortojn sen kunteksto estas miskomprenige, char donas falsajn impresojn.

La afero "kristana ateisto" estas tute ĝuste prezentita en la artikolo kiel citaĵo el ŝiaj vortoj. La cito rilatas al la afero pritraktata kaj estas adekvata ĉi tie. Ebla plursenceco aŭ malklareco aŭ paradokseco de la esprimo neniel senvalorigas la citon. – La fontoj pri la svisa-itala afero estas nebulaj kaj mi eble tro fidis la anglan Vikipedion tradukante el ĝi, kvankam ankaŭ la tie indikitaj usonaj fontoj ne parolas pri aresto. La itala Vikipedio, se mi ĝuste komprenas, ŝajnas nur ripeti la anglan, eĉ kun la usonaj referencoj. Estas tipa al ĉi tiaj arde ideologiaj kvazaŭfaktoj: ĉiu falsas kaj trudas kaj klopodas superruzi. Sed Fallaci estas al mi ne interesa persono kaj mi tute ĉesas ion fari pri ŝi - eble iu pli studu kaj eventuale forigu malfaktojn. --Surfo 08:14, 20. Nov 2008 (UTC)

La citajho estus akceptebla se klarigita. Nu, chu oni malpermesas chi tie ke ghi estu klarigita?

Certe ne, sed bonvolu klarigi ŝian originalan "atea-cristiana" kaj ŝian propran komprenon pri tio, eventuale montrante probleman enhavon, eble eĉ mistradukon. Sed ankaŭ sen tia klarigo la citaĵo estas tute akceptebla – en la mondo abundas citaĵoj eĉ pli misteraj, kiuj restas citataj kaj citindaj kvankam neniu kapablas klarigi ilin . --Surfo 10:37, 20. Nov 2008 (UTC)

Ah, pri la misteroj de la vivo... Bone, mi klopodos indiki la paghojn kie shi klarigis tiun sintenon, uzante anglan tradukon farita de shi mem. Dankon, chi tio por mi ja gravas.

Bone, faru tion. Mi forgesis, ke vi nun fakte ne povas redakti la paĝon, ĉar ĝi estas provizore protektita kontraŭ redaktoj fare de anonimuloj, kaj vi mem nun ŝajnas esti nur numero 85.155.77.143. Se vi volas redakti, vi vidos, ankoraŭ dum kelka tempo, la noton Ĉi tiu paĝo estas protektita tiel ke nur ensalutintaj uzuloj povas redakti ĝin. Tion kaŭzis niaj multaj malbonaj spertoj pri kelkaj anonimaj kontribuintoj, kiuj preskaŭ nur ĝenis kaj ĉikanis, kaj oni suspektis ankaŭ vin simila. Anonima uzanto estas tia, kiu havas nur t.n. IP-numeron, kiel vi (ĝis nun vi aperis almenaŭ sub la numeroj 85.155.73.175, 85.155.68.118, 85.155.76.192, 85.155.77.143 kaj mi nur konjektas ke estis unu persono kaj ne kvar). Kial ne krei por vi konton ĉi tie, ankaŭ kun konto vi povas resti nekonata, sed oni povos scii, ke ĉiam estas la sama kontribuinto. Eble vi jam havas konton. Tiuokaze simple ensalutu --88.115.218.189 14:30, 20. Nov 2008 (UTC)

Farite.

Je dato / en dato / daton

Estimataj! Hodiaŭ mi rimarkis en la nov-enkondukita funkcio pri patrolado/reviziado de artikoloj la parol-turnon "La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 20. Nov 2008". Mi atentigas al ĉiuj, kiuj povas ripari tiun ŝablonon, kaj ankaŭ al ĉiuj interesatoj, ke la uzado de la prepozicio "je" por signi daton estas ege malbonstila kaj fakte erara. Je estas uzata por indiki la ĝustan tempon de iu okazaĵo (horon kaj eventuale minutojn); por indiki la daton (ankaŭ tagon de semajno) oni uzu nepre la prepozicion en ("en la 20-a de novembro 2008") aŭ la akuzativon ("la 20-an de novembro 2008"). Estus ege nedezirinde, se la vikipedio iĝus forcejo de misaj gramatikaj kaj stilaj kutimoj en Esperanto. Eble similaj parol-turnoj estas prezentitaj ankaŭ en aliaj ŝabonoj aŭ teĥnikaj mesaĝoj; en tiu okazo mi petas ĉiujn (unuavice - administrantojn) laŭeble korekti similajn misojn. Mevo 01:09, 21. Nov 2008 (UTC)

Nur formo la 21-an de novembro 2008 je 1:09 (la unua kaj naŭ) ŝajnas al mi perfekta kaj tradicia Esperanto; pri tio Mevo pravas. Oni strebu gardi enciklopedian stilon kaj unuecon de la stilo en Vikipedio. Slavik IVANOV 08:00, 21. Nov 2008 (UTC)
Mi ne scias ĉu ni povas influi la datformaton kiu restos "21. Nov 2008". Laŭ mi, ne eblas enkonduki alian formon kia "la 21-an de novembro 2008". Sekve ni devas trakti tiun daton kiel nemovebla ŝtono kaj enigi ĝin en ĝustan frazon. "je" tiukaze ŝajnas al mi la malplej malbona solvo. Arno Lagrange @ 08:18, 21. Nov 2008 (UTC)
La formo kun "je" rilate datojn estas ne simple "malbona", ĝi estas monstra. Se ne eblas igi la programaron ĝuste uzi la akuzativon, oni almenaŭ ŝanĝu "je" al "en" - la lasta varianto estas malpli tipa, ol la akuzativa, sed almenaŭ gramatike ĝusta. Mevo 22:59, 21. Nov 2008 (UTC)
Slavik pravas pri la tradicia formulo. Se ne eblas ŝanĝi la strukturon de la dato, estas plej bone havi ĝin sen ia ajn prepozicio kaj lasi la leganton kompletigi la formulon per artikolo kaj akuzativo, do skribi nur "aprobita 20. Nov 2008". - Tamen, ankaŭ la punko en "21." estas ne kutima en Esperanto kaj komprenigas, ke la dato estas kopiita kiel bloko el germana teksto. Se fakte tiel estas, ni vidos interesajn datojn, kiam estos monato kun malsama mallongigo en la germana ol en E (mar, maj, aŭg). --Surfo 08:58, 21. Nov 2008 (UTC)
Tamen skribado kun "en" en ĉi tiu okazo estas sufiĉe bona. Ne indas serĉi manierojn meti akuzativon, des pli ke ŝajne la programaro ĉi tion ne kapablas. Maksim 16:54, 21. Nov 2008 (UTC)
Mi ne scias de kie Mevo havas tiun opinion, ke uzo de "je" antaŭ dato estas eraro. Certe mi konsentas ke akuzativo estas preferinda al "je". Sed fakte mi ankaŭ opinias, ke "je" estas preferinda al "en" antaŭ datoj.
PAG subtenas tion. Ĝi diras ke ĉe "tago difinita per vicmontra numeralo [...] oni uzas plej ofte la akuzativon [...]; kelkfoje la prepozicion je: je la unu de Majo". Neniu mencio pri la ebla uzi "en", sed ja mencio de la eblo uzi "je".
Do se ni daŭre ne povos uzi akuzativan formon en tiu sistem-mesaĝo, ni restu ĉe "je". Marcos 18:11, 22. Nov 2008 (UTC)
Mi havas tiun opinion el miaj kelkjaraj Esperantaj spertoj. Tiun monstran formon mi vidis (krom en vikipedio) nur sur la paĝoj de forpasinta Gxangalo.com. Tian uzon ne subtenas NPIV, nek PMEG (la PMEGan vortumon Ankaŭ aliajn tempopunktojn oni iafoje montras per je kaj la PAGan diskretaĵon [oni uzas] kelkfoje la prepozicion je oni povas rigardi neniel rekomendo, sed nur pravigo de ies misuzoj). Koncerne en antaŭ tagoj enrigardu la saman paragrafon de PAG: se la adjekt-substantivo estas per si mem tempodifinilo, oni uzas en. La ekzemploj pri tagoj tie mankas, sed ili ja abunde troveblas en diversaj E-taj literaturaĵoj, plej unue en la Fundamento (Kion Dio kreis en la sesa tago?). Ĉiuokaze la uzado de je tie, kie eblas uzi alian prepozicion, estas malbonstila afero. Fine, NPIV kiel la 3an signifon de en prezentas la jenon: "[Prepozicio montranta] la tempodaŭron, interne de kiu okazas la ago". La plej supraĵa priserĉo en la Tekstaro de Esperanto donas nur 5 trafojn por "je la tago" (inter ili 3 tagoj estas la festoj), sed ja multegajn por "en la tago" (kaj la mencio de la dato estas la samo, nur kun la forigita vorto "tago").Mevo 00:15, 24. Nov 2008 (UTC)
Fakte la Tekstaro de Esperanto pruvas, ke ĉe datoj "je" estas multe pli kutima ol "en": Estas 28 trafoj de la formo "je la ...a de [monatonomo]", kaj nur 4 trafoj de la formo "en la ...a de [monatonomo]" (tion eblas eltrovi per la serĉoj "\bje la .{0,10}a de\b" kaj "\ben la .{0,10}a de\b", poste kontrolante kiuj el la trafoj vere havas la menciitan formon).
La de vi menciita esprimo "en la tago" estas uzata laŭ maniero, laŭ kiu oni kutime ne pensas pri datoj (tempa uzo de "en" aparte emfazas ke iu ago okazas ene de la tempoperiodo kiu sekvas la vorton "en"; ĉe datoj oni tion kutime ne volas aparte emfazi, sed simple volas fari sufiĉe precizan tempindikon (tamen ne tiel precizan kiel horo)). Tio klarigas, kial la uzo de "en" ne tiel facile transiras al datoj.
Eĉ se vi ne konsentas kun la ĉi-antaŭaj klarigoj pri tempa uzo de "en" kaj pri datoj, vi tamen devas agnoski la fakton pruvitan per la Tekstaro de Esperanto, ke "je" estas pli kutima ol "en" ĉe datoj. Marcos 22:13, 24. Nov 2008 (UTC)

Demando pri bildoj el aliaj VP-oj

Mi estas skribanta artikolon pri frezilo. Mi vidis bildon de frezilo en la hispana fako de Vikipedio. Ĉu mi povas meti bildon el alia artikolo (kiu estas en alilingva fako) en mia propra artikolo? Dankon al kiu legas kaj respondas al mia demando. --Sergio Gallardo, 13:19, 21. Nov 2008

Se vi ne vidas ĉe la bildo iun ajn limigon (eĉ malpermeson) kaj eĉ oni rimarkas, ke la bildo estas libere uzebla, vi rajtas elkopii la bildon. Pri kiu bildo vi pensis? Narvalo 13:37, 21. Nov 2008 (UTC)
Ĉu temas pri bildo alŝutita al la hispana lingvo-versio (es.WP), aŭ ĉu al Vikimedia Komunejo (Wikimedia Commons)? Se la lasta, ne estu problemo.--Ziko 14:11, 21. Nov 2008 (UTC)
Ĉiuj bildoj uzataj en la hispana artikolo pri frezilo estas en la Komunejo, do vi povas simple uzi ĝin en via artikolo same kiel oni uzas ĝin en la hispana artikolo, metante ĝian nomon en la tekston, sed kun „[[Dosiero:“ anstataŭ „[[Imagen:“ maldekstre. --AVRS 15:35, 21. Nov 2008 (UTC)

Mi tre dankas al ĉiuj. --Sergio Gallardo, 18:11, 21. Nov 2008

Kiel oni scias, ĉu iu bildo estas en nacia lingvo-versio aŭ ĉu en Vikimedia Komunejo? Mi ekzemple ŝatus meti la titolbildon el de:Die Rheinpfalz al la eo-versio. Kiel? (Kaj en kiu helpo-paĝo oni priskribas tion?)--Lu 18:55, 21. Nov 2008 (UTC)

En la dosiera paĝo estas informo ke ĝi elvenas el la Komunejo. Se ne estas la informo tio signifas ke la dosiero troviĝas nur en la tialingva projekto. Vi povas ankaŭ kontroli simple : metu la kodon [[dosiero:dosiernomo.jpg]] kun la dosiernomo kiun vi trovis en alilingva projekto en iun paĝon, ĉe antaŭvido se la bildo aperas tio signifas ke ĝi estas en la Komunejo, se aperas ruĝa ligilo, tio signifas ke ĝi troviĝas nur en la tialingva projekto. Tiam eklaboru por transporti ĝin al komunejo kontrolante kopirajtan statuson. Arno Lagrange @ 19:32, 21. Nov 2008 (UTC)
Kaze de de:Bild:Die_Rheinpfalz_logo.svg videblas jena informo :

Diese Datei ist möglicherweise nicht mit den Richtlinien von Wikimedia Commons kompatibel.
Es sollte individuell geprüft werden, ob sie nach Wikimedia Commons verschoben werden darf.
Do not transfer this file to Wikimedia Commons without an individual review!

Estas klare ĉu ? AL @

Mi esperas; ĉiukaze multe pli klare ol antaŭe. Dankon pro la klarigoj! Mi enmetis viajn afablajn klarigojn al Helpo:Kiel_redakti_paĝon_por_spertuloj#Bildoj; tiun paĝoparton mi krome ligis ekde Helpo:Enhavo. (Mi fakte havis la demandon jam pli frue, sed ne trovis klarigon.) Eble el la jam spertaj bild-uzantoj bv. kontroli.--Lu 10:52, 22. Nov 2008 (UTC)

Ĝustigo de intervikioj

Estimataj, mi provis mem iel ĝustigi intervikiajn ligilojn, sed mi ne sukcesis. Ĉu estas ĉi tie iu, kiu orientiĝas en tiu problemaro pri esperanta esprimo ciganoj, kiu ligas al angla en:roma peoples kaj tiu denove reen al ciganoj. Poste estas la angla esprimo en:gypsy, kiu ligas al cs:Cikáni. Ĉi tie estas poste ankaŭ paĝo pri romaoj, kiu devus respondi al la ĉeĥa cs:Romové, sed ne estas tiel; reen kondukas ligilo al nia esprimo ciganoj. Mi volus atentigi, ke inter unuopaj etnaj grupoj estas diferencoj. Kiel ĝustigi tion? Kerio 19:39, 21. Nov 2008 (UTC)

Mi jam rimarkis antaŭ kelkaj tagoj la kuneziston de ambaŭ artikoloj ciganoj kaj romaoj. Jen atentigo pri tikla delikate solvebla punkto. Tiukaze ne temas nur pri teĥnika problemo sed pri semiotika. Eventuale artikoloj devas esti reverkitaj por klarigi kio estas komprenata sub ĉiu vorto, ĉu ili egalas, ĉu unu estas parto de la alia, ĉu temas pri du apartaj nocioj, ĉu estas konfuzaj vortoj ofte misuzataj kiuj tamen havas precizan signifon, ktp. Kiam la aferoj estas klaraj en Esperanto, tiam oni kontrolu kiel sintenas la aliaj lingvoj pri tiuj temoj kaj provu ligi ĝuste samtemajn artikolojn -la problemo povas esti same konfuza en aliaj lingvoj-. Povas utili apartigiloj. Arno Lagrange @ 20:02, 21. Nov 2008 (UTC)

Neesperantaj ŝablonoj

Estimataj, mi trovis jam duan ŝablonon, kiu estas en la angla. Mi demandas: Kian signifon havas tiaj ŝablonoj ĉi tie? Unua estas {{Taksonomio}}, nun {{Citu libron}}, al aliaj citŝablonoj mi prefere ne rigardos. Uzante plurajn lingvojn por tradukoj mi devis alŝuti ŝablonon en la ĉeĥa, por ke mi ne bezonu traduki el la ĉeĥa al Esperanto kaj tuj en la sekvanta momento ankoraŭ en la anglan. Tiaj ŝablonoj restos neniam tradukitaj de iliaj alŝutintoj kaj se troviĝus iu fervora tradukonto de tiu ŝablonoj, en tion mi tro ne kredas. Do, restas aldoni, ke eblas esperi, ke estas permesite alŝuti ĉi tien kion ajn en kiu ajn nacia lingvo netradukita. Kerio 10:26, 22. Nov 2008 (UTC)

Mi jam klarigis ke netradukitaj ŝablonoj utilas por sentraduke enporti ekzemple citaĵon: tio estas pigra solvo kiu ŝparas multan laboron. La alternativo tradukante artikolon el alia lingvo estas
  1. forlasi citaĵojn, informskatalojn, navigadopanelojn ks,
  2. ĉu povi enporti ilin sen troa kroma laboro,
  3. ĉu ĉion traduki, kio foje fariĝas giganta tasko .
Alikaze se vi unue tradukas la ŝablonon, vi devas ankaŭ traduki ties dokumentadon, kaj je ĉiu enporto traduki ĉiujn unuopajn vokojn al la ŝablono. Pli eleganta solvo estus krei apud la alilingva ŝablono tradukitan version kiu provizus Esperantlingvajn parametrojn kaj vokus la alilingvajn : tiel redaktantoj havus la elekteblecon libere uzi ĉu la alilingvan ĉu la Esperantan laŭ propra laboremo. Alilingvaj ŝablonoj estas provizore akcepteblaj se tio faciligas la laboron de redaktantoj; ĉiu lingvo estas akceptebla kondiĉe ke tio havas signifon (ekzemple geografiaj ŝablonoj kreitaj en iu nacia lingvo kiuj ebligas elmontri informkeston pri geografiaĵo de tiu lando). Tamen dezirindaj estas
  1. provizo de Esperanta dokumentado
  2. provizo de Esperanta versio apud la alilingva
Bonvolu atenti ke ekzemple multaj paĝoj ligas al la ŝablono {{Citu libron}}, kio pruvas ke pluraj redaktantoj jam eluzis la oportunecon uzi tiun netradukitan ŝablonon. Bonvolu ne enmeti ekster la markiloj <noinclude> tekston atentigantan pri plibonigo de la ŝablono, ĉar ĝi tuj nedezirinde aperas en ĉiujn paĝojn kie la ŝablono estas enmetita.
Arno Lagrange @ 11:56, 22. Nov 2008 (UTC)
Ekzistas ŝablono {{Citlibro}}, simila al {{Citu libron}} sed tradukita. Fakte el citaj ŝablonoj [5] estas pluraj tradukitaj kaj pluraj netradukitaj. Maksim 16:37, 22. Nov 2008 (UTC)
Por mi do pli oportune estos, se mi en estonteco forigos ĉiujn ĉi ligilojn el tradukota paĝo al citfontoj, kiuj estas markataj per <ref>-oj. Kerio 17:32, 22. Nov 2008 (UTC)

Aŭtomata rangaltiĝo

La regularo por fariĝi revizianto precizigas ke "Ĉiu enskribita uzanto aŭtomate fariĝos revizianto, se tiu ekredaktis antaŭ almenaŭ 60 tagoj, faris almenaŭ 300 redaktojn al artikoloj, redaktis uzantopaĝon, provizis validan retadreson, havas malplenan forbarprotokolon kaj kelkaj aliaj postuloj estas plenumitaj." Jam okazis ke unu uzanto estis "aŭtomate rangaltigita". Tamen mi scivolas kiel tio funkcias por povi ĝuste informi pri tiu proceso. Bonvolu iu germanlingvano ĉerpi el la longa diskuto utilajn klarigojn. Dankas Arno Lagrange @ 13:00, 22. Nov 2008 (UTC)

Ĝi diras (fakte ne diras tiom multe) ke uzanto ricevu aŭtomate la rajton, se li aliĝis antaŭ 60 tagoj kaj havas min. 500 redaktojn (estis demando ĉu ekde kiam, jen ekde tiu momento, do post enkonduko de la MarkVers), mi supozas?). Laŭ mi ne tro gravas. Kiu ial ne ricevas aŭtomate rajton, ĉar li estis iam ial forbarita dumtempe, administranto povas ankoraŭ decidi doni la rajton. Aŭ administranto povas forpreni, se iu petas forprenon de aŭtomate ricevita rajto. / Fakte, ĉe ni en eo.VP la situacio estas eble tiel, ke ni donu laŭpete, ĉar ni havas eble multe da "aliingvaj helpantoj" kiuj faras multajn teknikajn aferojn en plurajn vikipedioj, kaj ili ne perfekte povas revizii sen lingvokono?--Ziko 18:18, 22. Nov 2008 (UTC)
Nun kvar uzantoj aŭtomate ricevis siajn rajtojn. Mi plu scivolas kiel tio okazas. Kial tiuj ? Kial tiam ? La uzantoj fariĝas reviziantoj samtempe kiam ili konservas iun redakton, sed kial ĉe tiu konservo pli ol alia ? Arno Lagrange @ 22:40, 22. Nov 2008 (UTC)
La aŭtomata ricevo de rajtoj fakte devas esti urĝe blokita - estas granda kaj reala danĝero, ke subite roboto akiru tiajn rajtojn, kaj tio fakte kondukus la tutan reviziadon absurden! DidiWeidmann 15:59, 26. Nov 2008 (UTC)
Roboto havas sian statuson se ĝi estas supozata fidinda. Kiel por ĉiu revizianto ĝiaj redaktoj konservas al reviziita artikolo sian statuson. Robotoj ne mem markas artikolojn reviziitaj. Se vi malfidas al robotoj, tio signifas ke ĉu vi devas kontroli ĉiujn robotajn redaktojn (estas plurcentoj ĉiutage) ĉu ni malpermesu al robotoj redakti. Arno Lagrange @ 19:14, 26. Nov 2008 (UTC)
Roboto ne markas artikolojn reviziitaj, se la roboto ne estas speciale farita por la celo. Same kiel vi devas aparte klaki butonon por marki artikolon, la roboto devas aparte fari specialan operacion. Kaj nun laborantaj robotoj (ekzemple intervikiaj) ĉi tiuj operacion ne faras. Maksim 21:42, 26. Nov 2008 (UTC)
Nuntempe ne, sed kiu garantias, ke ne subite iu sukcesas misuzi roboton kaj subite klakos ekzemple kiel reviziitaj ĉiujn geografiajn ĝermojn ...? Sana malfido al robotoj estas grava. Memkompreneble ankaŭ homoj fuŝas. Sed la kvalito de robota fuŝo estas, ke tia fuŝo tuj multobliĝas. (Antaŭ kelkaj tagoj okazis bela ekzemplo de robota akcidento en Commons, kiu detruis kelkcentojn da bildoj - kaj la riparo devis okazi mane, kaj kelkaj bildoj por ĉiam malaperis! Tute ne temis pri malbona intenco sed simpla akcidento.) Mi vere petas, ja insiste postulas, ke rangaltigo neniam okazu aŭtomate en nia vikipedio. Ne estas tiom granda laborŝarĝo por ni tiujn rangaltigojn kontroli. Por la koncerna persono cetere estas pli alta takso, ke homo lin/ŝin rangaltigis ol maŝino. Mi tiun punkton deziras ĉi tie fakte submeti al voĉcono! - Se teknike tio ne tuj eblas, tiam mi proponas, ke almenaŭ administranto donu aprobon al ĉiuj aŭtomate rangaltigitaj personoj.DidiWeidmann 21:57, 26. Nov 2008 (UTC)

Ruĝa krisigno

Min frenezigas tiuj ruĝaj krisignoj ĉe Lastaj ŝanĝoj. Ĉu mi povas iel kaŝi, mal-vidigi ilin? Narvalo 20:19, 22. Nov 2008 (UTC)

Vi povas kaŝi ilin tiel, ke vi vizitos la paĝon, kie la ruĝa krisigno aperas, kaj sendos markilon en la historion de redaktoj. Tiam la ruĝa krisigno malaperos el Lastaj ŝanĝoj ĝis tiu tempo, kiam aperos nova ŝanĝo en la sama artikolo. Poste estos necese denove viziti ĝin, kontroli ĝin kaj por malvidigi la krisignon, denove konfirmi la markilon. Alian eblecon mi ne scias. Kerio 20:23, 22. Nov 2008 (UTC)
Kial la problemo pri la krisignoj? / Kompreneble ne simple metu markilon, sed unue reviziu.:-) --Ziko 20:33, 22. Nov 2008 (UTC)
En la HTML kodo videblas ke la krisigno estas metata kiel "<span class="unpatrolled">!</span>". Do necesas aldoni ion taŭgan en sia .css por ke la klaso "unpatrolled" estu nevidebla. Ŝajne, laŭ ru:MediaWiki:Common.css, la bezonata linio estas ".unpatrolled {visibility:hidden}". Maksim 20:55, 22. Nov 2008 (UTC)
Mi gratulas kolegon Narvalo ke li aŭtomate ricevis siajn rajtojn de revizianto ! Nun se vi vere malvolas vidi ke estas peno plibonigi la Vikipedion markante sendifektajn arikolojn, vi povas laŭ la sagaca sugesto de Maksim aldoni en vian .css - subpaĝon la menciitan kodon: mi kontrolis ke tute bone efikas.Arno Lagrange @ 22:43, 22. Nov 2008 (UTC)
mi faris tie ĉi Vikipediisto:Narvalo/monobook.css, sed nenio ŝanĝiĝis. Kion mi mistajpis? Antaŭdankas Narvalo 08:04, 23. Nov 2008 (UTC)
Vi tute bone tajpis. Nur necesas refreŝigi la kaŝmemoron de via foliumilo kiel indikite supre de la paĝo Vikipediisto:Narvalo/monobook.css : Mozilo: alklaku Reŝarĝi (aŭ Stir-Shift-R) ... AL @ 09:29, 23. Nov 2008 (UTC)
Eble la nomo devas esti demajuskla: Vikipediisto:Narvalo/Monobook.css. Maksim 11:06, 23. Nov 2008 (UTC)
Mia Vikipediisto:ArnoLagrange/monobook.css estas minuskle skribita kaj funkcias AL @ 11:32, 23. Nov 2008 (UTC)

Ligigo de la neligitaj paĝoj

Mi proponas kaj planas duonaŭtomate fari ligilojn al neligitaj artikoloj Speciala:Neligitaj paĝoj. La afero estos farata perrobote, tamen ĉiu redakto estos anticipe permane kontrolita je tio, ĉu vere temas pri la sama nocio. Antaŭ jaro la afero jam estis farata, jen estas kelkaj jam faritaj redaktoj: [6] .

Plu, estas ideo plilarĝigi la terenon de la laboro - fari ligilojn ne nur al neligitaj artikoloj sed ankaŭ al artikoloj, al kiuj dume estas tro malmultaj ligoj - unu, du, ... , ĝis iu konkreta limo. Mi komence proponus ke la limo estas 1 jam ekzistanta ligilo. Maksim 21:05, 22. Nov 2008 (UTC)

Por Por: Mi subtenas kaj apogas la ideon. Thomas Guibal 08:51, 23. Nov 2008 (UTC)
Por Por: Ankaŭ mi.--Crosstor 09:19, 24. Nov 2008 (UTC)
Por Por: Certe bona ideo. Eble unu paŝo post la alia: Unue nul ligiloj, poste unu.--Lu 21:03, 24. Nov 2008 (UTC)
Por Por: Jes.--Ziko 21:28, 24. Nov 2008 (UTC)

Taksonomio korektita

Geamikoj, mi laboras lastatempe kun la Pywikipediabot por traduki la ŝablono Taksonomio al {{Taksonomio korektita}}. Mi eblis fari simplan tradukon de ekzemplero: Jakanaedoj. La roboto funkciis tre bone, suprizante min!  ;-)

Mi ne volus senbridigi ĉi tian "riparon" trans nia Vikipedio sen la subteno de la komunumo. Ĉu ni permesas al mia roboto ripari tiel? -- Yekrats 01:22, 23. Nov 2008 (UTC)

Viroj/Virinoj

Ĉu iam estis diskuto pri la dezirindeco de la kategorioj Viroj kaj Virinoj? Mi rimarkas, ke en la Esperanto-vikipedio sub "Virinoj" estas centoj da nomoj de difinitaj virinoj. En la angla Vikipedio tute ne estas nomoj sub Women sed temoj, kiuj rilatas al la virineco. Krome mi rimarkas la konsilon al vikipediistoj ne krei kategoriojn laŭ sekso. Mi do sugestas ke kontribuo pri sinjorino X ne plu estu sub Virinoj, sed sub Italaj aktoroj aŭ Ĉinaj politikistoj aŭ sub iu ajn pli preciza kategorio. PaulP

En de.WP ni havas Frau kaj Mann, kaj servas ĉefe por statistiko. Laŭ mi oni tenu tion en eo.WP.--Ziko 14:16, 23. Nov 2008 (UTC)
La germana havas ankaŭ kategorion "Intersexueller". Krom la germana nur la sveda ŝajnas havi ion Frau-Mann-similan. Ĉu vi pretas akcepti la postenon de seksostatistikisto, kiu markas kaj markos ĉiun troveblan biografian artikolon en la E-Vikipedio per seksa kategorio? Prefere ni faru ion utilan anstataŭ imiti la profunde enbakitan seksismon de la germana. --Surfo 14:43, 23. Nov 2008 (UTC)
Jes estis jam similtema diskuto Vikipedio:Babilejo/ge-_in-_vir-_aktoro Arno Lagrange @ 17:50, 24. Nov 2008 (UTC)
Nu jes, sed tio temis ĉefe pri la lingva afero: la eterna "ĉu virino povas esti instruisto?". Mi komprenis la demandon de PaulP kiel tute praktikan: Ĉu indas kontroli ĉiun vikipedian artikolon pri homo kaj sisteme aldoni al ĉiu el ili katerogion "viro" aŭ "virino". Ziko ŝajnas esti por tio ("servas por statistiko"), dum mi tre dubas pri valoro de tia entrepreno. --Surfo 20:54, 24. Nov 2008 (UTC)
Efektive, mia demando estis simple praktika. Mi strebas al reguleco en Vikipedio. Ĉu ĉiuj viroj estu en la kategorio Viroj, aŭ neniu? Ziko ne povis konvinki min. La fakto, ke nur du Vikipedioj havas tiujn kategoriojn, estas por mi plia instigo forigi ilin. PaulP 21:30, 24. Nov 2008 (UTC)

Lastaj ŝanĝoj

Saluton. Mi ĵus ŝanĝis la mediavikian paĝon por Speciala:Lastaj_ŝanĝoj tiel, ke nun la supra kesto, kiu eble iom ĝenas kelkajn el ni, estas kaŝebla kiel navigilo. Kore --Tlustulimu 18:09, 23. Nov 2008 (UTC)

Bone. Sed nun la tri sekcioj ene de la kaŝebla kesto (dezirataj artikoloj, ktp...) devus logike kaj miaopinie ree fariĝi ne plu kaŝeblaj. Por vidi ekz. la deziratajn artikolojn necesas malfermi du kestojn unu post la alia, kio certe ne estas tre oportuna por atentigendaj artikoloj ! Thomas Guibal 13:06, 24. Nov 2008 (UTC)

Aldono de foto aŭ ilustraĵo

Mi kompletigis artikolon pri Oishi Wasaburo.

Se iu helpanto bonvolas esplori la aferon, troviĝas foto, ne tre bona sed ekspluatebla, pri Oishi Wasaburo : (dua, dekstre) ĉe : http://homepage2.nifty.com/tsukaken/pro.tsukahara/kokusaikaigi/Singapore2003.8/Fig.8,Wada&Oishi.jpg

alia adreso : http://www.astrosurf.com/lŭorion/Documents/meteo-wasaburo-oishi.jpg

Mi supozas ke ne estas problemo pri kopirajto (?) sed mi ne ankoraŭ kapablas aldoni fotojn kaj ilustaĵojn al la bildbanko de Wikipedia. Eble japanaj vikipediistoj estas pli bone lokitaj pri tio. Ĉu estas kunlaborantoj en Japanio ? Krome, iom aparte, ĉu eblus havi ideon pri la kunlaborantaro laŭ lando ? Sed eble la plej bona loko por tiu ĉi demando estas ĉe http://www.vikipedio.net --Henriko 09:18, 24. Nov 2008 (UTC)

Por koprirajtoj ne taŭgas supozoj sed necesas certeco. La fotoj ŝajnas malnovaj, tamen mi tute ne scias ĉu ili estas sufiĉe malnovaj por esti konsiderataj en la publika domajno. Informo pri la jaro de la foto utilus.
Ekzistas kategorio Kategorio:Vikipediistoj laŭ landoj en kiu estas aro da subkategorioj laŭ unuopaj landoj. Vidu Kategorio:Vikipediistoj de Japanio: la plej aktiva japan vikipediisto estas Vikipediisto:Ryoho, tamen li foje longe forestas. Arno Lagrange @ 17:33, 24. Nov 2008 (UTC)

Dankon ! Pri la foto, mi simple kreis ligilon al ĝi.--Henriko 19:36, 24. Nov 2008 (UTC)

La fama antropologo Claude Levi-Strauss fariĝos centjara post kelkaj tagoj. Mi proponas ke ni fokusiĝu plibonigi la artikolon pri li, ĉar momente ĝi estas terura ĝermeto. Arno Lagrange @ 23:11, 24. Nov 2008 (UTC)


En p. 338 de "Lingvo kaj vivo", Gaston Waringhien dediĉis tutan longan paragrafon, ĉ. duonpaĝan, al sperto kiun faris CLS en Mato Grosso pri hordoj da Indianoj. Temas pri lingva komunikado.Eble citinda (?).

Bazaj elementoj en la franca :

Mi devas fini alian laboron. --Henriko 05:03, 25. Nov 2008 (UTC)

Ligoj al aliaj projektoj en la flanka strio

Mi enportis ĵavaskriptaĵon el franclingva Vikipedio kiu aperigas la ligilojn al aliaj projektoj en maldekstran flankan strion super ligiloj al aliaj lingvoj. Se vi volas vidi kiel funkcias aldonu jenan kodon en vian subpaĝon monobook.js ( Vikipediisto:<Via_nomo>/monobook.js)

document.write('<script type="text/javascript" src="' 
+ 'http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipediisto:ArnoLagrange/aliaj_projektoj.js' 
+ '&action=raw&ctype=text/javascript&dontcountme=s"></script>');

Refreŝigu kaŝmemoron de via foliumilo kaj rigardu kiel aspektas Sunsistemo/provo (fantaziaj ligoj) Sunsistemo (vera ligilo). Se ĉiuj konsentas ni funkciigos tion por ĉiuj. Estas ebleco malhelpi ĝin funckii por si. Arno Lagrange @ 02:45, 26. Nov 2008 (UTC)

Saluton, Arno. Via ideo estas bona, sed mi ĵus rimarkis, ke vi ne aranĝis paĝon kun la CSS-formatoj por tio. Ĉu vi ankoraŭ povas aranĝi ĝin? Se ne, ĉu mi faru tion en mia vikipediista nomspaco? Kore --Tlustulimu 15:13, 26. Nov 2008 (UTC)

Fidindeco de "Wikipedia article traffic statistics"

En julio mi kreis la paĝon 1510-aj jaroj kaj nun mi volis scii, kiom da homoj rigardas ĝin. Bele, pasintmonate ĉ. 70 vizitoj, almenaŭ io. Kiam mi rigardis pli fruajn monatojn, mi konstatis, ke laŭ la informoj estis 6 vizitoj en junio kaj en februaro 8 vizitoj, ambaŭ antaŭ la kreiĝo de la paĝo. Mi konfesas, ke mia kredo je la statistiko suferis... :-) Ĉu iu havas klarigon? --Lu 08:01, 26. Nov 2008 (UTC)

Eble kelkaj uzantoj (kaj eble "robotoj") klakis ruĝan ligilon al la malplena paĝo. Tio estus mia ideo. -- Yekrats 11:05, 26. Nov 2008 (UTC)

Ebla plia ludilo por trovi verkindajn artikolojn

La paĝo Listo_de_artikoloj_kiuj_estas_en_EN_kaj_DE_kaj_forestas_en_EO listigas artikolojn laŭ la kvanto de vikipedioj, en kiuj la artikoloj troviĝas. Povas esti, ke tamen la artikolojn nur malofte iu rigardas (ja decidis verki ilin la vikipediistoj, ne la nuraj vizitantoj). La artikola vizit-statistiko havas eble problemeton, sed certe ne vere esencan. Oni povus uzi ĝin por listigi artikolojn/temojn laŭ la sumo de vizitoj en ĉiuj diversaj vikipedioj (en unu el la lastaj monatoj). Se oni forprenos tiujn temojn, pri kiuj jam ekzistas artikolo en nia eo-VP, oni havos liston de eble verkindaj artikoloj. Principe, ju pli ofte iu temo estas rigardata en diversaj vikipedioj sume, des pli ofte homoj eble vidas la flankan mencion, ke ekzistas eo-versio. Kaj simile (kaj por multaj el ni pli grava), des pli alta estas la probableco, ke temas pri artikolo, kiun poste en la eo-VP vere iuj alrigardos. (Mi ĵetas la ideon en la forumon - kaze ke iam iu el la programistoj ne havas bonan ideon, kiel amuzi sin...)--Lu 10:02, 26. Nov 2008 (UTC)

Sinsekvo de la kategorioj ene de artikolo

Ĉu iam estis farita decido pri tio? Mi nenion trovas ĉi-rilate en la regularo. Tamen mi konstatas, ke tre ofte iuj ŝanĝas la sinsekvon. Mi mem ĉiam sekvis la kronologian sinsekvon: Oni unue naskiĝas -> Kategorio:Naskiĝintoj en ...; poste iu famiĝas kiel verkisto -> Kategorio:Verkistoj; poste li eklernas Esperanton > Kategorio: ...aj esperantistoj, ktp.