Jesuo Kristo (ĉ. -5 ĝis ĉ. 33) (latine Iesus Christus; greke, Ιησους Χριστος /jesus ĥristos/) estis juda predikanto, kiu naskiĝis eble en Betlehemo kaj mortis krucumita en Jerusalemo. Laŭ kristanismo, Jesuo Kristo estas samtempe filo de Dio kaj Dio mem, kaj li resurektis tri tagojn post sia morto sur la kruco.
Kelkaj ĉefaj diroj de Jesuo estas konata de multaj, eĉ se ili ne ĉiam scias la fonton.
Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.
Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos.
Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron.
Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos.
Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton.
Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion.
Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.
Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo. (La Evangelio laŭ Sankta Mateo 5:3-10)
Kaj vi scios la veron, kaj la vero vin liberigos. (La Evangelio laŭ Sankta Johano 8:32)
Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian ; kiel mi amis vin, tiel vi ankaŭ amu unu alian. Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos amon unu al alia. (La Evangelio laŭ Sankta Johano 13:34-35)
Kaj ne juĝu, kaj vi ne estos juĝitaj ; kaj ne kondamnu, kaj vi ne estos kondamnitaj ; liberigu, kaj vi estos liberigitaj ; donu, kaj estos donite al vi ; bonan mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian sinon. Ĉar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi. (La Evangelio laŭ Sankta Luko 6:37-38)
Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. Ĉar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por juĝi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita. (La Evangelio laŭ Sankta Johano 3:16-17)
Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj inter siaj parencoj kaj en sia domo.(Marko 6:4)
« En la historio de la krucumado de Kristo la fenomeno estas kaptita je ĝia senco. “Krucumu lin!” — tio estas kriego de la amaso… Ja por ĝi fakte estas plenumata la justico kaj, parolante pri publikeco de la juro, oni celas la amason. »
« La plej gravan influon sur kalkuladon de la tempo faris Kristo, li superis ĉi tie la dion mem, de kreado de la mondo fare de kiu kalkulas sian tempon la judoj. La romianoj kalkulis la tempon de la fondo de sia urbo — la metodo transprenita de ili de la etruskoj; en la okuloj de la tuta mondo tiu ĉi fakto ludis nemalgrandan rolon en la granda sorto de Romo. »
« En kariero de preskaŭ ĉiu, eĉ ne skrupulema “homo de la vorto” aperas momento, kiam estima aŭ paciga gesto fare de la potenculoj povas allogi lin al ilia flanko. En certan periodon de sia vivo multaj “homoj de la vorto” pretas iĝi oportunistoj kaj korteganoj. Jesuo mem eble ne edifus sian instruon se la fariseoj akceptus lin, nomus sia instruisto kaj aŭskultus kun estimo. »
« La vera “homo de la vorto” mem povas trankvile vivi sen la kredo je absoluto. Li aprezas serĉadon de la vero ne malpli ol la veron mem. Li ĝuas lukton kaj konfrontiĝojn de la penso. Se li vortiumas iun filozofion aŭ doktrinon, tio estas pli montrado de la intelekto kaj ekzercado pri dialektiko ol agadplano kaj dogmaro de la kredo… Jen kial Jesuo ne estis kristano kaj Markso — marksisto. »
« Certajn malfacilaĵojn prezentis la fakto ke Jesuo estis judo. Sed Stapel rapide trovis la elirejon el tiu ĉi situacio: Jesuo estis dia filo, do ne eblis konsideri lin judo. »
«Kulto de Virgulino Maria mobilizas aliseksemajn fortojn simile al tio kiel kulto de Jesuo mobilizas fortojn de pasiva samseksemo por lukto kontraŭ generilaj vokoj. »
«Judismo estis religio de la patro, kristanismo iĝis religio de la filo. La malnova dio-patro cedis la lokon al Kristo; Kristo, la Filo, okupis lian pozicion — same kiel tion sopiris en la praa epoko ĉiu filo. »
« [legendo pri Jesuo] Tiu imago pri bona homo, suferanta por la malbonaj, kvankam havas altajn celojn, apenaŭ alportis multe da bono al la homaro, tamen faris grandan damaĝon. Estas senutile alvoki la homojn kaj postuli de ili sinoferon. »