Universitata Biblioteko (Budapeŝto)
La Universitata Biblioteko de Scienca Universitato Loránd Eötvös (hungare Egyetemi Könyvtár, latine Bibliotheca Universitatis) estas malnova, signifa kaj publika biblioteko havanta 2 milionoj da unuoj en Budapeŝto. La konstruaĵo mem estas historia monumento.
Universitata Biblioteko | ||
---|---|---|
biblioteko universitata biblioteko | ||
Komenco | 1876 vd | |
Geografia situo | 47° 29′ 33″ N, 19° 3′ 25″ O (mapo)47.492519.056944444444Koordinatoj: 47° 29′ 33″ N, 19° 3′ 25″ O (mapo) | |
Lando(j) | Hungario vd | |
Situo | Belváros-Lipótváros | |
| ||
ĉefulo | Katalin Kálóczi | |
Notoj | Tuta stoko: 1,5 milionoj da medioj | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Historio
redaktiJezuitoj fondis la bibliotekon por la kolegio de Nagyszombat en 1561. La ĉefa fondinto estis ĉefepiskopo de Esztergom: Miklós Oláh. Ĉefepiskopo Péter Pázmány fondis la Universitaton de Nagyszombat en 1635, el la kolegia biblioteko eventuale iĝis universitata biblioteko. Ekde la fondiĝo ĝi konstante estas pligrandigita. Ĝis la fondiĝo de Tutlanda Librejo Széchényi ĝi estis la ĉefa tutlanda biblioteko. En 1777 la universitato kun la biblioteko translokiĝis al Buda, post jaroj al Pest (urbo). Tiutempe la biblioteko ricevis grandan aprezon de iamaj monaĥaj bibliotekoj. Ambaŭ urboj unuiĝis en 1873 kiel Budapeŝto. Komence de la socialismo ĝi iĝis fakbiblioteko pri teologio, filozofio kaj historio. En la 21-a jarcento la biblioteko havas 1 600 000 volumojn, 220 000 gazetojn, 200 kodeksojn, 300 mezepokajn diplomojn, 1200 prapresaĵojn, 77 000 librojn inter la 16-a kaj 18-a jarcentoj.
Konstruaĵo
redaktiLa duetaĝa konstruaĵo situas laŭ stratoangulo proksime al Universitato de Budapeŝto. Ĝi estis konstruita inter 1873 kaj 1876 laŭ planoj de Antal Szkalnitzky. La fasado kun la enirejo tuŝas la trotuaron de strato Egyetem (=universitato). Interne pentris freskojn Károly Lotz kaj Mór Than.
Bibliotekestroj
redakti- Heinrich Gottfried Bretschneider (1780–1784)
- György Pray (1784–1790)
- Johann Julius Gabelhofer (1790–1794)
- István Schönwiesner (1794–1818)
- Márton Schwartner (1818–1822)
- György Fejér (1822–1843)
- Ferenc Toldy (1843–1874)
- Árpád Horvát (1874–1876)
- József Szinnyei (1877–1878)
- Sándor Szilágyi (1878–1899)
- Sándor Máté (1899)
- Zoltán Ferenczi (1899–1925)
- Lőrinc Tetzel (1925–1926)
- Iván Pasteiner (1926–1945)
- László Mátrai (1945–1980)
- G. Béla Németh (1980-1994)
- László Szögi (1995-2013)
- Katalin Kálóczi (2013-)