Rabán János Gerézdi
Rabán János Gerézdi [jAnoŝ] (ofte pli mallonge Rabán Gerézdi), laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gerézdi Rabán János estis hungara literaturhistoriisto, bibliotekisto, altlerneja instruisto. Lia origina nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Scheidt János [ŝejd] ĝis 1935.
Rabán János Gerézdi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de septembro 1914 en Kaposvár |
Morto | 8-an de januaro 1968 (53-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 17/2-1-333 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1943) Teologia Altlernejo |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto bibliotekisto universitata instruisto |
János Scheidt[1] naskiĝis la 26-an de septembro 1914 en Kaposvár, li mortis la 8-an de januaro 1968 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiRabán János Gerézdi maturiĝis en Veszprém (urbo) en 1933, poste li studis en Teologia Altlernejo (Veszprém). En 1937 li aliĝis al benediktanoj kun nova persona nomo Rabán, poste li studis plu en simila altlernejo en Győrszentmárton ĝis 1940, sed li forlasis la monaĥecon kaj akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1942. En la sekva jaro li doktoriĝis, samtempe li instruis en gimnazio inter 1942–1945. Li estis bibliotekisto laŭvice en Tutlanda Biblioteko Széchényi kaj Universitata Biblioteko (Budapeŝto) (1945–1954), dum li prelegis en la universitato, sed pro lia eklezia fono li estis neŝatata. Ekde 1956 ĝis sia morto li laboris en la akademia instituto, dum en 1963 li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li okupiĝis pri literaturo de renesanco kaj reformacio. Li estis edziĝinta ekde 1944 ĝis sia sinmortigo.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Szent István zsolozsmájának himnuszai. (traduko el la latina, 1938)
- Egy magyar humanista: Váradi Péter. (1942)
- Magyar írók Petőfi Sándorig. (lernolibro, kunaŭtoro, 1946)
- Janus Pannonius válogatott versei. (kunkompilinto, 1953)
- Nagyszombati Márton. (1958)
- A magyar világi líra kezdetei. (monografio, ĉefverko kaj disertaĵo, 1962)
- A humanista irodalom kialakulása. (1964, 5-a eldono: 1984)
- Janus Pannoniustól Balassi Bálintig. (studoj, 1968)
- A magyar humanizmus és a horvátok. (1972)