Siriuso
stelo en konstelacio Granda Hundo; plej hela stelo (escepte de Suno) observebla el Tero
Siriuso estas la ĉefstelo de la konstelacio Granda Hundo (α Canis Majoris = α CMa).
Ĝi havas luman videblan magnitudon de −1.47, kaj tial estas la plej luma stelo de la ĉielo. Ĝi apartenas al la suda parto de la tera ĉielo, sed estas videbla ĝis latitudo de 73 nordaj gradoj. Plej bona videblo estas en decembro kaj januaro, kiam ĝia pozicio kontraŭas tiun de la Suno.
Kvankam Siriuso aperas kiel unu stelo, ĝi vere konsistas el du steloj: Siriuso A estas ĉef-sekvenca stelo, Siriuso B estas blanka nano kun malforta lumo.
Ĝi estas unu el la steloj plej proksimaj al Suno (ĉirkaŭ 8,6 lumjaroj).