Prunuso
Prunuso | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĉerizarbo (Prunus avium) | |||||||||||||||||||||
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
Prunuso[1] ( Prunus ) estas holarktisa [2] genro de fruktodonantaj arboj kaj plantoj. Ĝi enhavas la persikon, la prunon, la migdalon, la ĉerizon, kaj aliajn. Entute la genro ampleksas plurajn centojn da specioj. Prunusoj estas parto de la sama biologia familio kiel rozoj -- la familio "Rozacoj".
La frukto, kiun la prunuso donas, nomiĝas "drupo" kaj estas karna frukto kun malmola, iom granda kerno aŭ "ŝtono" ene. La floroj de prunuso emas esti blankaj aŭ rozkoloraj, kaj havas kvin petalojn kaj kvin sepalojn.
Multaj prunusaj specioj estas tre valorindaj ambaŭ pro sia suka frukto kaj pro sia abundo de floroj, kiujn multaj homoj uzas por ornami sian ĝardenon aŭ domon.
Ekzemplaj prunusaj specioj
redaktiOrienta duonsfero
redakti- Prunus armeniaca - Abrikotarbo (Armenia prunuso abrikoto). Centra Azio kaj Ĉinio.
- Prunus avium - birda prunuso Ĉerizarbo, al kiu apartenas plej da manĝeblaj ĉerizoj. Eŭropo kaj Okcidenta Azio.
- Prunus cerasifera - mirobolan-prunuso. Sudorienta Eŭropo kaj Sudokcidenta Azio.
- Prunus cerasus - Grioto. Eŭropo kaj Sudokcidenta Azio.
- Prunus communis - Migdalarbo (migdalo). Sudorienta Eŭropo kaj Sudokcidenta Azio.
- Prunus domestica - Prunarbo (pruno). Okcidenta Azio.
- Prunus domestica subsp. domestica- slivo, pli longa pruno (d:Q13223298)
- Prunus dulcis - Migdalo. Sudorienta Eŭropo kaj Sudokcidenta Azio.
- Prunus institia - Prunarbo (pruno).
- Prunus institia syriaca - Mirabelarbo (mirabelo). Mezoriento.
- Prunus laurocerasus - Laŭra prunuso. Sudorienta Eŭropa kaj Sudokcidenta Azio.
- Prunus mahaleb - Sankta-Lucia ĉerizo. Mediteraneo, Irano, Centra Azio.
- Prunus mume - Umeo. Ĉinio kaj Japanio.
- Prunus padus - Paduso aŭ Grapolĉerizarbo. Nordaj Eŭropo kaj Azio.
- Prunus persica - Persikarbo (persiko). Origino ne konata -- eble Okcidenta Azio.
- Prunus persica nectarina - Nektarinarbo (nektarino).
- Prunus sargentii
- Prunus spinosa - Prunelujo. Eŭropo, Nordafriko, Okcidenta Azio.
- Prunus subhirtella - Sakuro. Orienta Azio.
- Prunus yedoensis - Sakuro. Japanio.
Nordameriko
redakti- Prunus americana - Amerika prunuso. Orienta Usono kaj sudorienta Kanado.
- Prunus caroliniana - Karolina prunuso. Sudorienta Usono.
- Prunus mexicana - Meksika prunuso. Meksiko kaj okcidenta Usono.
- Prunus nigra - Nigra prunuso. Sudorienta Kanado.
- Prunus serotina - Malfrua prunuso. Suda Kebekio, Orienta Usono, Meksiko
Noto
redaktiLaŭ la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) ekzistas ankoraŭ kveĉo (speco de pruno longe ovoida, de ruĝeta ĝis nigreta, manĝata ofte sekigita) kaj renklodo (speco de pruno ĝenerale globa kaj verdeta aŭ flaveta, sukoriĉa kaj dolĉa), latine Prunus domestica subsp. italica, d:Q1283218. Por renklodo mankas ankoraŭ artikolo, kaj kveĉo, kiu eble estas sinonimo al slivo (de norme Zwetschge, regione Quetsche, nl kwets, sv sviskon, dsb slěwcyna almenaŭ germana kaj nederlande tre mmorigas pri "kveĉo"), devus ankoraŭ esti botanike enordigita.