Neflugaj birdoj estas birdoj al kiu mankas kapablo flugi, kaj anstataŭe uzas sian kapablon kuri aŭ naĝi, kaj oni supozas ke ili evoluis el flugintaj prauloj.[1] Estas ĉirkaŭ 40 specioj ekzistantaj nuntempe,[2] inter kiuj la plej bone konataj estas Struto, Emuo, Kazuaro, Reao, Kivio kaj Pingvenoj. Oni supozas ke plej parto de neflugaj birdoj evoluis tiele pro foresto de predantoj en insuloj, kaj perdis la flugopovon ĉar ili havis malmultajn malamikojn — kvankam tio ne estas la kazo de la Strutoformaj birdoj; la Struto, Emuo kaj Kazuaro, ĉar ĉiuj el ili havas krifojn en siaj piedoj por uzi ilin kiel armilojn kontraŭ eventualaj predantoj.

Pingvenoj estas bone konata ekzemplo de neflugaj birdoj

Priskriboj kaj ĝeneralaĵoj

redakti

Du gravaj diferencoj inter flugokapablaj kaj neflugaj birdoj estas la pli malgrandaj flugilostoj de neflugaj birdoj kaj foresto (aŭ ega malpliiĝo) de kilo en siaj brustostaro. La kilomuskoloj necesas por movo de flugiloj.[2] Krome neflugaj birdoj havas ankaŭ pli da plumoj ol la flugokapablaj birdoj. Ĉe granda parto de neflugaj birdoj la supraj membroj (flugiloj) evoluis al alia funkcio, ekzemple ĉe pingvenoj al naĝado, sed ĉe aliaj kiel la Strutoformaj, simple preskaŭ perdis ĉiun funkcion.

Novzelando havas pli da specioj de neflugaj birdoj (inklude la kiviojn, kelkajn speciojn de pingvenoj, kaj la Takaheo) ol iu ajn lando. Unu kialo estas ke ĝis la alveno de homoj antaŭ mil jaroj, ne estis grandaj terpredantoj en Novzelando; la ĉefaj predantoj de neflugaj birdoj estis pli grandaj birdoj.[3]

Kelkaj neflugaj varioj de insulaj birdoj estas tre proksime rilataj al flugaj varioj, kio signifas ke flugo implicas gravan biologian koston.

La plej malgranda nefluga birdospecio estas la Tristana ralo, Atlantisia rogersi, (12.5 cm longa kaj 34.7 g peza). La plej granda (kaj plej peza kaj plej alta) nefluga birdo, kiu estas ankaŭ la plej granda vivanta birdo, estas la Struto (2.7 m, 156 k), kvankam kelkaj formortintaj specioj kreskis ĝis pli grandaj ampleksoj.

Neflugaj birdoj estas pli facile bredataj aŭ gardataj en kaptiveco ĉar ili ne bezonas esti enkaĝigitaj. Strutoj estis iam bredataj pro ties ornamaj plumoj kaj nuntempe por viandoproduktado kaj pro ties haŭto kiu utilas por produkti ledon.

Estis ankaŭ aliaj familioj de neflugaj birdoj, kiaj tiu de la nuntempe formortinta Forusracedoj, kiuj evoluis al tre povaj surteraj predantoj. Inter la formortintaj neflugaj birdoj menciindas ankaŭ la Dido de la insulo Maŭricio.

Listo de nuntempaj neflugaj birdoj

redakti

Jene estas neflugaj birdoj dum aŭ post la Holoceno.

Strutoformaj

redakti
 
Emuo

Podicipoformaj (Greboj)

redakti

Pelikanoformaj (Pelikanoj, Kormoranoj ktp)

redakti

Sfeniskoformaj (Pingvenoj)

redakti
 
Ŝtonsaltanta pingveno

Koracioformaj (Alcionoj, Kornobekuloj ktp)

redakti

Anseroformaj (Kortobirdoj)

redakti

Cikonioformaj (Ardeoj)

redakti

Gruoformaj (Gruoj, Raloj)

redakti
 
Takaheo manĝigas idon

Karadrioformaj (Mevoj, Ŝternoj, Aŭkoj)

redakti
 
Granda aŭko

Psitakoformaj (Psitakoj)

redakti

Kolomboformaj (Kolomboj, Turtoj)

redakti

Kaprimulgoformaj (Kaprimulgoj)

redakti

Strigoformaj (Gufoj)

redakti

Paseroformaj (Kantobirdoj)

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. TerraNature. Alirita 2007-08-27 .
  2. 2,0 2,1 The Bird Site: Flightless Birds. Arkivita el la originalo je 2007-07-13. Alirita 2007-08-27 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-07-13. Alirita 2010-02-14 .
  3. New Zealand's Icon:Flightless. Arkivita el la originalo je 2007-08-18. Alirita 2007-08-27 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-08-18. Alirita 2010-02-15 .

Eksteraj ligiloj

redakti
Arkivigite je 2008-02-29 per la retarkivo Wayback Machine
  • Taylor, Barry. (1998) Rails: A Guide to the Rails, Crakes, Gallinules and Coots of the World. Yale University Press. ISBN 0-300-07758-0.

Eksteraj ligiloj

redakti