Montmollin
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Montmollin-Montezillon (stacidomo). |
Montmollin estis ĝis la 31-a de decembro komunumo en la distrikto Val-de-Ruz en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Boudevilliers, Cernier, Chézard-Saint-Martin, Coffrane, Dombresson, Engollon, Fenin-Vilars-Saules, Fontainemelon, Fontaines, Le Pâquier, Les Geneveys-sur-Coffrane, Les Hauts-Geneveys, Montmollin, Savagnier, kaj Villiers estis kunigitaj al la nova komunumo Val-de-Ruz. Montmollin havis 546 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Montmollin | |
---|---|
Blazono de Montmollin | |
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Neŭŝatelo |
Komunumo(j) | Val-de-Ruz |
Geografia situo | CH1903: 555231 / 205607 (mapo)476.85Koordinatoj: 47° 0′ N, 6° 51′ O; CH1903: 555231 / 205607 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 546 |
Areo | 4,06 km² |
Alteco | 772 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2037 |
Mapo de Montmollin | |
Geografio
redaktiMontmollin situas en la Neŭŝatela Ĵuraso proksimume 6 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo. La komunumo etendiĝas de la kaldrono de la Valo de Ruz ĝis al la kresto de Mont Racine, kie sude de ties kulmino sur alteco de 1401 m s.m. troviĝas la plej alta punkto de la komunumo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Mont Molint kaj La Prise kaj diversaj izolitaj bienoj.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,06 km², de kiuj 35,7% estas kovritaj de arbaro, 57,4% servas por agrikulturo kaj 5,9% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Montmollin limas en nordo kaj oriento al Coffrane. En nordnordoriento la limo kun Coffrane sur peceto estas interrompita per limo al Les Geneveys-sur-Coffrane, tiel ke la plej nordokcidenta parto de la komunumo Coffrane sur la montokresto estas eksklavo. En sudoriento la komunumo limas al Corcelles-Cormondrèche, en sudokcidento kaj okcidento al Rochefort, en nordokcidento en unu punkto al Brot-Plamboz, kaj en nordnordokcidento al La Sagne.
Trafiko
redaktiTra la komunumo Montmollin pasas la kantona ĉefvojo n-ro 160 de Corcelles-Cormondrèche al Les Ponts-de-Martel kaj la vojo 2274 al Coffrane. Montmollin disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Neŭŝatelo al La Chaux-de-Fonds.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Montmollin datiĝas el la jaro 1347 kiel Mommolens. Dum mezepoko Fontaines apartenis al la Senjorujo kaj poste Majorujo Valangin. En la jaro 1824 Montmollin fariĝis memstara komunumo. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 Fontaines kun 14 aliaj komunumoj de la distrikto kuniĝos al la nova komunumo Val-de-Ruz. [2]
Notoj kaj referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Montmollin Arkivigite je 2012-02-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Montmollin – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)