- La mallongigo NE en Fontaines NE staras por la svisa Kantono Neŭŝatelo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Fontaines.

Fontaines estis ĝis la 31-a de decembro 2012 komunumo en la distrikto Val-de-Ruz en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Boudevilliers, Cernier, Chézard-Saint-Martin, Coffrane, Dombresson, Engollon, Fenin-Vilars-Saules, Fontainemelon, Fontaines, Le Pâquier, Les Geneveys-sur-Coffrane, Les Hauts-Geneveys, Montmollin, Savagnier, kaj Villiers estis kunigitaj al la nova komunumo Val-de-Ruz. Fontaines havis 1105 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Fontaines
Blazono de Fontaines
Blazono de Fontaines
Blazono de Fontaines
Vido de Vue-des-Alpes
Vido de Vue-des-Alpes
Vido de Vue-des-Alpes
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Neŭŝatelo
Komunumo(j) Val-de-Ruz
Geografia situo CH1903: 559066 / 210211 (mapo)47.0416666666676.9Koordinatoj: 47° 3′ N, 6° 54′ O; CH1903: 559066 / 210211 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj 1105
Areo 10,14 km²
Alteco 768 m super marnivelo
Poŝtkodo 2046
Mapo de Fontaines
Mapo de Fontaines
Mapo de Fontaines
vdr

Geografio

redakti

Fontaines situas Neŭŝatela Ĵuraso en la Valo de Ruz norde de la rivero Seyon. Al la komunumo apartenas eksklavo en arbaro supre de Fontainemelon kaj dua eksklavo ambaŭflanke de la pasejkulmino de Vue-des-Alpes. La komunumo konsistas el la vilaĝo Fontaines, la vilaĝeto Les Loges sur la suda deklivo de La Vue-des-Alpes, kaj pluraj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,14 km², de kiuj 28,5% estas kovritaj de arbaro, 63,0% servas por agrikulturo kaj 7,5% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

redakti

La komunumo Fontaines limas en nordo al Cernier, en oriento al Engollon, en sudoriento al Fenin-Vilars-Saules, en sudo al Valangin, en sudokcidento al Boudevilliers, en okcidento al Les Hauts-Geneveys, kaj en nordokcidento al Fontainemelon. La arbara eksklavo norde de Vue-des-Alpes limas norde, oriente kaj sude al Fontainemelon kaj okcidente al Les Hauts-Geneveys. La ekskalvo sur Vue-des-Alpes limas en nordoriento al Renan (BE), en oriento al Cernier, en sudo al Fontainemelon, en sudokcidento al Les Hauts-Geneveys, en okcidento en unu punkto al La Sagne, kaj en nordokcidento al La Chaux-de-Fonds.

Trafiko

redakti

La vilaĝo Fontaines mem situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra ĝi pasas la vojo n-ro 2322 tra la Valo de Ruz sur kiu cirkulas poŝtaŭtolinio de Neŭŝatelo tra Boudevilliers al Villiers. Tra la pasejo Vue-des-Alpes kondukas la kantonca ĉefvojo n-ro 1320, kiu post malfermo de la aŭtovoja tunelo sub la pasejo fariĝis ĉefe turisma vojo.

Historio

redakti

La unua dokumenta mencio de Fontaines datiĝas el la jaro 1228 kiel Fontanes. Oni trovis en Fontaines restaĵoj de romia vilao. Dum mezepoko Fontaines apartenis al la Senjorujo kaj poste Majorujo Valangin. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 Fontaines kun 14 aliaj komunumoj de la distrikto kuniĝos al la nova komunumo Val-de-Ruz.[2]

Vidu ankaŭ

redakti

Notoj kaj referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti