Kunsziget
Kunsziget (kunsiget) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Győr. La loknomo estas hungare: kumano-insulo. En la mezepoko ankaŭ kumanoj vivis en Hungario, el ili kelkaj fondis vilaĝon sur insuleto, kiu poste ĉesis esti insulo.
Bazaj informoj
redakti- Poŝtkodo: 9184
- Telefonprefikso: 96
- Areo: 18 km²
- Loĝantaro: 1200
Situo
redaktiKunsziget situas laŭ bordo de Mosoni Duna, inter Mosoni Duna kaj aŭtoŝoseo M1 inter Budapeŝto kaj Vieno, laŭ fervojo kaj ĉefvojo Győr-Mosonmagyaróvár. Estas ankaŭ traira flankovojo al Győr kaj Mosonmagyaróvár.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 1443 en formo "Zyeth" (=insulo). La turkoj detruis la vilaĝon, poste germanoj refondis ĝin. En 1899 granda inundo okazis.
Apud la vilaĝo fiŝista lago troviĝas.