Kissziget
Kissziget [kiŝsiget] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Lenti. La loknomo signifas: malgranda insulo.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 7 km²
- Loĝantaro: 150
- Poŝtkodo: 8954
- Telefonprefikso: 92
- Koordinatoj: 46°37′27″N 16°40′01″E
Situo
redaktiKissziget situas en Montetaro Zala en valo de rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Zalaegerszeg-Rédics. La fervoja linio disigas la komunumon de Ortaháza. Nova troviĝas 9, Lenti 12, Letenye 26 kilometrojn.
Historio
redaktiLa unua mencio pri vilaĝo devenis el 1426 en formo "Zyegyth". Tiutempe la vilaĝo troviĝis inter marĉoj en insulo. En 1663 la turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1890 la fervoja linio ekfunkciis. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj vilaĝanoj el la grandbieno. Dum la socialismo kolĥozo funkciis. Vilaĝservoj estas la municipa administracio kaj migra poŝto.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika kapelo omaĝe al Dipatrino de Hungaroj
- sonorilostablo el la 19-a jarcento
- fiŝkaptista lago kun fiŝobredado