Kalia laktato
Kalia laktato | |||
Plata kemia strukturo de la Kalia laktato | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Kalia laktato | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 996-31-6 | ||
ChemSpider kodo | 55189 | ||
PubChem-kodo | 23671663 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora aŭ flaveca higroskopa likvaĵo | ||
Molmaso | 128,168 g·mol-1 | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R23/25 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H319, H331 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P280, P304+340, P305+351+338, P311, P321, P337+313, P403+233, P405, P501[1] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Kalia laktato aŭ C3H5KO3 estas organika kalia salo de laktata acido sintezata per kompleta neŭtraligo. Ĝi estas nature produktata de vivaj organismoj kiel flankprodukoto de la glukoza fermentado. Laktato de kalio estas sekura konservaĵo kun alta kapableco je akvo-absorbeco krom bufrigaj proprecoj[2] por nutraĵoj kaj personzorgaj aplikoj.
Proprecoj
redaktiKiel nova alternativo al natria laktato, ĝi resumas la zorgojn de la sanorganizacioj kaj konsumantoj rilate al reduktado de natria ingestado. Laktato de kalio estas blanka aŭ flaveca higroskopa solidaĵo, preskaŭ senodora kun milda salgusto. Ĝia solvaĵo estas stabila sub normalaj kondiĉoj pri enstorigo. Laktato de kalio estas ne toksa (kvankam kelkuloj povas esti alergiaj) al homoj kaj al vivmedio kaj estas tre biodegradiga.
Laktato de kalio estas uzata kiel humidiga kaj gusto-plibonigagento en viandaj kaj birdaj produktoj, kaj ekzistas kreskanta evidenteco pri la antimikrobaj proprecoj de tiu salo. Kalia kaj kalcia laktatoj estas egale efikaj en kresko-kontrolado de aerobaj kaj anaerobaj organismoj, kaj la antibotulinaj aktivecoj de la laktata anjono jam estis starigitaj, kvankam la specifa agado de la laktatoj sur la mikrobaj ĉeloj ne estas glate klarigitaj.
Nenia intraĉela pH malaltiga efiko estis elmontrita, kaj la raportite etaj malpliigoj en akva medio ŝajne estas nesufiĉaj por klarigi la efikon. Aliaj klarigoj estis proponataj sed ne konfirmitaj. Kvankam laktatoj laŭŝajne estas bakterionuligaj, ilia kapableco je kontrolo de la difektoj kaŭzataj de patogenaj bakterioj sur freŝaj kaj procezitaj viandoj favorigas ĝian uzon, ĉefe rilate al fridigitaj viandaĵoj kombinitaj kun aliaj mikrobaj inhibantoj.
Laktata acido estas unu el la plej vaste distribuataj acidoj en la naturo, kaj kune kun la acetata acido ĝi estas grandkvante uzata kiel konservanto. La nutro-grada acido estas produktata per kontrolita fermentigo de rafinita saĥarozo aŭ aliaj karbohidrataj fontoj. La komponaĵo estas purigita konvertante ĝin al kristala kalcian laktaton, kiu tiam estas traktata kun sulfata acido por doni solvaĵoj de pura acido. Laktata acido estas ankaŭ sinteze manufakturita per hidrolizo de la laktonitrilo.[3]
Sintezoj
redaktiSintezo 1
redakti- Preparado de laktato de kalio per traktado de la propionata acido kun bromo formante la 2-bromo-propionatan acidon:
- Poste, oni interagas la 2-bromo-propionatan acidon kun kalia hidroksido formante la laktatan acidon:
- Fine, oni neŭtraligas la produktitan acidon kun egala molmaso de kalia hidroksido:
Reakcioj
redaktiReakcio 1
redakti- Laktato de kalio reakcias kun bromo-etano por doni laktaton de etilo:
Vidu ankaŭ
redaktiLiteraturo
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Pubchem
- ↑ Klarigo: Kiam oni diras ke ia substanco posedas bufrigajn proprecojn, tio signifas ke aldono de tiu substanco al alia produkto ne ŝanĝas la valoron de la pH de tiu altra substanco.
- ↑ Journal of Food Protection[rompita ligilo]