Imamo
islama religia estro
(Alidirektita el Islamaj religiaj gvidantoj)
Imamo (arabe إمام imâm) estas rekonata religia gvidanto kaj instruisto de la islamo. La termino imamo deriviĝas de radiko signifanta "stari antaŭe, gvidi". En politika kunteksto ĝi kutime signifas elstaran moralan aŭ spiritan gvidanton, sed ĝi povas signifi ankaŭ sindediĉan islamanon aparte spertan pri la ritaj movoj dum la preĝo. Li staras antaŭ la aliaj preĝantoj, direktas ilin kaj korektas eventualajn erarajn movojn, kiuj povus igi la preĝon nevalida.
Historie imamo signifis la estron de la islama komunumo (umma), do estis sinonimo de kalifo.
Responde al la 12-imama dogmo de la ŝijaismo, imamo estas la devenanto de unu el la 12 fruaj gvidantoj de la islamo – Ali, Hasan, Husajn, kaj 9 de la Husajn-aj devenantoj.
Listo de Imamoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://www.bahai-library.org/books/dawnbreakers/preface/prefislam.html Arkivigite je 2006-04-19 per la retarkivo Wayback Machine
- http://philtar.ucsm.ac.uk/encyclopedia/islam/shia/index.html Arkivigite je 2004-10-25 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.akhbari.com