Orbita klineco

(Alidirektita el Inklinacio)

La orbita klineco, aŭ inklinacio[1], estas la angula diferenco inter la orbita ebeno de ĉielobjekto (ĉu planedo, ĉu luno, ĉu sputniko) disde la orbita ebeno de alia ĉielobjekto. Kutime la referenca orbita ebeno estas tiu de la Tero, do la ekliptika ebeno. Laŭ tiu kunteksto, inklinacio de la Tero esta nul (i = 0 grado).

La inklinacio i estas la angulo inter la ebeno C (la ekliptiko) kaj la ebeno D (kie kuŝas la orbito de la satelito A).

Valoroj pri la planedoj de la sunsistemo

redakti
Planedoj[2] Orbita klineco i
  - Merkuro 7,005°
  - Venuso 3,394°
  - Tero
  - Marso 1,850°
  - Jupitero 1,303°
  - Saturno 2,489°
  - Urano 0,773°
  - Neptuno 1,770°

Notoj kaj referencoj

redakti
  1. La Astronomia Terminaro markas la esprimon klinangulo kiel preferindan, kaj inklinacio kiel evitindan, sed laŭ NPIV klinangulo estas nur horizontala angulo inter unu geodezia direkto kaj tiu de la nordo.
  2. "Anuario del Observatorio Astronómico", Madrido 1999, p. 151 (hispane)

Vidu ankaŭ

redakti