Hindarja lingvaro
La hindarja lingvaro estas grupo da lingvoj, kiuj apartenas al la hindirana lingvaro, unuaranga branĉo de la hindeŭropa lingvaro.
hindarja lingvaro | |
teritorio de disvastiĝo de la hindarja lingvaro | |
lingva familio | |
---|---|
Hindirana lingvaro • lingvoj de Sud-Azio | |
Parolata en | Barato Pakistano Bangladeŝo Afganio Nepalo Srilanko kaj Eŭropa Unio (cigana lingvo) |
Denaskaj parolantoj | ĉ. miliardo |
Lingvistika klasifiko | |
hindeŭropa lingvaro
| |
Lingvaj kodoj | |
Glottolog | indo1321 |
Angla nomo | Indo-Aryan |
Franca nomo | langues indo-aryennes |
Priskribo
redaktiLa lingvaro havas proksimume miliardon da parolantoj en Barato, Pakistano, Bangladeŝo, Afganio, Nepalo, Srilanko kaj Eŭropo (cigana lingvo).
La darda lingvaro antaŭe konsideriĝis subgrupo de la nuristana lingvaro, laŭ aktuala lingvistika interkonsento tamen temas pri subgrupo de la hindarjaj lingvoj.
La lingvoj de la lingvofamilio havas historion de preskaŭ kvarmil jaroj. Inter la malnovhindarjaj lingvoj ekde la 2-a jarmilo a.K. elstaras la lingvo Sanskrito kaj ĝia pli malnova praformo, la veda lingvo, en kiu estas skribitaj la sanktaj hinduismaj tekstoj Vedoj. Ĉirkaŭ la jaro 600 antaŭ Kristo ekestis la mezhindarjaj lingvoj, kiujn oni grupigas per la nomo Prakrito. La transiro de la mez- al la novmezhindarjaj lingvoj okazis inter la jaroj 900 kaj 1100 post Kristo.
Modernaj lingvoj
redaktiInter la modernaj unuopaj lingvoj de la hindarja lingvaro menciindas interalie la
- asama,
- bengala,
- biŝnuprija
- guĝarata,
- hindia lingvo kaj urduo, nome la Hindustana lingvo, la
- marata, halbia, odia
- nepalia, tarua, dotalia
- panĝaba,
- cigana (romaa),
- sinda kaj
- sinhala
lingvoj, kaj el la darda lingvaro interalie la
lingvoj.
Skribsistemoj
redaktiPluraj lingvoj, interalie Sanskrito, la hindia, marata kaj nepala lingvoj, uzas la skribsistemo Nagario. Alia grupo da lingvoj, nome la bengala, asama, havas bengalan skribsistemon, kaj la panĝaba, guĝarata, orija kaj sinhala lingvoj poe havas tute unikan skribsistemon.
Urduo, la lingvo de la barataj islamanoj, samkiel la aliaj en Pakistano uzataj hindarjaj lingvoj, nome la sinda, panĝaba kaj kaŝmira, skribiĝas per la persa-araba skribsistemo, kiu estas versio de la araba alfabeto pliampleksita je aldonaj diakritaj signoj.
Aliaj projektoj
redaktiVidu ankaŭ
redakti- Apabhransa
- Hindirana pralingvo
- la etnografian artikolon pri la popoloj de la hindarja grupo,
- kaj la tekston pri la deveno de la vortero -arja.