Halalo
Halalo (arabe حلال, transl. ḥalāl) estas araba vorto kiu signifas permesata, rajtigata; kaj rilatiĝas, en Islamo, al kondutoj, manieroj vesti kaj diri kaj de manĝoj kiuj estas permesataj por la religio. Ĝia antonimo estas Haramo (ekzemple, porkaĵo estas harama).
La vorto estas komune uzata en la neislamaj landoj por rilatiĝi al permesataj nutraĵoj laŭ la Islama Leĝo, t.e., Ŝario.