Hajko

tradicia japana poeziaĵo, enhavanta tri fonetikajn partojn de 5, 7, 5 silaboj
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri poemo. Por informoj pri la samnoma legenda patriarko, vidu la artikolon Hajko (Armenio).

Hajko (el japana 俳句, haiku) estas tradicia japana poeziaĵo konsistanta el unu vertikala 17-silaba linio, enhavanta tri fonetikajn partojn de 5, 7, 5 silaboj. En Esperanto, hajkoj aperas en tri horizontalaj linioj de 5, 7, 5 silaboj. Tamen, ekzistas kritikaj voĉoj pri la distribuo de silaboj, kiel Vicente Haya[1] aŭ Jaime Lorente[2].

Tombo de Matsuo Basho
Tombo de Yosa Buson

Verkita en simpla lingvaĵo ĝi kutime priskribas la naturon: ofte detalojn, kiujn homoj apenaŭ perceptas. Hajkoj nur priskribas, ne komentas aŭ prijuĝas. Tiel ili invitas la legantojn al meditado. Tradicia hajko estas sen titolo.

Historie, hajko devenas el hokko, la unua strofo de renko (ĉenpoemo verkita de pluraj poetoj).

Kun la parencaj formoj renko, hajbuno, hajgao kaj senrjuo, hajko estas parto de la japandevena literatura ĝenro hajkajo.

Enhavo

redakti

Tradicie hajkoj uzas

  1. kigon (prisezona vorto aŭ frazaĵo). Oni povas trovi liston de kigoj en saijiki (kigaro) laŭ la kvar sezonoj (aŭ pli precize, laŭ la kvin sezonoj, ĉar en japana poezio oni nombras la unuajn du semajnojn de la nova jaro kiel aparta sezono).
  2. kireĵion (cezurvorton). Kireĵio estas japana partikulo, kiu kapabligas hajkon memstari, kaj ofte dividas hajkon en du partojn. En Esperanto oni anstataŭas kireĵion per interpunkcio, aŭ simple uzas la sintaksajn dividojn de la hajko.

Sekvante la konsilojn de Parnasa Gvidlibro iuj esperantaj hajkistoj rimigas la finojn de la 1-a kaj 3-a linioj en siaj tradukoj kaj originalaj versoj. Tamen rimo estas fenomeno, kiu ne aperas en la japanaj hajkoj, kaj pluraj esperantaj hajkistoj ne rimigas siajn hajkojn.

Oni povas diferencigi du strukturojn de hajko: unu varianto priskribas nuran objekton kun ties agado; la alia enhavas du apartajn aferojn, kreante resonon kiu igas la leganton kontempli.

Hajko povas stari en proza kunteksto, kaj tiu kombinaĵo nomiĝas hajbuno. Tiu tekniko uziĝas en literaj vojaĝimpresoj kaj taglibroj (ekz. Basho, Issa). Hajko en kombinaĵo kun pentraĵo nomiĝas hajgao (ekz Buson). Hajko (aŭ, pli precize, hokko) povas agi kiel unua strofo de renko.

Esenco

redakti

Hirotaka Masaaki (alinome Vastalto) en sia recenzo Hajkoj kun alia gusto pri Cent hajkoj de Andreas Kück klarigas tion kio devas esti la tipa hajko.[3] Li insistas, ke plej gravas priskribo de naturo:

 
 Estas certe, ke hajko ne klarigas sed priskribas. Ĝi ne rakontas aferon de la komenco ĝis la fino, sed prezentas nur momenton. Ĝi ne apogas sin sur titolo, sed memstaras per siaj tri versoj. Ĝi kompletigas sin per dek sep silaboj. Hajko ofte rilatigas sin al la naturo, ĉar homoj vivas en la naturo. Ili ne povas plu vivi ekster ĝi. Finfine la homo estas parto de la naturo, Ĉu hajko invitas legantojn al meditado? Iusence jes, sed ne nepre. Pli simple ĝi invitas al pensado aŭ kunsentado. Bona hajko ja stimulas mensan aktivecon de la legantoj. 
— p. 161

Grava trajto estas la mallongeco de la hajkoj:

 
 Hejko estas poeziaĵo unika per sia mallongeco. Tradiciaj japanlingvaj hajkistoj klopodis kaj klopodas ekspluati tiun mallongecon per diversaj teknikoj: tranĉo, kombinado aŭ interfrapiĝo, ellaso kaj enfokusigo, sugestemo, konkreteco k.a. Mi invitas ĉiujn hajkamantojn esplori tiujn teknikojn. 
— p. 163

Famaj hajkistoj

redakti

Inter la plej famaj japanaj hajkistoj estas:

Ili estas La Kvar Grandaj Majstroj de hajko.

Fama esperantolingva hajkistino el Brazilo estas Fanny Luiza Dupré. En Esperanto gravas la laboro de la t.n. "Hajkista Klubo".

Kelkaj hajkoj

redakti

La plej ofte citata hajko eble estas tiu ĉi de Matsuo Basho:
(dekstre tradukoj de Kalman Kalocsay kaj Miyamoto Masao)

古池や furu ike ya L' olda lageto Lag' forlasita, Jen akvo plaŭdis,
蛙飛び込む kawazu tobikomu Malgranda rano ensaltas Kaj muta. Plaŭd'. Ensaltis laget' malnova plonĝon
水の音 mizu no oto La plaŭdado de l' akvo Rano subita. de ran' ekaŭdis.

Ekzemploj de aliaj aŭtoroj:

Yosa Buson Printempo foras Kobayashi Issa Hej, paserido, Masaoka Shiki Ĉeval' rigidas
traduko el hezite kaj hezite - en traduko de for, for de tie, venas en traduko de kun orelpar' streĉita -
Hajka antologio sakuroj floras. Miyamoto M. ĉeval' en vido. Miyamoto M. pirfloroj fridas.
Kiraku Flava makulo Mukai Kyorai Pli kaj pli altas Kjoroku Kvieto nuna -
en traduko de en ĵus falinta neĝo en traduko de la ŝvelo de la lago en traduko de mumean muskon suĉas
K. Kalocsay ho - la aĉulo! Miyamoto M. majpluv' ne haltas. Miyamoto M. abel' aŭtuna.
  1. ·Haya Segovia, Vicente, Aware, Barcelona, Kairós, 2013. ISBN 978-84-9988-245-1
  2. ·Lorente, Jaime. Shasei.Introducción al haiku, Toledo, Lastura y Juglar, Colección "Punto de Mira", 2018. ISBN 978-84-948512-9-2
  3. Hirotaka Masaaki (Vastalto): Hajkoj kun alia gusto, pri Cent hajkoj (de Andreas Kück). Beletra Almanako (25), februaro 2016. pp. 161-163.

Vidu ankaŭ

redakti

Bibliografio

redakti
  • Hirotaka Masaaki, Kiel verki hajkon en Esperanto / エスペラント俳句の作り方. Japana Esperanta Librokooperativo, 2012
  • Elena Popova, Serĉantaj animoj/Târsešti duši (Търсейки души), Hajkoj en la bulgara kaj Esperanto. Deko ankaŭ en la japana ; 83 p. ; Dobriĉ ; 2018 ; Matador 74 ISBN 9789543715800
  • Elena Popova, La Sezonoj de la animo / Sezonite na dušata ; Pli ol 90 hajkoj en la bulgara kaj Esperanto. Kun belaj desegnaĵoj de Iglika Besson ; 64 p. : ilustr. ; Dobrich ; 2016 ; Matador 74
  • Elena Popova, Koro sur manplato / Sărce na dlan ; Hajkoj en la bulgara kaj Esperanto. La ciklo "Al memoro de la japana katastrofo" ankaŭ en la japana traduko de Hori Jasuo. ; 68 p. ; Dobriĉ ; 2017 ; Matador 74
  • Elena Popova, Nia bela tero / Zemjata ni hubava ; Poemoj por infanoj en la bulgara kaj en Esperanto ; 83 p. ; Dobriĉ ; 2018 ; Matador 74
  • Haya Segovia, Vicente, Aware, Barcelona, Kairós, 2013. ISBN 978-84-9988-245-1
  • Lorente, Jaime. Shasei.Introducción al haiku, Toledo, Lastura y Juglar, Colección "Punto de Mira", 2018. ISBN 978-84-948512-9-2
  • 4 sezonoj : hajkoj en 4 lingvoj / div. aŭtoroj. Trad. M. Nezami. Tehrano, 1994 (kvarlingva kolekto: Esperanto, angla, japana, persa)
  • Hajkista Klubo, Suito '67. Oosaka, 1967. (originalaj hajkoj de la Hajkista Klubo)
  • Hajkista Klubo, Etudo '68. Oosaka, 1968. (modernaj japanaj hajkoj tradukitaj esperanten de la Hajkista Klubo)
  • Hajkista Klubo, Kvinteto '69. Oosaka, 1969. (originalaj hajkoj de la Hajkista Klubo)
  • Hajkista Klubo, Kapriĉo '70. Oosaka, 1970. (originalaj hajkoj de la Hajkista Klubo)
  • Hajkista Klubo, Nokturno '71. Oosaka, 1971. (originalaj hajkoj de la Hajkista Klubo)
  • Hajkista Klubo, Sonato '72. Oosaka, 1972. (originalaj hajkoj de la Hajkista Klubo)
  • Hajkista Klubo, Finalo '73. Oosaka, 1973. (originalaj hajkoj de la Hajkista Klubo)
  • Hajkista Klubo, Hajka antologio. Kioto, 1981. (hajkoj el la tuta japana historio de la formo, tradukitaj de la Hajkista Klubo)
  • Desanka Maksimović, Ozono de Naskiĝloko. Beogrado, 1991. (Pli ol 860 hajkoj de la serbia hajkistino)

Eksteraj ligiloj

redakti