Gusztáv Miklós
Gusztáv MIKLÓS [gustav miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Miklós Gusztáv, ekster Hungario Gustave Miklos estis hungardevena franca pentristo, skulptisto.
Gusztáv Miklós | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Miklós Gusztáv |
Naskiĝo | 30-an de junio 1888 en Budapeŝto |
Morto | 5-an de marto 1967 (78-jaraĝa) en Oyonnax |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio (1922–) Hungario |
Alma mater | Académie de La Palette (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo skulptisto dezajnisto |
Gusztáv Miklós [1] naskiĝis la 30-an de junio 1888 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de marto 1967 en Oyonnax (Francio).
Biografio
redaktiGusztáv Miklós studis en Industriarta Altlernejo inter 1904-1906. Lia ĉefinstruisto estis László Kimnach. Miklós vojaĝis Parizon en 1909, kie komence li studis arkitekturon, poste pentradon de Henri Le Fauconnier, fine de Jean Metzinger. Ekde 1910 li ekspoziciis en Parizo. Dum la 1-a mondmilito li estis franca soldato precipe en Grekio. Li iĝis franca civitano en 1922. Tiutempe li okupiĝis ankaŭ pri fasonadoj. Inter 1940 kaj 1952 li instruis en belarta lernejo de Oyonnax kaj li daŭre kreis artaĵojn, nur li ne plu ekspoziciis. Miklós ankaŭ ilustris pli ol tridek librojn, 200 librobindaĵojn, kreis afiŝojn, faris fasonaĵojn.
El solaj ekspozicioj
redakti- Parizo (1923, 1928)
- Oyonnax (1974, 1983)
El kolektivaj ekspozicioj
redakti- Parizo (ekde 1930, 1976, 1988)
- Amsterdamo (1939)
- Bruselo (1940)
- Minneapolis (1971)
- Munkeno (1972)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto kaj bildoj
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-12-03 per la retarkivo Wayback Machine