Gara
Ne miskomprenu kun Garé!
Gara | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 6522 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 065 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 34 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 2′ N, 19° 2′ O (mapo)46.03419.04Koordinatoj: 46° 2′ N, 19° 2′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 59,96 km² (5 996 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gara (Hungary) [+] | |||
Gara estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Baja.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 43 km²
- Loĝantaro: 2550
- Poŝtkodo: 6522
- Telefonprefikso: 79
Situo
redaktiLa vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ la hungara-serba landlimo (sen limpasejo), laŭ traira flankovojo. Baja troviĝas 15 km-ojn.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 1290, la nomdonanto verŝajne estis historia familio Gara. Kroatoj alvenis en 1526. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la vilaĝo detruiĝis. En 1734 germanoj alvenis. Okazis ĥolero en 1866. Inter 1918-1920 la serboj okupis la regionon, kiu estis aparta respubliko. Ekde 1920 la komunumo trovis sin apud la nova ŝtatlimo, sed inter 1941-1944 la limo malaperis, ĉar la pli suda regiono denove iĝis hungara. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj, alvenis hungaroj el Ĉeĥoslovakio.
Vidindaĵoj
redakti- postbaroka katolika preĝejo omaĝe al Ladislao la 1-a (Hungario) de 1780, en 1909 pligrandiĝis
- monumento pri Sankta Triunuo
Famuloj
redaktiEn Gara naskiĝis futbalistoj Antal Dunai kaj Miklós Páncsics.