Bakterioj

sennukleaj unuĉelaj prokariotaj organismoj
2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 14 jul. 2024.

En biologio bakterioj (angle Bacteria) estas prokariotaj mikroorganismoj. Kiel ĉiuj prokariotoj ili estas unuĉelaj mikroboj kaj ne havas ĉelkernojn. Karakteriza eco de la bakteria ĉelo-konstruo estas manko de membrane ĉirkaŭitaj organetoj tiuj kiel ĉelkerno aŭ mitokondrio kiujn enhavas aliajn organismojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bakterioj
Troveblo de fosilioj: Arĥaiko aŭ pli frua - nuntempe

Biologia klasado
Domanio: Bacteria
Filumoj

Acidobacteria
Actinobacteria
Aquificae
Bacteroidetes
Chlamydiae
Chlorobi
Chloroflexi
Chrysiogenetes
Cyanobacteria
Deferribacteres
Deinococcus-Thermus
Dictyoglomi
Fibrobacteres
Firmicutes
Fusobacteria
Gemmatimonadetes
Nitrospirae
Planctomycetes
Proteobacteria
Spirochaetes
Thermodesulfobacteria
Thermomicrobia
Thermotogae
Verrucomicrobia

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo

redakti
 
Grandeco de:
  •  Eŭkariotoj
  •  Prokariotoj (inkluzive bakterioj)
  •  Virusoj
  •  Proteinoj
  •  Malgrandaj molekuloj
  •  Atomoj
  •  
    Escherichia coli ĉeloj pligrandigitaj 25.000-oble

    Bakterioj povas havi nombrajn formojn, game el sferoj al bastonetoj kaj spiraloj. Bakterioj estis inter la unuaj vivoformoj kiuj aperis sur la Tero, kaj ili estas troveblaj en plej el ties habitatoj. Bakterioj povas vivi en grundo, akvo, acidaj varmofontoj, radioaktiva rubo,[1] kaj en la profundo de la biosfero de la terkrusto. Bakterioj vivas ankaŭ en simbiozaj kaj parazitaj rilatoj kun plantoj kaj animaloj. Plej bakterioj ne estis ankoraŭ karakterizitaj, kaj nur ĉirkaŭ 27 procento de la bakteriaj filumo havas speciojn kiuj povas esti disvolvigitaj en laboratorio.[2] La studo de bakterio estas konata kiel bakteriologio, nome branĉo de mikrobiologio.

    Bakteriaj ĉeloj havas kelkajn mikrometrojn de longeco. Inter la plej malgrandaj estas membroj de la genro Mycoplasma, kiuj estas nur 0.3 mikrometroj, tiel granda kiel la plej grandaj virusoj.

    La inventinto de la mikroskopo, Antoni van Leeuwenhoek eltrovis la bakteriojn en la 17-a jarcento, tamen ili estis plejparte ignorataj ĝis la malfrua 19-a jarcento, kiam sciencistoj kiel Louis Pasteur eltrovis, ke bakterioj estas la kaŭzo de multaj malsanoj. Bakterioj tamen ne nur kaŭzas malsanojn. Ili ankaŭ kaŭzas multajn bonajn aferojn. Ekzemple, ni ne povus digesti nian manĝaĵon sen la helpo de bakterioj. Preskaŭ ĉiu animala vivo estas dependa el bakterioj por sia survivado ĉar nur bakterioj kaj kelkaj arĥeoj posedas la genojn kaj enzimojn necesajn por sintezigi la vitaminon B12, konatan ankaŭ kiel kobalamino, kaj havigas ĝin tra la tuta manĝoĉeno. La Vitamino B12 estas akvo-solvebla vitamino kiu estas necesa por la metabolo de ĉiu ĉelo de la homa korpo. Ĝi estas kunfaktoro por la sintezo de DNA, kaj por la metabolo kaj de grasaj acidoj kaj de aminoacidoj. Ĝi estas partikulare grava por la normala funkciado de la nerva sistemo pro sia rolo en la sintezo de mjelino.[3][4][5][6] Inter la tipoj de bakterioj estas baciloj.

    Estas tipe 40 milionoj da bakteriaj ĉeloj en unu gramo de tero kaj milionoj da bakteriaj ĉeloj en mililitro de nesala akvo. Estas proksimume 5×1030 bakterioj sur la Tero,[7] formante biomason kiu superas tiun de ĉiuj plantoj kaj animaloj.[8] Bakterioj estas vitalaj en multaj stadioj de la manĝociklo per reciklado de nutrantoj kiel per la fiksado de nitrogeno el la atmosfero. La nutrociklo inkludas la malkomponiĝadon de mortintaj korpoj; bakterioj estas responsaj pri la putriĝa stadio en tiu procezo.[9] En la biologiaj komunumoj ĉirkaŭ hidrotermaj fontojs kaj malvarmaj fontoj, ekstremofilaj bakterioj havigas la nutraĵojn necesajn por elteni vivon konvertante dissolvitajn komponantojn, tiel kiel la hidrogena sulfido kaj la metano, en energio.

    Ĉe homoj kaj ĉe plej animaloj la plej granda nombro de bakterioj estas en la intesta mikrobiotaro, kaj granda nombro ankaŭ en la haŭto.[10] La plej ampleksa majoritato de bakterioj en la korpo iĝas sendamaĝa pro la protektaj efikoj de la imuna sistemo, kvankam multaj estas rekte profitaj, partikulare tiuj de la intesta mikrobiotaro. Tamen, kelkaj specioj de bakterioj estas patogenaj kaj okazigas infektajn malsanojn, kiel ĥolero, sifiliso, antrakso, lepro, kaj bubona pesto. La plej oftaj mortigaj bakteriaj malsanoj estas spirsistemaj infektoj. Nur tuberkulozo mortigas ĉirkaŭ 2 milionojn da personoj jare, ĉefe en sub-Sahara Afriko.[11] Antibiotikoj estas uzataj por trakti bakteriajn infektojn kaj estas uzataj ankaŭ en farmado (agrikulturo kaj brutobredado), kio faras la kontraŭantibiotikan rezistadon pliiĝanta problemo. En industrio, bakterioj estas gravaj ekzemple en akvopurigejoj kaj en la solvado de naftoverŝoj, la produktado de fromaĝo kaj jogurto pere de fermentado, la rekupero de oro, paladio, kupro kaj aliaj metaloj en sektoroj de minado, metalurgio kaj reciklado,[12] same kiel en bioteknologio, kaj fabrikado de antibiotikoj kaj aliaj kemiaĵoj.[13]

     
    Arĥeoj ne estas bakterioj. Arĥeoj estis dekomence trovitaj en tre ekstremaj medioj, kiel ĉe vulkanaj termofontoj. En la bildo montriĝas la Granda Prisma Termofonto de la Nacia Parko Yellowstone.

    Iam konsideritaj plantoj konstituantaj la klason Schizomycetes ("fisifungoj"), bakterioj estas nuntempe klasitaj kiel prokariotoj. Malkiel ĉeloj de animaloj kaj de aliaj eŭkariotoj, bakteriaj ĉeloj ne havas ĉelkernon kaj rare havas membran-ligitajn organetojn. Kvankam la termino bakterio tradicie inkludis ĉiujn prokariotojn (antaŭ la jaro 1977 sciencistoj kredis, ke ĉiuj prokariotoj estas bakterioj), la scienca klasigo ŝanĝis post la malkovro en la 1990-aj jaroj ke prokariotoj konsistas el du tre diferencaj grupoj de organismoj kiuj evoluis el komuna praulo. Tiuj evoluciaj domanioj estas nomataj Bacteria kaj Archaea.[14]

    Etimologio

    redakti

    La vorto bakterio estas devena de la nov-latina bacterium, kiu siavice estas latinigo de la greka βακτήριον (bakterion),[15] nome diminutivo de βακτηρία (bakteria), signife "bastoneto, kano",[16] ĉar la unuaj malkovritaj bakterioj estis bastonformaj.[17][18]

    Historio de la bakteriologio

    redakti
     
    Anton van Leeuwenhoek, la unua persono kiu observis bakterion pere de mikroskopo.

    La ekzistado de mikroorganismoj estis supozita fine de la Mezepoko. En la medicina kanono (Al-qanun fi al-tibb, 1020), Abū Alī ibn Sīnā (Aviceno) proponis, ke la korpaj sekrecioj estis poluitaj per multaj infektaj strangaj korpoj antaŭ persono malsaniĝas, sed li ne identigis tiujn korpojn kiel la unua kaŭzo de la malsanoj. Kiam la nigra pesto (bubona pesto) alvenis ĝis al-Andalus en la 14-a jarcento, Ibn Ĥatima kaj Ibn al-Ĥatib verkis, ke la infektaj malsanoj estis okazigitaj per kontaĝaj entoj kiuj eniras en la homa korpo.[19][20] Tiuj ideoj pri la kontaĝo kiel kaŭzo de kelkaj malsanoj iĝis tre populara dum la Renesanco, ĉefe tra la verkoj de Girolamo Fracastoro.[21]

    La unuajn bakteriojn observis la nederlandano Anton van Leeuwenhoek en 1676 uzante mikroskopon de simpla lenso desegnita de li mem.[22] Dekomence li nomis ilin animalkuloj kaj publikigis siajn observojn en serio de leterojn kiujn li sendis al la Royal Society de Londono.[23][24][25] Marc von Plenciz (1705-1786) asertis, ke la kontaĝaj malsanoj estas okazigitaj de malgrandaj organismoj malkovritaj de Leeuwenhoek. La nomon bakterio oni enkondukis poste, en 1828, fare de Ehrenberg, derivita de la greklingva vorto βακτήριον bakterion, kiu signifas bastoneto.[26] En 1835 Agostino Bassi, povis pruvi eksperimente, ke la malsano de la silkoraŭpo estas de mikroba deveno, poste li deduktis, ke multaj malsanoj kiel tifo, la sifiliso kaj ĥolero havus similan devenon. En la klasigoj de la 1850-aj jaroj oni metis la bakteriojn kun la nomo Schizomycetes ene de la regno planta kaj en 1875 oni grupigis ilin kun la bluverdaj algoj en Schizophyta.[27]

     
    Malsanuloj de ĥolero.

    Louis Pasteur pruvis en 1859 ke la procezoj de fermentado estas okazigitaj per la kresko de mikroorganismoj, kaj ke tiu kresko ne dependis de spontanea generado, kiel oni supozis ĝis tiam. (Nek gistoj, nek ŝimoj, nek fungoj, organismoj normale asocia al tiuj fermentoprocezoj, estas bakterioj). Pasteur, same kiel liaj samtempulo kaj kolego Robert Koch, estis unu de la unuaj defendantoj de la mikroba teorio pri malsanoj.[28] Robert Koch estis pioniro en la medicina mikrobiologio, laborante ĉe diversaj infektaj malsanoj, kiel ĥolero, antrakso kaj tuberkulozo. Koch sukcesis pruvi la mikroban teorion pri malsanoj post siaj esploroj pri tuberkulozo, kaj prie li ricevis la Nobel-premion en Fiziologio kaj Medicino, en 1905.[29] Li stablis tion kion oni nomis ekde tiam "postulatoj de Koch", pere de kiuj oni normigis serion de kriterioj eksperimentaj por pruvi ĉu organismo estas aŭ ne estas la kaŭzanto de determinita malsano. Tiujn postulatojn oni plue uzas ankoraŭ nuntempe.[30]

    Kvankam fine de la 19-a jarcento jam oni sciis, ke la bakterioj estas kaŭzo de multaj malsanoj, ne ekzistis kontraŭbakteriaj traktadoj por batali kontraŭ ili.[31] En 1882 Paul Ehrlich, pioniro en la uzado de tinkturoj kaj kolorigiloj por detekti kaj identigi bakteriojn, malkovris la kolorigadon de la bacilo de Koch (kolorigo de Ziehl Neelsen) kiun baldaŭ poste oni perfektigis fare de Ziehl kaj Neelsen sendepende.[32] En 1884 oni malkovris la kolorigon de Gram. Ehrlich ricevis la Nobel-premion en 1908 pro siaj laboroj en la fako de la imunologio kaj en 1910 li disvolvis la unuan antibiotikon pere de kolorigiloj kapablaj tinkturi kaj elekte mortigi la spiroketojn de la specio Treponema pallidum, nome la bakterio okaziganta de la sifiliso.[33]

    Granda antaŭeniro en la studo de la bakterioj estis la malkovro farita de Carl Woese en 1977, ke la arĥeoj prezentas evoluan linion diference disde la bakterioj.[34] Tiu nova filogenetika taksonomio baziĝis en la sekvencigo de la ribosoma RNA 16S kaj dividis la prokariotojn en du evoluaj grupoj diferencaj, nome en sistemo de tri domanioj: nome Arquea, Bacteria kaj Eukarya.[14]

    Deveno kaj evoluo de bakterioj

    redakti
     
    Filogenetika arbo de la vivo. La bakterioj montriĝas maldekstre.

    La vivaj estaĵoj dividiĝas aktuale en tri domanioj: bakterioj (Bacteria), arĥeoj (Archaea) kaj eŭkariotoj (Eukarya). En la domanioj Archaea kaj Bacteria oni inkludas la prokariotajn organismojn, tio estas, tiuj kies ĉeloj ne havas ĉelkernon diferencitan, dum en la domanio Eukarya oni inkludas la vivoformojn plej konatajn kaj kompleksajn (protistoj, animaloj, fungoj kaj plantoj).

    La termino «bakterio» aplikiĝis tradicie al ĉiuj prokariotaj mikroorganismoj. Sed la molekula filogenetiko sukcesis pruvi, ke la prokariotaj mikroorganismoj dividiĝas en du domanioj, origine nomitaj Eubacteria kaj Archaebacteria, kaj nuntempe alinomitaj kiel Bacteria kaj Archaea,[35] kiuj evoluis sendepende el praulo komuna. Tiuj du domanioj, kun la domanio Eukarya, konstituas la bazon de la sistemo de tri domanioj, kiu aktuale estas la sistemo de klasigo plej amplekse uzita en bakteriologio.[36]

    La termino Monera, aktuale neuzata, en la antikva klasigo de la kvin regnoj signifis same kiel prokarioto, kaj tial ĝi plue estas uzata en multaj man- kaj lernolibroj.

    La prauloj de la modernaj prokariotoj estis la unuaj organismoj (la plej fruaj ĉeloj) kiuj disvolviĝis sur la tero, antaŭ pli ol 4 350 milionoj da jaroj. Dum ĉirkaŭ 3 000 milionoj da pliaj jaroj, ĉiuj organismoj plue estis mikroskopaj, estante probable bakterioj kaj arĥeoj la hegemoniaj vivoformoj.[37][38] Kvankam ekzistas bakteriaj fosilioj, por ekzemplo la stromatolitoj, ĉar ili ne konservas sian karakterizan morfologion, ili ne povas esti uzataj por studi la historion de la bakteria evolucio, aŭ la devenon de aparta bakteria specio. Sed la genetikaj sekvencoj ja estas uzeblaj por rekonstrui la filogenetikon de la vivularo, kaj tiuj studoj sugestis, ke arĥeoj kaj eŭkariotoj estas pli rilataj inter si ol kun la bakterioj.[39]

     
    Kladogramo kiu montras la laŭtempan diverĝon inter la ĉefaj filumoj de bakterioj, arĥeoj kaj eŭkariotoj.[40][41]

    Oni sugestis, ke la lasta universala komuna praulo de bakterioj kaj arĥeoj estas termofilulo kiu vivis antaŭ 4 350 milionoj da jaroj dum la Hada eono. La duvojiĝo inter arĥeoj kaj bakterioj okazis meze de la Hada periodo, dum la eŭkariotoj estas pli ĵusaj kaj aperis komence de la Paleoproterozoiko. La plimulto de la bakteriaj filumoj originiĝis dum la Arkaiko. La termofilaj bakterioj kaj la malgrandegaj bakterioj apartiĝis de la cetero de la bakterioj fine de la Hada periodo kaj komence de la Arkaiko. La grandaj kladoj bakteriaj Gracilicutes kaj Terrabacteria originiĝis meze de la Arkaiko.[42][40][41]

    Aktuale oni diskutas ĉu la unuaj prokariotoj estis bakterioj aŭ arĥeoj. Kelkaj esploristoj pensas, ke Bacteria estas la domanio plej antikva kun Archaea kaj Eukarya derivitaj el tiu,[36] dum aliaj konsideras, ke la plej antikva domanio estas Archaea.[43][44][45] Male, aliaj sciencistoj asertas, ke kaj Archaea kaj Eukarya estas relative ĵusaj (de antaŭ ĉirkaŭ 900 milionoj da jaroj)[46][47] kaj ke ili evoluis el Gram-pozitiva bakterio (probable aktinobakterio), kiu pere de anstataŭo de la bakteria ĉelmuro de peptidoglikano por alia de glukoproteino rezultus en organismo "Neomura".[48][49]

    La bakterioj ludis rolon ankaŭ en la dua granda evolucia diverĝo, nome tiu kiu apartigis Archaea disde Eukarya. Oni konsideras, ke la mitokondrioj de la eŭkariotoj devenas de la endosimbiozo de alfa proteobakterio.[50][51] Tiukadre, la praulo de la eŭkariotoj, kiu eble estis rilata kun la arĥeoj (nome la organismo Neomura), englutis proteobakterio kiu, evitante digeston, disvolviĝis en la citoplasmo kaj rezultis en mitokondrioj. Tiuj troveblas en ĉiuj eŭkariotoj, kvankam foje en tre malgrandaj formoj, kiel ĉe protistoj nemitokondriaj. Poste kaj sendepende, dua endosimbiozo fare de iu eŭkariota mitokondria kun cianobakterio kondukis al la formado de la kloroplastoj de algoj kaj plantoj. Oni konas eĉ kelkajn grupojn de algoj kiuj klare originiĝis de postaj okazaĵoj de endosimbiozo fare de eŭkariotoj heterotrofaj kiuj, englutinte eŭkariotajn algojn, iĝis plastidoj de dua generacio.[52][53]

    Kelkaj bakterioj

    redakti

    Enterobakteriacoj

    redakti

    UEnterobakteriacoj - science latine Enterobacteriaceae - estas granda familio de Gram-negativaj bakterioj. Ĝi unue estis proponita fare de la germana bakteriologo Otto Rahn en 1936, kaj nun inkludas pli ol 30 genrojn kaj pli ol 100 speciojn. Ĝia klasifiko super la nivelo de familio daŭre estas temo de debato, sed unu klasifiko lokas ĝin en la ordo enterobakterialoj (enterobacterales ) de la klaso gamaproteobakterioj (gammaproteobacteria) en la filumo pseŭdomonadotoj (pseudomonadota). En 2016, la priskribo kaj membroj de ĉi tiu familio estis korektitaj surbaze de komparaj genomaj analizoj fare de la niĝeria kuracisto Mobolaji Adeolu, biokemiisto en la Universitato McMaster de Hamilton, Ontario, Kanado, kaj aliaj.

    Bildaro

    redakti

    Referencoj

    redakti
    1. Fredrickson JK, Zachara JM, Balkwill DL, Kennedy D, Li SM, Kostandarithes HM, Daly MJ, Romine MF, Brockman FJ (Julio 2004). "Geomicrobiology of high-level nuclear waste-contaminated vadose sediments at the Hanford site, Washington state". Applied and Environmental Microbiology. 70 (7): 4230–41. doi:10.1128/AEM.70.7.4230-4241.2004. PMC 444790. PMID 15240306. Alirita la 19an de majo 2020.
    2. Dudek NK, Sun CL, Burstein D (2017). "Novel Microbial Diversity and Functional Potential in the Marine Mammal Oral Microbiome" (PDF). Current Biology. 27 (24): 3752–3762. doi:10.1016/j.cub.2017.10.040. PMID 29153320. Alirita la 19an de majo 2020.
    3. (January 2017) “12: a review and future perspectives”, Microbial Cell Factories 16 (1), p. 15. doi:10.1186/s12934-017-0631-y. 
    4. (June 2012) “The anaerobic biosynthesis of vitamin B12”, Biochemical Society Transactions 40 (3), p. 581–6. doi:10.1042/BST20120066. 
    5. Graham, Ross M.. (2009) “18: Vitamin B12: Biosynthesis of the Corrin Ring”, Tetrapyrroles Birth, Life and Death. New York, NY: Springer-Verlag. doi:10.1007/978-0-387-78518-9_18. ISBN 978-0-387-78518-9.
    6. (June 2005) “Vitamin B12, demyelination, remyelination and repair in multiple sclerosis”, Journal of the Neurological Sciences 233 (1–2), p. 93–7. doi:10.1016/j.jns.2005.03.009. 
    7. (Junio 1998) “Prokaryotes: the unseen majority”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 95 (12), p. 6578–83. doi:10.1073/pnas.95.12.6578. Bibkodo:1998PNAS...95.6578W. 
    8. C.Michael Hogan. 2010. Bacteria. Encyclopedia of Earth. eds. Sidney Draggan and C.J.Cleveland, National Council for Science and the Environment, Washington, DC En webarchive [1] 11a de majo 2011.
    9. (2008) “Decomposition Chemistry in a Burial Environment”, Soil Analysis in Forensic Taphonomy. CRC Press, p. 203–223. ISBN 978-1-4200-6991-4.
    10. (Oktobro 2005) “A dynamic partnership: celebrating our gut flora”, Anaerobe 11 (5), p. 247–51. doi:10.1016/j.anaerobe.2005.05.001. 
    11. 2002 WHO mortality data. Arkivita el la originalo je 23a de oktobro 2013. Alirita 20a de januaro 2007 .
    12. "Metal-Mining Bacteria Are Green Chemists", 2a de septembro 2010.
    13. (Aprilo 2005) “Whole organism biocatalysis”, Current Opinion in Chemical Biology 9 (2), p. 174–80. doi:10.1016/j.cbpa.2005.02.001. 
    14. 14,0 14,1 (June 1990) “Towards a natural system of organisms: proposal for the domains Archaea, Bacteria, and Eucarya”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 87 (12), p. 4576–79. doi:10.1073/pnas.87.12.4576. Bibkodo:1990PNAS...87.4576W. 
    15. βακτήριον. Liddell, Henry George; Scott, Robert; A Greek–English Lexicon en Perseus Project. Alirita la 19an de majo 2020.
    16. βακτηρία en Liddell, Henry George kaj Scott, Robert. Alirita la 19an de majo 2020.
    17. bacterium En webarchive [2] 27a de januaro 2011, el Oxford Dictionaries.
    18. Harper, Douglas. "bacteria". Online Etymology Dictionary. Alirita la 19an de majo 2020.
    19. Ibrahim B. Syed, (2002). "Islamic Medicine: 1000 years ahead of its times", Journal of the Islamic Medical Association 2, pp. 2-9.
    20. Ober WB, Aloush N (1982). «The plague at Granada, 1348-1349: Ibn Al-Khatib and ideas of contagion». Bulletin of the New York Academy of Medicine 58 (4): 418-24. PMID 7052179.
    21. Beretta M (2003). «The revival of Lucretian atomism and contagious diseases during the renaissance». Medicina nei secoli 15 (2): 129-54. PMID 15309812.
    22. Porter JR (1976). «Antony van Leeuwenhoek: Tercentenary of his discovery of bacteria». Bacteriological reviews 40 (2): 260-9. PMID 786250. Konsultita la 19an de aŭgusto 2007.
    23. van Leeuwenhoek A (1684). «An abstract of a letter from Mr. Anthony Leevvenhoek at Delft, dated Sep. 17, 1683, Containing Some Microscopical Observations, about Animals in the Scurf of the Teeth, the Substance Call'd Worms in the Nose, the Cuticula Consisting of Scales». Philosophical Transactions (1683–1775) 14: 568-74. Konsultita la 19an de aŭgusto 2007. (neatingebla ligilo en Internet Archive).
    24. van Leeuwenhoek A (1700). «Part of a Letter from Mr Antony van Leeuwenhoek, concerning the Worms in Sheeps Livers, Gnats, and Animalcula in the Excrements of Frogs». Philosophical Transactions (1683–1775) 22: 509-18. Arkivita el originalo la 5an de januaro 2010. Konsultita la 19an de aŭgusto 2007.
    25. van Leeuwenhoek A (1702). «Part of a Letter from Mr Antony van Leeuwenhoek, F. R. S. concerning Green Weeds Growing in Water, and Some Animalcula Found about Them». Philosophical Transactions (1683–1775) 23: 1304-11. Arkivita el originalo la 18an de januaro 2010. Konsultita la 19an de aŭgusto 2007
    26. «Etymology of the word "bacteria"». Online Etymology dictionary. Konsultita la 23an de novembro 2006.
    27. Jan Sapp 2006, Two faces of the prokaryote concept (el Retarkivo 20080509095848) International Microbiology, Canada, 9:163-172
    28. «Pasteur's Papers on the Germ Theory». LSU Law Center's Medical and Public Health Law Site, Historic Public Health Articles. Konsultita la 23an de novembro 2006.
    29. «The Nobel Prize in Physiology or Medicine 1905». Nobelprize.org. Konsultita la 22an de novembro 2006.
    30. O'Brien S, Goedert J (1996). «HIV causes AIDS: Koch's postulates fulfilled». Curr Opin Immunol 8 (5): 613-18. PMID 8902385.
    31. Thurston A (2000). «Of blood, inflammation and gunshot wounds: the history of the control of sepsis». Aust N Z J Surg 70 (12): 855-61. PMID 11167573.
    32. «Biography of Paul Ehrlich». Nobelprize.org. Konsultita la 26an de novembro 2006.
    33. Schwartz R (2004). «Paul Ehrlich's magic bullets». N Engl J Med 350 (11): 1079-80. PMID 15014180.
    34. Woese C, Fox G (1977). «Phylogenetic structure of the prokaryotic domain: the primary kingdoms». Proc Natl Acad Sci U S A 74 (11): 5088-90. PMID 270744.
    35. Woese C, Kandler O, Wheelis M (1990). «Towards a natural system of organisms: proposal for the domains Archaea, Bacteria, and Eucarya». Proc Natl Acad Sci U S A 87 (12): 4576-9. PMID 2112744. Arkivita el originalo la 27an de junio 2008. Konsultita la 6an de aprilo 2007.
    36. 36,0 36,1 Gupta R (2000). «The natural evolutionary relationships among prokaryotes.». Crit Rev Microbiol 26 (2): 111-31. PMID 10890353.
    37. Schopf J (1994). «Disparate rates, differing fates: tempo and mode of evolution changed from the Precambrian to the Phanerozoic». Proc Natl Acad Sci U S A 91 (15): 6735-42. PMID 8041691.
    38. DeLong E, Pace N (2001). «Environmental diversity of bacteria and archaea». Syst Biol 50 (4): 470-78. PMID 12116647.
    39. Brown J, Doolittle W (1997). «Archaea and the prokaryote-to-eukaryote transition». Microbiol Mol Biol Rev 61 (4): 456-502. PMID 9409149.
    40. 40,0 40,1 Battistuzzi F, Feijao A, Hedges S. A genomic timescale of prokaryote evolution: insights into the origin of methanogenesis, phototrophy, and the colonization of land. BMC.
    41. 41,0 41,1 Fabia U. Battistuzzi & S. Blair Hedges 2008. A Major Clade of Prokaryotes with Ancient Adaptations to Life on Land. Oxford Academic.
    42. Qiyun Zhu, Uyen Mai, Rob Knight. (2019). Phylogenomics of 10,575 genomes reveals evolutionary proximity between domains Bacteria and Archaea. Nature.
    43. Wang M, Yafremava LS, Caetano-Anollés D, Mittenthal JE, Caetano-Anollés G (2007). [www.genome.org/cgi/pmidlookup?view=long&pmid=17908824 «Reductive evolution of architectural repertoires in proteomes and the birth of the tripartite world».] Genome Res. 17 (11): 1572-85. PMID 17908824. doi:10.1101/gr.6454307.
    44. Di Giulio M (2003). «The universal ancestor and the ancestor of bacteria were hyperthermophiles». J Mol Evol 57 (6): 721-30. PMID 14745541.
    45. Battistuzzi F, Feijao A, Hedges S. «A genomic timescale of prokaryote evolution: insights into the origin of methanogenesis, phototrophy, and the colonization of land.». BMC Evol Biol 4: 44. PMID 15535883.
    46. Cavalier-Smith T (2006). «Cell evolution and Earth history: stasis and revolution». Philos Trans R Soc Lond B Biol Sci 361 (1470): 969-1006. PMID 16754610.
    47. Thomas Cavalier-Smith (2006), Rooting the tree of life by transition analyses Arkivigite je 2020-05-29 per la retarkivo Wayback Machine, Biol Direct. 1: 19. doi: 10.1186/1745-6150.
    48. T. Cavalier-Smith (2002). «The phagotrophic origin of eukaryotes and phylogenetic classification of Protozoa». International Journal of Systematic and Evolutionary Microbiology 52: 297-354.
    49. Cavalier-Smith T (2002). «The neomuran origin of archaebacteria, the negibacterial root of the universal tree and bacterial megaclassification.». Int J Syst Evol Microbiol 52 (Pt 1): 7-76. PMID 11837318.
    50. Poole A, Penny D (2007). [web.archive.org/web/http://www.bio.pku.edu.cn/Exchange/bio/download/Lecture%203%20--%20Poole%20&%20Penny%2007.pdf Arkivigite je 2012-01-13 per la retarkivo Wayback Machine «Evaluating hypotheses for the origin of eukaryotes».] Bioessays 29 (1): 74-84. PMID 17187354.
    51. Dyall S, Brown M, Johnson P (2004). «Ancient invasions: from endosymbionts to organelles». Science 304 (5668): 253-7. PMID 15073369.
    52. Lang B, Gray M, Burger G. «Mitochondrial genome evolution and the origin of eukaryotes». Annu Rev Genet 33: 351-97. PMID 10690412.
    53. McFadden G (1999). «Endosymbiosis and evolution of the plant cell». Curr Opin Plant Biol 2 (6): 513-9. PMID 10607659.

    Vidu ankaŭ

    redakti

    Eksteraj ligiloj

    redakti

    En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bakterie en la pola Vikipedio.

    En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bacteria en la angla Vikipedio.

    • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bacteria en la hispana Vikipedio.