Bejruto
Bejruto (arabe: بيروت [bejrUt]) estas la ĉefurbo de Libano kaj kun 2,1 milionoj da loĝantoj (2007) ĝi estas la plej granda kaj grava urbo de la lando, situanta sur duoninsulo ĉe la mezpunkto de la marbordo de Libano kun la mediteranea maro, kiuj funkcias kiel la ĉefa marhaveno kaj ĝi ankaŭ formas la metropolitan areon de Bejruto, kiu konsistas el la ĉefurbo kaj antaŭurboj. La unua mencio de tiu metropolo estas trovita en letero de la antikva egipta Amarna, kiu datiĝas el la 15-a jarcento a.K., kaj la urbo estis ade enloĝata poste.
بيروت Bayrūt | |||
---|---|---|---|
urbego plej granda urbo administra teritoria unuo ŝtata ĉefurbo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Devizo: BERYTUS NUTRIX LEGUM (latino) | |||
Administrado | |||
Statuso | ĉefurbo | ||
Lando | Libano | ||
Telefonkodo | +00961 | ||
Retpaĝaro | www.beirut.gov.lb | ||
Politiko | |||
Urbestro | Abdel Mounim Ariss | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1,574,397 | ||
Loĝdenso | 121 068 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 33° 53′ N, 35° 31′ O (mapo)33.88694444444435.513055555556Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 33° 53′ N, 35° 31′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 0 m [+] | ||
Areo | 100 km² (10 000 ha) | ||
Horzono | GMT | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Beirut [+] | |||
Bejruto gastigas la registarejon kaj ludas gravan rolon en la libana ekonomio kun ĝia urbocentro, Hamra, Verduno, kaj Ashrafieh gastigis kompaniajn firmaojn kaj bankojn. La urbo estas la fokuso de la kultura vivo de la regiono, fama pro la gazetaro, teatroj, kulturaj agadoj, kaj nokta vivo. Post la detruiga libana interna milito, Bejruto spertis rekonstruadon de la historia urbocentro, jaĥtejo, drinkejoj kaj nokta vivo-distriktoj denove igis ĝin vidindaĵo. Oni nomis Bejruton kiel pintolokon por viziti en 2009 de New York Times. Ĝi ankaŭ estis enlistigita kiel unu el la dek plej viglaj ĉefurboj en la mondo fare de Lonely Planet en 2009.
Geografio
Bejruto situas sur ebenaĵo, sur duoninsulo laŭ Mediteranea Maro, laŭ ĉefvojo kaj fervojo inter Turkio kaj Izraelo.
Klimato
Bejruto havas mediteranean klimaton. Jare pluvas po 860 mm. Precipe inter novembro-februaro pluvas (tre malofte neĝas). Inter junio-septembro ne pluvas, tiam la temperaturo proksimiĝas al 30 °C. Vintre la temperaturo varias ĉirkaŭ 10 °C.
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagicon Amano, Jordanio
- Ŝablono:Flagicon Ateno, Grekio
- Ŝablono:Flagicon Bagdado, Irako
- Ŝablono:Flagicon Bogoto, Kolombio de 2010
- Ŝablono:Flagicon Brest, Francio
- Ŝablono:Flagicon Kairo, Egipto de 2008
- Ŝablono:Flagicon Damasko, Sirio
- Ŝablono:Flagicon Tripolo, Libio
- Ŝablono:Flagicon Dubajurbo, Emirlandoj
- Ŝablono:Flagicon Esfahano, Irano
- Ŝablono:Flagicon Istanbulo, Turkio
- Ŝablono:Flagicon Kuvajturbo, Kuvajto
- Ŝablono:Flagicon Los-Anĝeleso, Usono
- Ŝablono:Flagicon Lyon, Francio
- Ŝablono:Flagicon Marseille, Francio
- Ŝablono:Flagicon Meksikurbo, Meksiko
- Ŝablono:Flagicon Moskvo, Rusio
- Ŝablono:Flagicon Nikozio, Kipro de 2008
- Ŝablono:Flagicon Kebeko, Kanado
- Ŝablono:Flagicon Rio-de-Ĵanejro, Brazilo
- Ŝablono:Flagicon Split, Kroatio de 2008
- Ŝablono:Flagicon Strasbourg, Francio
- Ŝablono:Flagicon Erevano, Armenio
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke http://www.bloggingbeirut.com greke http://www.downtownbeirut.com greke http://ancientneareast.tripod.com/Beirut_Berytus.html greke http://phoenicia.org/law.html