Rusio
Rusio aŭ Rusujo (ruse Россия; la dua oficiala formo de la nomo — Rusia Federacio aŭ Rusa Federacio, ruse Российская Федерация) estas federacia ŝtato en Azio kaj Eŭropo, la plej granda ŝtato de la mondo (ĉ. 1/9 de la tuta seka surfaco de la Tero).
Geografio
- Geografiaj Regionoj
- Norda Kaŭkazio - Siberio - Uralo - Volgio.
Loko: 60 No, 1 00 Or (orienta Eŭropo kaj norda Azio)
Areo: 16.995.800 km²
semotaŭga: 8%
Urboj
Grandaj urboj: En 2002 en Rusio okazis censo, laŭ rezultoj de kiu la sekvaj urboj havas enloĝantaron pli ol 1 miliono:
- Moskvo (10.101,5), Sankt-Peterburgo (4.669,4), Novosibirsk (1.425,6), Niĵnij Novgorod (1.311,2), Jekaterinburg (1.293,0), Samara (1.158,1), Omsk (1.140,2), Kazanj (1.105,3), Ĉeljabinsk (1.078,3), Rostov-na-Donu (1.070,2), Ufa (1.042,4), Volgograd (1.012,8), Permj (1.000,1).
Loĝantaro
Loĝantaro: 146.001.176 (julio 2000, takso),
% urbana: 78% (2000)
homoj po kv. km: 8,6 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 107,4 (2000)
kreskanta procento: -0,38% (2000, takso)
naskoj: 9,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 13,8 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +1,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 20,33 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,25 infanoj naskita po virino
meza longeco de vivo: 67,19 jaroj (61,96 viroj, 72,69
virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo: Moskvo
13,20 | Moskvo (#14 tutmonde) |
5,55 | Sankt-Peterburgo |
Subdividoj
Rusian Federacion konsistigas 83 egalrajtaj subjektoj (2008), inter ili estas:
- 21 respublikoj; (ruse - республика);
- 1 aŭtonoma provinco (ruse - автономная область);
- 4 aŭtonomaj distriktoj (ruse - автономный округ);
- 9 regionoj (ruse - край [kraj]);
- 46 provincoj (ruse - область);
- 2 federaciaj urboj (ruse - федеральный город): Moskvo kaj Sankt-Peterburgo.
Laŭ kalkulo de la jaro 1994 estas 1066 urboj en Rusio kaj 2070 urbotipaj setlejoj (malgrandaj urboj).
- Respublikoj
- Adigeio, Respubliko Altaj, Baŝkirio, Burjatio, Ĉeĉenio, Ĉuvaŝio, Dagestano, Ĥakasio, Inguŝio, Kabardio-Balkario, Kalmukio, Karaĉajio-Ĉerkesio, Karelio, Komiio, Mariio, Mordvio, Nord-Osetio, Saĥa Jakutio, Tatarstano, Tuvio, Udmurtio
- Aŭtonoma provinco
- Hebrea Aŭtonomio
- Aŭtonomaj distriktoj
- Ĉukĉio, Jamalo-Neneca, Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra, Nenecio.
- Regionoj
- Altaja, Ĉemara, Ĥabarovska, Kamĉatka, Krasnodara, Krasnojarska, Permja, Stavropola, Transbajkala (de 1 de marto 2008).
Provincoj:
- Amura, Arĥangelska, Astraĥana, Belgoroda, Brjanska, Ĉeljabinska, Ĥabarovska, Irkutska, Ivanova, Jaroslavla, Kaliningrada, Kaluga, Kemerova, Kirova, Kostroma, Kurgana, Kurska, Leningrada, Lipecka, Magadana, Moskva, Murmanska, Niĵnij-Novgoroda, Novgoroda, Novosibirska, Omska, Orenburga, Orela, Penza, Pskova, Rjazana, Rostova, Saĥalena, Samara, Saratova, Smolenska, Sverdlovska, Tambovska, Tjumenja, Tomska, Tula, Tverja, Uljanovska, Vladimira, Volgograda, Vologda, Voroneĵa.
Ekzistas tendenco al malmultigo de la federaciaj subjektoj per kunigo: jam okazis kelkaj referendumoj pri tio, estas planataj pliaj.
Etnoj de Rusio
Rusio estas multetna ŝtato, sur kies teritorio vivas pli ol 180 diversaj etnoj.
Jen listo de la etnoj, kiuj konsistigas pli ol 0,1% de la tuta loĝantaro, laŭ rezultoj de la tutlanda censo, okazigita en 2002.
- rusoj — 115.889.107 homoj (79,83 % de la tuta loĝantaro)
- tataroj — 5.554.601 homoj (3,83 %)
- ukrainoj — 2.942.961 homoj (2,03 %)
- baŝkiroj — 1.673.389 homoj (1,15 %)
- ĉuvaŝoj — 1.637.094 homoj (1,13 %)
- ĉeĉenoj — 1.360.253 homoj (0,94 %)
- armenoj — 1.130.491 homoj (0,78 %)
- mordovoj — 843.350 homoj (0,58 %)
- avaroj — 814.473 homoj (0,56 %)
- belorusoj — 807.970 homoj (0,56 %)
- kazaĥoj — 653.962 homoj (0,45 %)
- udmurtoj — 636.906 homoj (0,44 %)
- azerioj — 621.840 homoj (0,43 %)
- marioj — 604.298 homoj (0,42 %)
- germanoj — 597.212 homoj (0,41 %)
- kabardoj — 519.958 homoj (0,36 %)
- osetoj — 514.875 homoj (0,35 %)
- dargoj — 510.156 homoj (0,35 %)
- burjatoj — 445.175 homoj (0,31 %)
- jakutoj — 443.852 homoj (0,31 %)
- kumikoj — 422.409 homoj (0,29 %)
- inguŝoj — 413.016 homoj (0,28 %)
- lezgoj — 411.535 homoj (0,28 %)
- komioj — 293.406 homoj (0,2 %)
- tuvoj — 243.442 homoj (0,17 %)
- judoj — 229.938 homoj (0,16 %)
- kartveloj — 197.934 homoj (0,14 %)
- karaĉajoj — 192.182 homoj (0,13 %)
- ciganoj — 182.766 homoj (0,13 %)
- kalmukoj — 173.996 homoj (0,12 %)
- moldavoj — 172.330 homoj (0,12 %)
- lakoj — 156.545 homoj (0,11 %)
- koreoj — 148.556 homoj (0,1 %)
- reprezentantoj de la aliaj etnoj — 2.414.558 homoj (1,66 %)
- ne indikis sian etnan apartenon — 1.460.751 homoj (1,01 %)
Registaro
organizoj: UNO (1945).
konstitucio: la 12-an de decembro 1993
korupteco: 2,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
Ekonomio
Ekonomio: 869 Gd (1998, takso)
po kapo: 5,95 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3,2% (1999, takso)
inflacio: 86% (1999, meza)
senokupa: 12,4% (1999)
Valuto: 1 rublo (R)
Historio
Prahistorio
1 p.K.
En la 5-a jarcento slavoj komencis migri el la okcidento. En la 9-a jarcento en nordo de Rusio (Novgorodo) kaj en sudo (Kievo) komencis aperi rusaj praŝtatoj.
Meze de la 9-a jarcento en Novgorodo estis elektita kiel princo de la Novgoroda ŝtato Ruriko (kiu, laŭ nekonfirmataj legendoj, estis el gento de "varjagoj" - skandinavoj). Dum sekva rusa princo, Oleg, al la ŝtato estis aligita suda parto de Rusio (Kievo) kaj aperis la unua unueca rusa ŝtato - Rusio. La ĉefurbo estis transigita el Novgorodo en Kievon.
1000
En 1237, rusaj princlandoj estis venkitaj de la mongoloj, ankaŭ nomitaj la tataroj. El ilia ĉefurbo, Saraj sur Volgo, ili regis Rusion (konservante la potencon de la rusaj princoj, kiuj tamen estis plene kontrolataj de tataroj) dum du jarcentoj, sed neniam konkeris Novgorodon kaj aliajn nordajn terenojn. En la jaro 1380 okazis Kulika batalo inter mongoloj kaj rusia armeo, unuigita de la Moskva princlando. Finfine, la rusaj nobeluloj de Moskvo restarigis rusan potencon, unuigas ĉirkaŭ si la aliajn princlandojn kaj fine Rusio liberiĝis de mongola jugo en 1480.
1500
En 1547, Ivano la Terura fariĝis la unua caro.
1600
La bataloj kun Pollando farigis la krizon en Rusio. En 1611 jaro Poloj komencis okupi Rusion. La caro Vasilij Ivanoviĉ Ŝujskij faris la omaĝon al la pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa, kies filo estis kronigita al la nova caro. Komencis la granda krizo en Rusio interrompanta per la teruro de la fuŝaj idoj de la rusa caro- Dimitroj.
1700
Petro la Granda vastigis Rusion, precipe al la oriento, fondis Sankt-Peterburgon, kaj enkondukas Okcidentajn ideojn kaj eŭropecan manieron vesti sin kaj konduti. En 1721 li fondis la Rusan Imperion kaj proklamis sian imperiestro.
1800
Ora epoko de Rusia Imperio kaj de la rusa literaturo: Aleksandr Puŝkin,Nikolaj Gogol,Lev Tolstoj, Fjodor Dostojevskij, ktp, floras.
1900
En 1905, Rusio batalis Japanion por Manĉurio kaj estas venkita. La malvenko kaj la fiasko de la Unua mondmilito malfortigis la potencon de la caro. Rusio iĝis parlamenta monarkio, aperis antaŭe neimageblaj liberoj (kiel pli facila eblo eldoni periodaĵon.
En 1917, la Rusa Revolucio renversis la caron kaj, post mallonge daŭranta demokratia periodo sub la gvido de la Provizora registaro de Aleksandr Kerenskij, la {{|7-an de novembro |1917}} (la 25-a de oktobro laŭ la Julia kalendaro) okazis la vica revolucio, rezulte de kiu la potenco estis uzurpita de la Rusia Socialisma Demokratia Laborista Partio (de bolŝevikoj) (RSDLP (b) sub gvido de Vladimir Uljanov Lenin. Lenin aplikis la ideojn de Markso al Rusio. La Rusia Imperio fariĝis Rusia Federacia Socialisma Respubliko kaj poste Sovetunio, unuiginta landojn preskaŭ en la limoj de la eksa Rusia Imperio.
Dum la jaroj 1919-1920 daŭris la grava por la historio de Eŭropo milito pri la sendependeco de Pollando. La pola-bolŝevika milito kiu se ĝi estus venka al Sovetunio ĝi disvastigus la komunismon en Eŭropo, estis neatendite venkita de Pollando sub gvido de Jozefo Piłsudski. Tiu malhonora al Sovetunio fuŝo estis unu el gravaj kaŭzoj de la venĝa dispartigo de Pollando en 1939, interkonsente kun nazia Germanio.
Post la morto de Lenin en 1924, Josif Stalin ŝanĝis demokratian proceduron en la Tutunia Komunista Partio de bolŝevikoj (TKP(b), havigis al si preskaŭ nelimigitan potencon kaj regis Sovetunion ĝis 1953. Lia regado estis kruela, milionoj da homoj estis mortigitaj, pluraj el ili laŭ falsaj akuzoj (i. a. multaj esperantistoj), sed ĝi ankaŭ transformas Sovetunion en landon industrian kaj potencan, kiu povis venki eĉ Hitleron.
En 1939, Sovetunio kaj Germanio interkonsentis dividi Pollandon kaj venkis tiun en aŭgusto. Sovetunio aligis al si grandajn terenojn de la orienta Pollando. Pro la ordono de Stalin estis terure murditaj kelkaj dekoj de miloj da polaj, ukrainaj, belorusaj kaj aliaj soldatoj en Katin (vidu Masakro de Katin), Bikivnio, Charków, Kurapaty. Ili estas unu el plej gravaj amasaj murdoj de Stalin kaj ankaŭ la faroj kontraŭ la homaro.
La 22-an de junio 1941 Germanio atakis Sovetunion. La milito daŭris kvar jarojn ĝis la 8-a de majo 1945. La kriza batalo estis tiu de Stalingrado (septembro 1942 ĝis februaro 1943). Post monatoj de batalado, Germanio malsukcesis kaj, dum la du sekvantaj jaroj, Sovetunio repuŝis Germanion kaj, en 1945, kaptis Berlinon. La milito inter Germanio kaj Sovetunio estis unu el la plej grandaj teraj militoj en historio; en Sovetunio kaj moderna Rusio tiu parto de la Dua mondmilito estas nomata La Granda Patria Milito. Britio kaj Usono helpis Sovetunion venki Germanio per livero de ŝipoj, aviadiloj, kamionoj, armilioj kaj, fine, per atako kontraŭ Germanio el la okcidento en 1944.
Kvankam Sovetunio kaj Usono estis aliancanoj dum la milito, poste, kiel la du plej potencaj nacioj sur la Tero, malfideco kaj malamikeco kreskis inter la du nacioj. Dum la milito Usono inventis la atombombon (1945), kaj tiel aperis grava danĝero al Sovetunio. Baldaŭ Sovetunio ankaŭ konstruas atombombon kaj tiel komenciĝis la Malvarma milito (1945-91), dum kiu la du landoj konkuris konstrui la plej potencajn, avangardajn armilojn.
La plej timiga momento de la Malvarma milito okazis en la aŭtuno de 1962 kiam Usono eltrovis sovetajn raketojn en Kubo, kaj la mondo staris ĉe la rando de la nuklea milito. Sed tiam Sovetunio eltiris la rakedojn el Kubo (Kariba krizo).
Parto de la armila konkuro inter Usono kaj Sovetunio estis la konkuro por la Luno (1957-69). Sovetunio lanĉis la unuan sateliton ("sputniko", 1957) kaj la unuan homon en kosmon (Jurij Gagarin, 1961), sed Usono metis la unuan homon sur la Lunon (Neil Armstrong, 1969).
Je la fino de la 1970-oj, la soveta ekonomio kadukiĝadis kaj bezonis reformon.
Anstataŭ reformo, Leonid Breĵnev elektis militon: en 1979 li atakis Afganion, apogante la lokajn komunistojn. Inter la montoj de Afganio, la milito fariĝis malvenkebla kaj la malsano de Sovetunio nur graviĝis. Usono apogis la kontraŭkomunistajn fortojn, kiuj iĝis poste la fifamaj taliboj. Inter ili estis eĉ Usama bin Laden.
Fine en 1987 Miĥail Gorbaĉov penis reformi kaj en 1988 retiris la armeon el Afganio.
Sed la reformo de Gorbaĉov estis tro milda, tro malfrua. La Sovetunio estis tiel kaduka kaj malforta ke en 1989 la nacioj de Orienta Eŭropo frakasis sovetan potencon tie kaj sin liberigis. La respublikoj en Sovetunio—ekzemple, Litovio -- rigardas la agojn de Orienta Eŭropo kaj ankaŭ penis sin liberigi.
Ĉi tio finfine frakasis Sovetunion mem en 1991. Gorbaĉov abdikis, kaj la respublikoj sendependiĝis. La plej granda el ĉi tiuj respublikoj estis Rusio. Boris Jelcin estis elektita unua prezidento de Rusio la 12-an de junio 1991.
Depost la frakasiĝo, Rusio reformis sian ekonomion kapitalisme, vendante ŝtatajn firmaojn preskaŭ senkoste al amikoj, eks-komunistoj. Komence, Jelcin elektis reformistojn al ministroj, sed tra la jaroj pasintaj, dum kiam la kontraŭ-reformistoj ade venkis potencon en parlamento (eĉ la komunistoj), la reformistoj ĉirkaŭ Jelcin simile malaperadis.
En 1994, Jelcin sendis la armeon al Ĉeĉenio, malgranda montara respubliko en la sudo de Rusio, kiu gvide de Ĝoĥar Dudajev penis sendependiĝi surbaze de naciismaj ideoj, sed la milito fiaskis kaj la armeo foriris en 1996, lasante la landon al lokaj armitaj grupoj dividantaj potencon.
Jelcin venkis en la balotado por prezidenteco en 1996, multe eluzante timigon per komunisma pasinteco. Sed dum 1996-2000 Jelcin malsanis kaj la oligarkoj (riĉuloj kiuj profitis el la granda vendo de komunistaj firmaoj en la fruaj 1990-aj jaroj) efektive regis. La ŝtato fariĝis profunde korupta kaj krimema.
2000
En 1999 Jelcin nomis sian posteulon Vladimir Putin, antaŭe ne atentitan oficiston de la KGB kaj Sankt-Peterburga urbestraro. Putin facile venkis en la balotado por la prezidanteco en 2000. Post atako de ĉeĉenaj separatistoj al Dagestano, Putin resendis la armeon al Ĉeĉenio por protekti la trankvilon en Kaŭkazo. La armeo ne fiaskis, kiel en la unua milito kontraŭ Ĉeĉenio, sed la atakoj de separatistoj foje kun terorismaj agoj restas ĝis nun. Inter la plej kruelaj terorismaĵoj fare de internacia teroristaro, kiu postulis sendependiĝon de Ĉeĉenio okazis en Beslan (Nord-Osetio) 1-3-an de septembro 2004.
En 2001, Rusio helpis kaj subtenis Usonon en ĝia milito kontraŭ la Taliboj en Afganio.
Milito por Sud-Osetio
En aŭgusto 2008 Rusio enkondukis armeon en Sud-Osetion, responde al artileria kaj tanka atako kontraŭ Cĥinvalo fare de kartvelaj trupoj. Rusiaj altranguloj klarigis la enmeksiĝon per humanismaj konsideroj (defendo de pacaj loĝantoj, interalie rusiaj civitanoj) kaj per sia pacgarda funkcio en la regiono (establita en 1990-aj per internaciaj interkonsentoj). La kartvela atako estis haltigita, kaj la rusiaj trupoj avancis en internon de Kartvelio ĝis la urboj Poti kaj Gori, kie multaj militaj (kaj malpli grave civilaj) objektoj estis damaĝitaj aŭ detruitaj.
La internacia komunumo neunuece reagis al la milito: ĝenerale malaprobante la kartvelan atakon kontraŭ Cĥinvalo, ĝi ankaŭ ne aprobis la rusian armitan operacion en Kartvelio. Pluraj okcidentaj politikistoj alvokis gardi la teritorian tutecon de Kartvelio en la limoj de sovetia respubliko kaj solvi la problemon per daŭraj interparoloj.
Tuj post la milito Rusio agnoskis sendpendecon de la memregataj respublikoj Sud-Osetio[1] kaj Abĥazio. Nur malmultaj aliaj landoj subtenis tiun agon kaj, je la aŭtuno 2008, nur Nikaragvo sekvis la ekzemplon, oficiale agnoskinte la du respublikojn kiel ŝtatoj.
Ĉar Abĥazio kaj Sud-Osetio pro sia geografia situo ne vere havis multajn rilatojn kun aliaj landoj, agnosko fare de Rusio multe faciligas ilian ekziston, ebligante oficialajn ekonomiajn kontaktojn kun Rusio.
Ŝtataj festoj
Dato | Festo |
---|---|
1-a de januaro | Veno de Nova Jaro |
El 1-a de januaro ĝis 5-a de januaro | Nova-Jara ferioj |
7-a de januaro | Ortodoksa Kristnasko |
23-a de februaro | Tago de defendanto de patrio |
8-a de marto | Internacia virina tago |
1-a de majo | Festo de printempo kaj laboro |
9-a de majo | Tago de Venko (super Nazia Germanio en la Dua mondmilito) |
12-a de junio | Tago de Rusio |
4-a de novembro | Tago de nacia unueco |
Esperanto-movado
Vidu: Historio de Esperanto en Rusio
Esperanto-movado en Rusio estas reprezentita de la tutlanda Rusia Esperantista Unio kaj lokaj kluboj. Du esperantistaj eldonejoj funkcias en Rusio (Impeto kaj Sezonoj).
Notoj
Vidu ankaŭ
Ŝablono:Il Ruslingva literaturo Ŝablono:Il Rusia Imperio Ŝablono:Il Rusia kulturo Ŝablono:Il Listo de famaj rusoj Ŝablono:Il Falo de komunismo
Eksteraj ligiloj
greke Oficiala paĝaro de la rusia registaro (angle, ruse) greke Paĝaro de la prezidento (angle, ruse) greke Paĝaro de la Ŝtata Dumao (parlamento) (ruse) greke Novaĵagentejo La Tuta Rusio (Esperante) greke La sesono de la mondo (1926), dokumenta filmo, kiu montras diversajn lokojn kaj popolojn de Rusio kaj aliaj regionoj de tiama Sovetunio (Esperante) greke E-kluboj.ru – retejo, kiu estas kreita de REU por unuigi rusiajn Esperanto-klubojn kaj perspektive ankaŭ en la najbaraj landoj.
Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara