Ĉeĉena lingvo
La ĉeĉena lingvo (ĉeĉene Нохчийн мотт) apartenas al la orient-kaŭkazaj aŭ naĥ-dagestanaj lingvoj.
Ĉeĉena lingvo | |
natura lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Naĥ-dagestana grupo | |
Parolantoj | 1 393 900 |
Skribo | latina alfabeto, Chechen writing, cirila alfabeto, araba skribo |
Oficiala statuso | |
Reguligita de | Akademio de Sciencoj de Respubliko Ĉeĉenio |
Lingva statuso | 2 vundebla |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | ce |
ISO 639-3 | che |
Glottolog | chec1245 |
Angla nomo | Chechen |
Franca nomo | tchétchène |
La ĉeĉena lingvo estas parolata en Ĉeĉenio kaj en la Ĥasavjurta distrikto de Dagestano. Laŭ la censo 2002, la nombro de parolantoj de la ĉeĉena en Rusio estis 1360 mil homoj.
Skribsistemo
redaktiLa unua skribsistemo uzata por la ĉeĉena lingvo estis la kartvela. Kun veno de la islamo aperis ankaŭ la araba. En la soveta tempo la ĉeĉenoj ekuzas la rusan alfabeton
En 1992 Parlamento de Ĉeĉena Respubliko oficiale legitimis novan ĉeĉenan alfabeton surbaze de la latina alfabeto, kiu ne estis akceptita de la popolo. Post la fino de la reĝimo de Aslan Masĥadov la latina forma de la ĉeĉena ne plu estas uzata. La cirila ĉeĉena alfabeto:
А а | Аь аь | Б б | В в | Г г | ГӀ гӀ | Д д | Е е | Ё ё | Ж ж |
З з | И и | Й й | К к | Кх кх | Къ къ | КӀ кӀ | Л л | М м | Н н |
О о | Оь оь | П п | ПӀ пӀ | Р р | С с | Т т | ТӀ тӀ | У у | Уь уь |
Ф ф | Х х | Хь хь | ХӀ хӀ | Ц ц | ЦӀ цӀ | Ч ч | ЧӀ чӀ | Ш ш | Щ щ |
Ъ ъ | Ы ы | Ь ь | Э э | Ю ю | Юь юь | Я я | Яь яь | Ӏ |
Dialektoj
redaktiĈefaj dialektoj: la ebena, kiu estis la bazo por la literatura lingvo, akkina, ĉeberloja, melĥina, itumalina, galaĉoĵa, kistina.