| ||
Lando | Italio | |
Regiono | Toskanio | |
Loĝantaro | 52.767 (2/2023) | |
Alto | 322 |
Kompreni
[redakti]Ĝi estas universale konata pro sia granda heredaĵo, historia, arta kaj pejzaĝa; kaj pro sia unueco stila de ĝia mezepoka strukturo, same kiel pro la fama Palio. En 1995 ĝia historia centro estis inkluzivita en la Monda Heredaĵo listigita de Unesko.
Sieno situas en centra Toskanio en la centro de vasta monteta pejzaĝo, inter la valoj de la riveroj Arbia sude, Merse sudokcidente kaj Elsa norde, inter la montetoj de Chianti nordoriente, la Montagnola okcidente kaj la Crete Senesi sudoriente.
Kun kelkaj rimarkindaj esceptoj (inkluzive de la bela flava koloro de sunfloroj kultivitaj por eksporto de biofuelaĵo), la vasta siena kamparo aspektas preskaŭ identa al tiu de mezepokaj pentraĵoj.
Historio
[redakti]La Siena lupino estas unu el la simboloj de Sieno. La reprezentado de la Siena Lupino memorigas la mitologian fondon de la urbo fare de Senio kaj Askanio, filoj de Remo, mortigita de lia frato Romulo en la legenda fundamento de la urbo Romo. Tiel, post la murdo de sia patro, la fratoj fuĝis de sia onklo sur du ĉevaloj kiujn Apolono kaj Diana disponigis al ili (unu blanka kaj unu nigra, koloroj kiuj poste iĝis tiuj de la Balzana, la blazono de Sieno), direktante al la iama Etrurio. Preninte kun si la lupinon, kiu nutris kaj protektis sian patron kaj onklon, ili faris ŝin la emblemo de la nova urbo, kiun ili estis fondontaj.
Ili atingis valon kie ili decidis ekloĝi. Ĉi tie estis fondita la urbo kiu prenis la nomon de la plej aĝa el la du fratoj Senio, kiu iĝis Sena (kaj poste Siena). Kvankam tiu ĉi rakonto preskaŭ epopean, la arkeologiaj indicoj rakontas pri etruska Sieno, kiu poste akiris romian identecon kiel Saena Julia, malgranda sed fiera armea antaŭposteno.
La Mezepoko markis la oran epokon de Sieno, periodo en kiu la 'Respubliko de Sieno establis sin kiel unu el la plej florantaj respublikoj en Italio, sendependa kaj fiera, kapabla konkuri kun la ekonomiaj potencoj kaj militistaro de la tempo, inkluzive de ĝia eterna rivalo, Florenco. Estas en tiu kunteksto ke Sieno travivis sian apogeon, movitan per vigla ekonomio bazita sur komerco, agrikulturo kaj ĝermanta bankindustrio kiu vidis la naskiĝon de la legenda Banca Monte dei Paschi di Siena en 1472, la plej maljuna banko daŭre en komerco.
La registaro de la urbo, reflektis la kompleksecon kaj avangardon de sia socio. La Registaro de la Naŭ, aparte, markis periodon de politika stabileco kaj ekonomia prospero, donante impulson al fervora patroneco kiu favoris la eksplodon de unika arta kaj kultura renesanco. Artistoj de la kalibro de Duccio di Buoninsegna, Simone Martini kaj la fratoj Lorenzetti transformis Sienon en nervan centron de mezepoka arto, lasante al ni majstraĵojn kiuj ankoraŭ ornamas la urbon hodiaŭ, de la Palazzo Pubblico ĝis la majesta Katedralo de Santa Maria Assunta. Kelkaj el la plej famaj artistoj kiuj vivis kaj laboris en Sieno estis: la farbistoj Duccio, Simone Martini, Ambrogio kaj Pietro Lorenzetti, kaj la skulptisto Jacopo della Quercia.
Tamen, la sorto de Sieno estis markita pro ĝia geopolitika pozicio kaj la ekspansiismaj ambicioj de ĝiaj najbaroj. Je la fino Sieno perdis ĝian sendependecon kaj estis absorbita de la Granda Duklando de Toskanio sub la regado de la familio Medici.
En la 19-a jarcento, konstanta enfluo de turistoj komenciĝis. Nuntempe, strikta urboplana regularo postulas ke la (tre malmultaj) lastatempaj konstruaĵoj ene de la urbomuroj estu konstruitaj kun formoj kaj materialoj kiuj ne ŝanĝas la historian kaj pejzaĝan karakteron de la urbo, kun la rezulto ke la stratoj estas laŭflankitaj per multaj novgotikaj konstruaĵoj kiuj preskaŭ nedistingeble miksiĝas kun la gotikaj de la mezepoka epoko.
Malgraŭ historiaj sortoŝanĝoj, Sieno sukcesis konservi sian mezepokan heredaĵon kun eksterordinara integreco. La mallarĝaj pavimitaj stratoj, kiuj serpentumas inter gotikaj konstruaĵoj, la imponaj urbomuroj kaj la fama Piazza del Campo, teatro de la pulsanta Palio, parolas pri pasinteco, en kiu la urbo estis ĉefrolulo de la itala historio. Ĉi tiu ĵaluze gardata heredaĵo faras Sienon unu el la plej fascinaj cellokoj por tiuj, kiuj volas mergi sin en mezepokan atmosferon, kiel malmultaj aliaj italaj urboj povas proponi.
Kvartaloj
[redakti]La sienanoj fieras pri sia urbo kaj kvartaloj (nomitaj Contrade). Ĉiu Contrada havas sian propran flagon kaj emblemon, paroĥan preĝejon de la Contrada kaj la Societo-Konsilion, rendevuejon por la loĝantoj de la kvartalo.
La nunaj kvartaloj de Sieno, establitaj per la proklamo de Violante de Bavario la 19an de aŭgusto 1729, estas:
- Aglo (Aquila)
- Raŭpo (Bruco)
- Heliko (Chiocciola)
- Gufo (Civetta)
- Drako (Drago)
- Ĝirafo (Giraffa)
- Hiriko (Istrice)
- Leokorno (Leocorno)
- Lupino (Lupa)
- Nikjo (Nicchio)
- Ansero (Oca)
- Ondo (Onda)
- Pantero (Pantera)
- Selva
- Tartuca
- Turo (Torre)
- Valdimontone
Antaŭe ekzistis pliaj kvartaloj, nun nomitaj "subpremitaj", kaj ĉeestantaj nur en la historia promenado kun la rilataj figuroj, kiuj estas:
- Urso
- Vipuro
- Forta glavo
- Koko
- Leono
- Kverko
Kies teritorioj estis absorbitaj de aliaj kvartaloj.
Klimato
[redakti]Aliri
[redakti]Aviadile
[redakti]Trajne
[redakti]Buse
[redakti]Moviĝi
[redakti]Perpiede
[redakti]Publika transporto
[redakti]Aŭte
[redakti]Vidi
[redakti]