Saltu al enhavo

El Vikivojaĝo
Savono
Savono
La fortikaĵo Priamar en Savono
Lando Italio
Regiono Ligurio
Loĝantaro 58.504 (2022)
Alto 4

Savono itale Savona estas itala urbo en la regiono Ligurio, borde de la Liguria Maro. Ĝi estas la administra kaj kultura centro de la samnoma provinco Savono.

Kompreni

[redakti]

Savono havas grandan havenon, kiu estas grava albordejo por pramŝipoj direkte al Korsiko. La urbo situas sur la okcidenta Liguria Riviero. Ĝi estas la tria plej granda urbo en Ligurio, post Ĝenovo kaj Specjo.

La najbaraj urboj estas Albissola Marina, Albisola Superiore, Altare, Cairo Montenotte, Quiliano kaj Vado Ligure.

Historio

[redakti]

La unuaj spuroj de la urbo devenas de la meza bronza epoko, kiam unua enloĝado estis konstruita sur la Priamar-monteto. Antikva centro de la Liguroj Sabazi, la urbo estis aliancano de Kartago dum la Dua Punika Milito, kontraŭ Romo jam aliancano de Ĝenovo. Fine Romo subigis Savonon ĉirkaŭ 180.

Klimato

[redakti]

La klimato estas temperita, de mediteranea tipo, sed kun komenco de kontinentaj influoj en la landinterno.

Somero estas modere varma kaj malofte sufoka. Dum la vintro, periodoj kun sunaj tagoj kaj ne tre malaltaj temperaturoj alternas kiam Ligurio estas protektita de la Azora kontraŭciklono kun aliaj pli rigidaj kiam malaltaj premoj formiĝas sur la Ĝenova Golfo. Ĉi tio kaŭzas fortajn nordajn ventojn kaj kelkfoje neĝadon ĝis la marbordo. En ĉi tiuj kazoj Savono estas unu el la plej malvarmaj lokoj sur la tuta Liguria Marbordo.

Tuj kiam la efikoj de la norda vento ĉesas, la varmaj ventoj de la profunda ligura maro revenas, kaj en Savono la temperaturo altiĝas al pli moderaj valoroj. La vetero montriĝas milda dum granda parto de la somero kaj printempo

Eniri

[redakti]

La urbo situas ĉe la krucvojo de du aŭtovojoj: la Autostrada dei Fiori kiu ligas Ĝenovon kun Ventimiglia kaj la aŭtovojo A6 Savono-Torino. Ĝi estas facile atingebla per aŭto de Ĝenovo. La vojaĝo daŭras iom pli ol duonhoron, sur la aŭtovojo A10.

De okcidente Savono estas proksimume je unu horo de Sanremo kaj du horoj de Nico. Tiu ĉi pitoreska itinero plejparte sekvas la marbordon.

De Torino, prenante la aŭtovojo A6, la vojaĝo daŭras proksimume 1 horo kaj 40 minutoj.

Per ŝipo

[redakti]

Savono estas atingita de krozoŝipoj de la ŝipkompanio Costa Crociere, kiuj estas pritraktitaj en dediĉita terminalo.

En la proksima Vado Ligure estas pramoj al Korsiko kaj Sardinio.

Eniri avie

[redakti]
Albenga flughaveno el monte tirasso

Eniri trajne

[redakti]
Stacidomo de Savono

Trenitalia funkciigas regulajn servojn de Ĝenovo. Regionaj servoj, kiuj daŭras de 40 minutojn ĝis unu horo, estas tre oftaj kaj ĝenerale kostas ĉirkaŭ €10 por revena bileto. La plej rapidaj InterCity-servoj daŭras ĉirkaŭ duonhoron, sed estas malpli oftaj kaj kostas ĉirkaŭ €18 por dua klaso kaj €21 por unuaklasa reveno.

Eniri buse

[redakti]

Transportiĝi

[redakti]

Transportiĝi perpiede

[redakti]

Publika transporto

[redakti]

Transportiĝi aŭte

[redakti]

Vidi

[redakti]
Panoramo de la urbo
  • La mezepoka fortikaĵo Priamar
  • En la urba haveno, historia turo nomita laŭ la ŝipiristo Leone Pancaldo
  • La historia centro, la turisma haveno, Teatro Chiabrera, Teatro Sacco
  • La preĝejo San Giovanni Battista (Sankta Johano la Baptisto) el la 16-a ĝis 18-a jarcentoj
  • La katedralo Santa Maria Assunta (Ĉieliro de Maria), konstruita inter la jaroj 1589 ĝis 1602. La nuna fasado fontas el la jaroj 1881 ĝis 1886.
  • Muzeo de pentraĵoj en la palaco Pozzobonello
  • La 18 de marto, okazas la religia festo, kun procesio de ses kilometrojn al la sanktejo.

Fari

[redakti]

Lerni

[redakti]

Labori

[redakti]

Aĉeti

[redakti]

Vendejaroj

[redakti]

Manĝi

[redakti]

Bonegaj glaciaĵoj apud la Teatro Chiabrera

Trinki

[redakti]

Bonegaj laktfrapaĵoj ĉe trinkejo Gina en placo Chabrol

Loĝi

[redakti]

Esperanta loĝado

[redakti]

Kampadejoj

[redakti]

Hosteloj

[redakti]

Hoteloj

[redakti]

Sekureco

[redakti]

Esperanto

[redakti]

En 1989 la 13-a kaj en 2003 la 27-a Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperantista Junularo okazis ĉi tie.

Lokaj esperantistoj

[redakti]

Konsulejoj

[redakti]

Viziti plu

[redakti]

Rimarkoj

[redakti]
    skizo
    Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
    Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.