Plebo estas duaranga klaso de la Romasocio, kontraste kun la patricioj kaj ankaŭ la pli malaltranga parto el popolo, el socio ks.
« …plebeco kaj premo de la amaso eĉ en rondoj tradicie elitaj estas karaktera signo de nia tempo. Tiel la intelektavivo ŝajne postulema rilate la vivon, iĝas triumfavojo de pseŭdointelektuloj, ne pensantaj, ne penseblaj kaj en neniu kazo akcepteblaj. »
« Antaŭe en la eŭropahistorio la plebaro neniam havis iluziojn pri siaj propraj “ideoj” rilate ion ajn… Ĝi aprobis aŭ kondamnis tion, kion elpensis kaj plenumis politikisto, subtenis lin aŭ senigis je la subteno, sed ĝiaj agadoj limiĝis je reago, ĉu aproba aŭ inverse, al krea volo de aliulo… Hodiaŭ inverse la averaĝa homo havas la plej certajn imagojn pri ĉio, kio okazas kaj devas okazi en la Universo. Do li malkutimiĝis aŭskulti. Por kio, se ĉiujn respondojn li trovas en si mem? »