Kapablo estas la povo ion fari, havanta la ecojn aŭ plenumanta la kondiĉojn necesajn por fari ion, kaj la havo de pluraj valoraj specifaj lertoj kaj kompetentecoj por specifa taskaro.
« La ĉefa celo de edukado en la lernejoj estu krei virojn kaj virinojn, kiuj kapablas fari novajn aferojn, ne simple ripeti tion, kion faris aliaj generacioj; viroj kaj virinoj kiuj estu kreivaj, inventemaj kaj eltrovemaj, kiuj povas esti kritikaj kaj kontroli, kaj ne akcepti, ĉion al ili ofertitaj. »
«Homoj, kiuj preskaŭ unike havas la kapablon lerni el la sperto de aliaj, estas ankaŭ rimarkindaj pro sia ŝajna malinklino al tio. »
« (angle) Human beings, who are almost unique in having the ability to learn from the experience of others, are also remarkable for their apparent disinclination to do so. »
«Marx kredis, ke la kontraŭdiroj de kapitalismo kondukus al komunismo, senklasa socio, kiu funkcias laŭ la principo "de ĉiu laŭ sia kapablo, al ĉiu laŭ sia bezono". »
— Alex Thio kaj Jim Taylor, Sociaj Problemoj
« La kredo je supernatura fonto de malbono ne necesas; viroj senhelpe tute kapablas je ĉiuj malbonoj. »
« (angle) The belief in a supernatural source of evil is not necessary; men alone are quite capable of every wickedness. »
« Dum vi vivas... vi havas devon al la vivo.... La belaj mirindaĵoj de la mondo ekzistas nur dum tiuj, kiuj havas la kapablon vidi ilin.... Alie ili forvelkas. »
« (angle) While you live … you have a duty to life.... The fey wonders of the world only exist while there are those with the sight to see them.... Otherwise they fade away. »
« Se oni donus al mi la okazon prezenti donacon al la sekva generacio, estus la kapablo por ĉiu individuo lerni ridi pri si mem. »
« (angle) If I were to be given the opportunity to present a gift to the next generation, it would be the ability for each individual to learn to laugh at himself. »