Kanibalo estas ano de iuj triboj, kiuj manĝas homan karnon aŭ monstrahomo.
« …niaj prauloj estis simplaj kanibaloj kaj ni restas kanibaloj ekzistadaj aŭ spiritaj. Kutime ni vivas per vivosenco de aliaj, taksante sian homecon per senvalorigo de la aliaj. »
« Kanibalo voras sian viktimon por ekhavi ĝian dignon, ni forpelas niajn viktimojn por forpreni ilian senkulpecon… Sendube en tio konsistas unu el kialoj, pro kiuj kreivaj homoj kiel artisto aŭ sciencisto, efektive kreantaj novajn aferojn, estas alte taksataj kaj ĝuas admiron; superante simbolan kanibalismon, tia homo lernas memstare krei sencon de sia vivo, ne senigante la aliajn je ilia propra. Li “kreas” pli da senco ol li “konsumas”. »