Ekstazo estas stato de homo provizore perdinta ĉian sensivecon pro ekskluziva fiksiĝo de la atento kaj ekzaltiĝo de la sentiveco aŭ plej alta grado de admiro aŭ feliĉo, kiu iel tiras la animon el la korpo.
«Sperto de kuracado de mense malsanaj pastroj montras ke en momento de atingo de la pinto de religia ekstazo nemalofte okazas refleksa ejakulo. Normala orgasma kontentiĝo estas anstataŭigata per ĝenerala fizika ekscitiĝo, kiu ne koncernas generilojn kaj kvazaŭ senintence, malgraŭvole, kaŭzas malŝarĝiĝon. »
« 1. Religia ekscitiĝo estas nerva ekscitiĝo, kies seksa naturo estas malĝuste komprenata. 2. Malĝuste traktante la ekscitiĝon, religiema persono neas ekzistadon de sia sekseco. 3. Religia ekstazo servas kiel anstataŭaĵo de orgasma-nerva ekscitiĝo. 4. Religia ekstazo ne liberigas de sekseco; en plej bona kazo ĝi kaŭzas muskolan kaj psikan lacecon. 5. Religia sento estas subjektive aŭtentika kaj havas fiziologian bazon. 6. Neado de la seksa naturo de tiu ĉi ekscitiĝo sekvigas perdon de sincereco de la karaktero. »
« Ekstazo estas la specifa eco de ĉia korpo, turniĝanta ĉirkaŭ si mem ĝis la perdo de la senco, danke al kio ĝi lumas en sia pura kaj malplena formo. La modo estas ekstazo de la bela: la pura kaj malplena formo de la turniĝanta estetiko. La simulaĵo estas ekstazo de la realo: sufiĉas nur ekspekti televidon — ĉiuj realaj eventoj sekvas unu la alian en tute ekstaza raportado, do en kapturnigaj kaj stereotipaj, malraciaj kaj recidivaj formoj, kiuj naskas ilian sensencan kaj senĉesan vicon. Ekstaza: tia estas objekto en la reklamo kaj konsumanto en ĝia spektado — tio estas cirkulado de la interŝanĝa kaj konsuma valoroj ĝis ilia malapero en la pura kaj malplena formo de la varomarko… »