Zafra-Río Bodión
Zafra - Río Bodión | |
Ŝtato | Hispanio |
Lando | Ekstremaduro |
Provinco | provinco Badaĥozo |
Ĉefurbo | Zafra |
Municipoj | 15 |
Areo | 1 111,6 km² |
Loĝantaro Loĝdenso |
45 546 loĝ. (2022) 41 loĝ./km² |
La Zafra-Río Bodión aŭ komarko de Zafra estas komarko de la provinco Kacereso en la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro de Hispanio norde de Tentudía. Laŭ la stato de 2022 en la komarko vivis 45 546 loĝantoj sur areo de 1 111,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 41 loĝantoj/km². Administra centro estas la municipo Zafra, kiu estas tradicia urbo ĉe la vojo de Sevilo al Mérida. Lastatempe oni uzas ankaŭ la nomon Zafra-Río Bodión kun la celo signifi, ke temas ne nur pri la vilaĝoj ĉirkaŭ Zafra, komerca kaj industria urbo, sed ankaŭ tiuj kiuj estas iom pli sude ĉe la rivero Bodión.
Municipoj
[redakti | redakti fonton]La komarko enhavas 15 municipojn, kiuj estas la jenaj:
municipo | loĝantaro* | areo | loĝdenso |
---|---|---|---|
Alconera | 750 | 32,7 | 22,60 |
Atalaya | 285 | 22,7 | 14,49 |
Burguillos del Cerro | 3.047 | 187,5 | 17,48 |
Calzadilla de los Barros | 716 | 52,2 | 16,17 |
Feria (Badajoz) | 1.073 | 73,7 | 18,47 |
Fuente del Maestre | 6.659 | 179,7 | 38,61 |
La Lapa | 288 | 8,1 | 36,55 |
La Morera | 700 | 43,4 | 16,12 |
La Parra | 1.302 | 78,2 | 16,64 |
Los Santos de Maimona | 8.072 | 108 | 74,74 |
Medina de las Torres | 1.116 | 87,4 | 12,76 |
Puebla de Sancho Pérez | 2.642 | 56,7 | 46,59 |
Valencia del Ventoso | 1.921 | 99,2 | 19,36 |
Valverde de Burguillos | 273 | 19,5 | 14,00 |
Zafra | 16.702 | 62,6 | 266,80 |
sume | 45.546 | 1.111,6 |
* loĝantaro en 2022
La plej loĝata urbo estas Zafra kun pli da 16 000 loĝantoj, sed estas ankaŭ aliaj sufiĉe loĝataj urbetoj, kiel Los Santos de Maimona kun pli da 8 000 kaj Fuente del Maestre kun preskaŭ 7 000.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]