Vladimir Visockij
Vladimir Semjonoviĉ VISOCKIJ (ruse Владимир Семёнович Высоцкий) (naskiĝis la 25-an de januaro 1938 en Moskvo, mortis la 25-an de julio 1980 samloke) estis rusa poeto, muzikisto, bardo kaj aktoro.
Kiel aŭtoro kaj kantisto kun sia gitara akompano li havis vastan popularecon en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento, kvankam lia nomo estis malofte menciata en tiamaj amaskomunikiloj de Sovetunio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Liaj gepatroj estis armea kolonelo Simono Vladimiroviĉ Visockij kaj Nina Maksimovna Seregina. La juddevena patro laboris kiel estro de telegrafo kaj la patrino kiel gvidantino de arkivo kaj tradukistino el la germana lingvo.
Infanaĝo
[redakti | redakti fonton]Infanece Vladimir Visockij loĝis en la Unua Meŝĉanskaja strato, 126 (nun Paca avenuo, la konstruaĵo estis nuligita), en la komuna loĝejo.
Dum la Granda patriota milito li en 1941 kune kun sia patrino estis evakuita al la urala urbo Buzuluko, Orenburga provinco. En 1943 li revenis Moskvon.
En 1947 -1949 li kune kun siaj patro kaj duonpatrino Eŭgenia Stepanovna Liĥalatova loĝis en la germana urbo Ebersvaldo (Eberswalde), kie li lernis pianan ludon.
Post reveno en Moskvon li loĝis kun gefamilianoj en Karetnij-strateto, 15.
Ambaŭ moskvajn adresojn, kie li loĝis, li gloris en siaj kantoj.
Studentaj jaroj
[redakti | redakti fonton]Ekde 1956 ĝis 1960 Visockij estis studento de Moskva Arta teatro.
Laborkariero
[redakti | redakti fonton]Post diplomiĝo kiel aktoro li laboris en Moskva Drama Puŝkin-teatro kvar jarojn, kie li ludis entute dek epizodajn rolojn.
En 1964 li komencis labori en Moskva Taganka-teatro, kiun gvidis eminenta rusa majstro, reĝisoro Jurij Lubimov. En ĝi li prezentis kelkajn ĉefrolojn, inter kiuj plej rimarkinda estis lia aktorado en la spektaklo "Hamleto".
Persona vivo
[redakti | redakti fonton]Vladimir estis trifoje edzo. Lia unua edzino nomiĝis Izolda Ĵukova (1960-1962), kiu ankaŭ studis en Lernejo-Studio de Moskva Arta Teatro kaj diplomiĝis kiel aktorino. Ili ne havis idojn.
Dum produktado de filmo "La 713-a petas surteriĝon" li konatiĝis kun aktorino "Ludmila Abramova". Ŝi iĝis lia dua edzino naskinta du filojn: Arkadij (1962) kaj Nikita (1964). Poste ili divorcis.
Julie de 1967 li konatiĝis kun la franca aktorino Marina Vlady (rusino Marina Vladimirovna Poljakova naskiĝinta kaj loĝanta en Francio). Ilian feliĉan kaj samtempe malfacilan kunvivon ŝi priskribis en la libro "Vladimiro aŭ la rompita flugo".
Morto
[redakti | redakti fonton]Julie - aŭguste de 1980 la 22-aj Olimpikoj okazis en Moskvo suferanta pro nekutima varmego. Vladimir Visockij, kies koro estis malsana, mortis la 25-an de julio 1980. Lin oni enterigis en moskva Vagankovo-tombejo.
Kreaĵoj
[redakti | redakti fonton]En 1981 oni eldonis libron kun lia versaro "Nervo".
Ĉiuj liaj kantoj ĝis nun estas tre ŝatataj.
Daŭre popularas filmoj kun lia partopreno — precipe "Vertikalo", "Du kamaradoj servis" , "Mastro de tajgo", "Danĝeraj gastroloj", "Legendo pri tio, kiel caro Petro edzigis la nigrulon". Pro rolo de la kriminala oficiro – Glebo Ĵeglov en la filmo "La rendevuejon oni ne povas ŝanĝi" — Visockij estis gratifikita per la plej valora Ŝtata premio de Sovetunio.
Muzika stilo
[redakti | redakti fonton]Por siaj kantoj Visockij komponis ĉefe minoran muzikon. Lia sepkorda rusa gitaro estis neordinare agordita, kio rezultigis unikajn, neforgeseblajn melodiojn.
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- La birdo Gamajun. Tradukis Nikolaj Lozgaĉev kaj aliaj. Sverdlovsk: Sezonoj, 1989. 43 paĝoj.
- Kanto pri Rusio (Купола). Tradukis Nikolai Lozgaĉev.
- Kolekto el kelkaj dekoj da tradukitaj kantoj Arkivigite je 2006-03-28 per la retarkivo Wayback Machine; krome, estas multaj tradukoj al aliaj lingvoj.
- Matena gimnastiko. Tradukis Valentin Melnikov.
- Vero kaj mensogo (Правда и Ложь). Tradukis Nikolai Lozgaĉev. En: Cerbe kaj kore 52 Arkivigite je 2006-02-12 per la retarkivo Wayback Machine. Moskvo 1999.
- Du kantoj: Ĉevaloj Kapricaj (Кони привередливые) kaj Lirika kanto (Лирическая песня). Tradukis Nikolaj Lozgaĉov.
Memoro
[redakti | redakti fonton]Skulptaĵo de Vladimir Visockij ekzistas en pluraj urboj:
- Moskvo
- Mariupolo
- Minsko
- Dubna (aleo de Vladimir Visockij, 2008)[1]
- Vladivostoko (aŭtoro: Pjotr Ĉegodajev, 2013)[2]
- Tjumeno (kajo de rivero Turo; aŭtoro: Pjotr Ĉegodajev, 2023)[3]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ĉe lernu-forumo[rompita ligilo]
- [1]Ĉevaloj Kapricaj (Кони привередливые) video
- [2] muzeo ruse angle
- Stanislavo Belov (2020-07-26) Visockij kaj la aŭtoj: la vivstilo – nesingarda (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2020-07-26. Alirita 2020-07-26 .
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Сергей Гор (2008-01-24) Владимир Высоцкий в бронзе (ruse). Nasledije. Arkivita el la originalo je 2024-05-18. Alirita 2024-11-27 .
- ↑ 10 лет назад во Владивостоке открыли памятник Владимиру Высоцкому (ruse). Argumenti i Fakti (2023-07-25). Arkivita el la originalo je 2023-07-26. Alirita 2024-11-27 .
- ↑ Нина Баринова (2023-07-12) На набережной Тюмени открыли памятник Владимиру Высоцкому (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2023-12-31. Alirita 2024-11-27 .