Victorious
Victorious | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | Victorious |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | Situacia komedio, humuro |
Kreita de | Dan Schneider |
Reĝisoro | Steve Hoefer |
Aktoroj | Victoria Justice • Leon Thomas III • Matt Bennett • Elizabeth Gillies • Ariana Grande • Avan Jogia • Daniella Monet • Michael Eric Reid • Eric Lange • Lane Napper |
Muziko de | Dr. Luke |
Amplekso | |
Sezonoj | 4 |
Epizodoj | 60 |
Daŭro sen reklamoj | 24 |
Elsendo | |
Origina televidreto | Nickelodeon |
Bilda formato | 16:9 |
Elsendita | 27-a de marto 2010 – 2-a de februaro 2013 |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
ĉe IMDb | |
Victorious (stiligita kiel VICTORiOUS) estas usona situacia komedio kreita de Dan Schneider por la televidkanalo Nickelodeon. Ĝi elsendiĝis en tiu kanalo ekde la 27-a de marto 2010 ĝis la 2-a de februaro 2013. La emblemo de la programo, videbla dekstre, vidigas la vortludon ke ene de la titolo, kiu en la angla havas la adjektivan signifon venka, aperas la nomo de la ĉefpersono Tori. Post kvar sezonoj (60 epizodoj 23-minutaj) la serio estis nuligita, sen rakont-ferma fina epizodo.[1] Poste, aperis daŭrigo Sam and Cat ĉefrolita de Ariana Grande (kiel Cat Valentine) kaj Jennette McCurdy (kiel Sam Puckett el iCarly).[2]
La serio temas pri la vivo de Tori Vega, aspiranta kantisto rolita de Victoria Justice, kiu ĉeestas artan mezlernejon nomatan Hollywood Arts, dum okazas anekdotaj situacioj de ĉiutaga vivo. En la unua epizodo, ŝi estas averaĝa junulino, kiu estas devigita anstataŭigi sian fratinon Trina en koncerto. Poste, oni invitas ŝin aliĝis al prestiĝa Hollywood Arts, rezervita por promesplenaj junaj talentuloj.
Ĉefroluloj
[redakti | redakti fonton]- Victoria Justice − Victoria «Tori» Vega
- Leon Thomas III − Andre Harris
- Matt Bennett − Robbie Shapiro
- Elizabeth Gillies − Jade West
- Ariana Grande − Cat Valentine
- Avan Jogia − Beck Oliver
- Daniella Monet − Trina Vega
- Jake Farrow − la voĉo de Rex Powers, pupo de Robbie
Sezonoj
[redakti | redakti fonton]Sezono | Epizodoj | Origina elsendado | |
---|---|---|---|
Komenco | Fino | ||
1 | 19 | 27 Mar. 2010 | 26 Mar. 2011 |
2 | 13 | 2 Apr. 2011 | 26 Jan. 2011 |
3 | 12 | 28 Jan. 2012 | 30 Jun. 2012 |
4 | 13 | 22 Sep. 2012 | 2 Feb. 2013 |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://web.archive.org/web/20130127045008/http://www.mmm-mag.com/2012/08/m-exclusive-victorious-will-not-be-returning-for-season-four.html
- ↑ https://www.ibtimes.com/sam-cat-gibby-get-pilots-nickelodeon-starring-arian-grande-jennette-mccurdy-and-noah-munck-738670