La Universitato de Gdansko (en pola: Uniwersytet Gdański) estas publikaesplora universitato en Gdansko, Pollando. Ĝi estas unu el la 10 pintaj universitatoj en Pollando kaj estas ankaŭ grava centro por studoj de la Kaŝuba lingvo.
Ĉirkaŭ 282 profesoroj el totalo de 1 700 instruistoj instruas al ĉirkaŭ 27 200 studentoj. La Universitato de Gdansko estis establita en 1970 per kunigo de la prestiĝa Altlernejo pri Ekonomiko en Sopot (ekzistanta ekde 1945) kaj la Gdanska Kolegio de Edukado (formita en 1946). Nuntempe, la Universitato de Gdansko estas la plej granda institucio de alteduko en la nordpola regiono de Pomeranio.