Universitato Walter Sisulu
Universitato Walter Sisulu | ||
---|---|---|
universitato | ||
moto | In pursuit of excellence En serĉado de plejboneco | |
Informoj | ||
fondodato | 2005 | |
Geografia situo | 32° 18′ 1″ S, 28° 12′ 17″ O (mapo)-32.3002196428.20474744Koordinatoj: 32° 18′ 1″ S, 28° 12′ 17″ O (mapo) | |
lando | Sud-Afriko | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
| ||
La Universitato Walter Sisulu (angle Walter Sisulu University, akronime WSU) estas ampleksa universitato bazita en Mthatha en la provinco Orienta Kablando de Sud-Afriko. Ĝiaj antaŭaj institucioj estis la Universitato de Transkei (Unitra), la Lima Technikon kaj la Orienta Kablando Technikon. Ĝi estas nomita laŭ Walter Sisulu [1].
Organizo
[redakti | redakti fonton]WSU estas gvidata de vicrektoro. La kanceliero havas reprezentajn kaj simbolajn taskojn. Administrado estas respondeca al la Universitata Konsilio. La universitato havas pli ol 30 000 studentojn kaj proksimume 1 800 dungitojn [2].
La universitato konsistas el la jenaj fakultatoj:
- fakultato de Administra Scienco kaj Juro
- fakultato de Inĝenierio, Natursciencoj kaj Teknologio
- fakultato de Sansciencoj
- fakultato de Edukado
La fakultatoj estas dividitaj en lernejojn.
La 175 akademiaj programoj de la universitato estas plene akredititaj fare de la Konsilio pri Supera Eduko, kiu kontrolas altedukkvaliton tra Sud-Afriko. Krome, multaj el la programoj ankaŭ estas akredititaj de siaj respektivaj profesiaj korpoj. Estas programoj ofertitaj en la sekvaj kampoj:
- Inĝenieristiko - Mekanika inĝenierado, Elektrotekniko, Konstruinĝenierado, Konstruita Medio ktp.
- Scienco
- Sano
- Informadiko
- Komerca administrado
- Edukado
- Modo kaj Arto
- Ĵurnalismo kaj dissendado
- Administrado pri Turismo kaj Gastamo
Fondaĵo estis kreita por la universitato en 2009, kiu estas bazita en Johanesburgo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Walter Sisulu University. SARUA. Alirita 2014-06-17.
- ↑ Pri Ni Arkivigite je 2017-12-16 per la retarkivo Wayback Machine, Altirita la 16an de decembro 2017