Universitato Pierre kaj Marie Curie
La Universitato de Pierre kaj Marie Curie (france Université Pierre et Marie Curie, akronime UPMC, ankaŭ konata kiel Parizo 6) estis publika esploruniversitato de la natursciencoj en Parizo. Ĝi funkciis de 1971 ĝis 2017 [1][2]. Ĝi estis kromprodukto de la Fakultato de Scienco de Parizo (1968). En tre mallonga tempo ĝi atingis mondklasan reputacion [3].
La Universitato estis la plej granda scienca kaj medicina komplekso en Francio. Ĝi havis 180 laboratoriojn, la plej multaj el kiuj estas rilata al la CNRS. En 2010, la universitato prenis 39-an lokon en la akademia rangotabelo de mondaj universitatoj. Situante sur la kampuso Jussieux, metrostacio Jussieux.
En 1971 la nomo estis ŝanĝita al Pierre and Marie Curie University, honore al Pierre kaj Marie Curie. La konstruaĵo situis en la universitata komplekso Jussieux en la Latina Kvartalo. Ekde la Universitato Denis Diderot (pariza 7) translokiĝis al la 13-a arondismento, ĝiaj iamaj konstruaĵoj ankaŭ estis uzitaj fare de la UPMC.
Je la pinto de ĝia agado, ĉirkaŭ 30 000 studentoj studis en la universitato, el kiuj proksimume 22 000 estis studentoj en la kampoj de scienco kaj proksimume 4 000 akademiaj stabanoj kaj esploristoj laboris tie. La UPMC havis internaciajn kunlaborojn kaj granda proporcio de ĝiaj studentoj venis de eksterlande.
De 2018 ĝi estis absorbita en la Sorbonne Université [4].
Famaj instruistoj
[redakti | redakti fonton]- Jacques F. Acar, franca kuracisto kaj mikrobiologo
- Xavier Dor, franca kuracisto
Famaj diplomiĝintoj
[redakti | redakti fonton]- Emmanuelle Charpentier, franca mikrobiologo kaj biokemiisto
- Sindika Dokolo, kongola komercisto kaj artaĵkolektanto
- Thomas Ebbesen, norvega-franca profesoro
- Emmanuel Desurvire, franca fizikisto
- Ameenah Gurib-Fakim, maŭricia kemioprofesoro
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Sorbonne Université – Lettres, Médecine, Sciences.
- ↑ University of Paris#Thirteen successor universities
- ↑ Université Pierre et Marie Curie – UPMC UPMC – University Pierre and Marie CURIE – Sciences and Medicine – Paris. Alirita 15 July 2015 .
- ↑ Décret n° 2017-596 du 21 avril 2017 portant création de l'université Sorbonne Université