Tut-Amerikaj Ludoj
Tut-Amerikaj Ludoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
plursporta evento | |||||
plursporta evento • internacia konkurso | |||||
Komenco | 1951 vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Tut-Amerikaj Ludoj estas multsporta evento kiun alfrontas ĉiun kvaran jaron la partoprenantoj de ĉiuj landoj de Ameriko; la evento estas aranĝita de la Tut-Amerika Sporta Organizaĵo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La ideo festi Tut-Amerikaj Ludoj devenas de la Mez-Amerikaj kaj Karibaj Ludoj, kiu festiĝis de la 1920-aj jaroj. En 1932, oni faris la unuan proponon. La unuaj Ludoj fariĝus ĉe Bonaero en 1942, sed pro la Dua mondmilito oni ne povis fari la ludojn ĝis 1951. De tiam, la evento ne haltis okazi ĉiun kvaran jaron. En la lasta evento partoprenis 5,000 atletoj de 42 malsamaj landoj.
Tra 50 jaroj, la Tut-Amerikajn Ludojn oni neniam ĉesis pridisputi kaj ĝi okazis en urboj de la tuta kontinento. De la nordo kiel Vinipego (Kanado), sidejo de la ludoj en du versioj, 1967 kaj 1999; ĝis la sudo, kiel Arĝentomaro (Argentino), kiu festis la ludojn en 1995. La ludoj ankaŭ vizitis la urboj de Meksikurbo, Ĉikago, Kaliurbo, San-Juano, Karakaso, Indianapolis, La Havano kaj Sankta Domingo. San-Paŭlo ricevis la ludojn en 1963 en sia 4-a versio. En la ceremonio de inaŭguro partoprenis preskaŭ 40 miloj da personoj, kaj la ceremonio okazis en Stadio de Pacaembu. En ĉiu versio, la Tut-Amerikaj Ludoj kreskis kaj ricevis gravecon. En malpli de mezjarcento, la evento duobligis la nombron de landoj, atletoj kaj sportoj, ĝis fariĝi unu el la ĉefaj sportaj eventoj de la mondo.