Turkisgarolo
Aspekto
Turkisgarolo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Turkisgarolo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cyanolyca turcosa (Bonaparte, 1853) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Turkisgarolo (Cyanolyca turcosa) estas specio de birdo de la familio de Korvedoj Cyanolyca kiu enhavas 9 simile bluajn speciojn. Tiu troviĝas en Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo, tio estas la regiono de supraj Andoj.
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de montetoj.
La Turkisgarolo estas belega kaj fortika birdo tutblua kun ioma preskaŭ verdeca nuanco supre sed tre bluaj kapo kaj gorĝo. La diferenca karaktero estas tre nigra kaj larĝa kapa strio kiu el la nigra fortika beko trapasas la okulzonon ĝis la kolo kaj poste ne tiom larĝa ĉirkaŭas la tre bluan gorĝon. Ankaŭ la gamboj kaj piedoj estas nigraj
Ili manĝas insektojn kaj fruktojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Cyanolyca turcosa[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 25an de julio de 2007.