Saltu al enhavo

Tria egipta dinastio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tria egipta dinastio
Dinastio
dinastio de Egiptio
Apero -2686 vd
Fino -2613 vd
Lando Antikva Egiptio vd
Dinastiaj rilatoj
Branĉo de Malnova Imperio de Egiptio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La tria dinastio de Antikva Egiptio komenciĝis ĉirkaŭ 2700 a. K. kun la regado de Sanaĥt kaj finiĝis ĉirkaŭ 2630 a. K., post Huni.

La damo Nesa. Louvre.

Temas pri la unua el la kvar dinastioj (3a al 6a) kiu formas la nomatan Malnova imperio de Egiptio. La plej grava faraono, pro la okazintaĵoj kaj konstruaĵoj de lia regado, estas Ĝoser. Pri la cetero el la monarkoj oni scias malmulte, kaj eĉ la sukceda ordo de ilia regado ankoraŭ ne estas bone difinita. Pri la ekstera politiko de tiu ĉi dinastio menciindas ke ade koloniiĝis Sinajo kaj la suba Nubio, por ekspluati ĝiajn naturajn rimedojn.

Faraonoj de la 3a dinastio

[redakti | redakti fonton]
Nomo komuna Nomo de Horuso Nomo de Trono Komentoj Regado
Sanaĥt Sanaĥt Nebka 19 jaroj
Ĝoser Neĉerĥet Ĝeser Starigis la ŝtupan piramidon de Sakkara 19 jaroj
Seĥemĥet Seĥemĥet Ĝeser-teti 6 jaroj
Ĥaba Ĥaba Seĝes 6 jaroj
Ka-heĝet Ka-heĝet Huni Multaj egiptologoj pensas ke li estas Huni 24 jaroj
Reĝa listo de Abidozo. Egiptaj kartuŝoj 15-19