Talheim (apud Heilbronn)
Talheim | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distriktaro | Distriktaro Stutgarto | |||||
Distrikto | Distrikto Heilbronn | |||||
Komunumaro | Gemeindeverwaltungsverband Flein-Talheim | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 07133 | |||||
Poŝtkodo | 74388 | |||||
Aŭtomobila kodo | HN | |||||
Oficiala Municipokodo | 08125094 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Rainer Gräßle | |||||
Adreso de la administrejo | Rathausplatz 18 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 5068 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 5′ N, 9° 12′ O (mapo)49.0833333333339.2Koordinatoj: 49° 5′ N, 9° 12′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 236 m | |||||
Areo | 11,62 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.talheim.de/ | |||||
Talheim estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Heilbronn kaj en la distriktaro Stutgarto de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 5068 loĝantojn.
Arkeologio
[redakti | redakti fonton]Talheim estas konata en arkeologio pro spektakla trovaĵo el la jaro 1983:
Jam en la malfrua ŝtonepoko la loko estis setlita. La trovitaj skeletoj kaj ceramikaĵoj indikas setlejon de liniceramikuloj de ĉirkaŭ 5000 a.K..
En 1983 troviĝis 34 neolitikaj skeletoj (inter ili 9 viroj, 7 virinoj kaj 16 infanoj/junuloj). Per radiokarbonmetodo ili estis datitaj al 4900 ĝis 4800 a.K..
Ĉiuj skeletoj montras spurojn de batalo. La plimulto estis batmortigitaj per hakiloj, ŝajne sen multaj ŝancoj por defendo. La evento estas konata en arkeologio kiel "Masakro de Talheim". Ĝi prilumas la rolon de agreso por la evoluo de la homaro.
|