Szepetnek
Aspekto
Szepetnek [sepetnek] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Nagykanizsa.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 30 km²
- Loĝantaro: 1770
- Poŝtkodo: 8861
- Telefonprefikso: 93
- Koordinatoj: 46°25′00″N 16°54'12″E
Situo
[redakti | redakti fonton]Szepetnek situas en Montetaro Zala sur tre mildaj deklivoj, laŭ rojo, laŭ flankovojoj, aŭtoŝoseo M7 Budapeŝto-Zagrebo preteriras. Nagykanizsa troviĝas 9, Letenye 16, Zalakaros 27, Csurgó 29 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio devenis pri la vilaĝo el 1188 laŭ tiama hungara ortografio "Scepethnuc". En 1994 Szepetnek ricevis la titolon "Por Flora Hungario". Vilaĝservoj estas aŭtonomioj de kroatoj, germanoj kaj ciganoj, infanĝardeno, lernejo, biblioteko, kulturdomo, kuracejo, infankuracejo, poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Sanktaj Gardanĝeloj de 1752
- luterana preĝejo de 1822, turo alkonstruiĝis en 1834
- nobeldomo de Batthyány [batjAnji]
- akvorezervujo
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Szepetnek naskiĝis:
- matematikisto Ottó Varga
- pastro Ákos István Mihályfi
- pentristo László Mulasics
- politikisto Pál Királyi.