Stanisław Mikołajczyk
Stanisław Mikołajczyk | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Stanisław Mikołajczyk | |||||
Naskiĝo | 18-an de julio 1901 en Holsterhausen, Provinco Vestfalio, Germana Imperiestra Regno | ||||
Morto | 13-an de decembro 1966 (65-jaraĝa) en Vaŝingtono | ||||
Tombo | Cmentarz Zasłużonych Wielkopolan w Poznaniu vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Partio | Pola Popola Partio People's Party (en) Pola Partio Popola “Piast” vd | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Stanisław Mikołajczyk (prononco [staˈɲiswav mikɔˈwajt͡ʂɨk], n. la 18-an de julio 1901 en Holsterhausen, urboparto de Herne, Provinco Vestfalio de Prusio, Germana Imperiestra Regno, m. la 13-an de decembro 1966 en Vaŝingtono, Usono) estis pola politikisto. Li estis ĉefministro de la pola ekzila registaro dum la Dua Mondmilito, kaj poste vicĉefministro en post-milita Pollando ĝis 1947.
Estinte 17-jara li partoprenis la tielnomatan ribelon de Grandpollando en Poznano. Apenaŭ du jarojn pli poste, do ankoraŭ juna, 19-jaraĝa, li aliĝis al la Pola Armeo kaj partoprenis en la Sovet-Pola Milito.
Kiam Tria Regno invadis Pollandon en septembro 1939, Mikołajczyk estis soldato en la Pola Armeo,[1] kaj servis en la defendo de Varsovio. Post la falo de Varsovio fuĝis al Hungario, kie estis li malliberigita.[2] Li tuj fuĝis al Parizo tra Jugoslavio kaj Italio. Fine de novembro, Mikołajczyk estis atinginta Francion kie li ricevis peton aliĝi al la Pola Registaro en ekzilo kiel porparolanto de la Pola Nacia Konsilantaro.[3] En 1941 li estis nomumita Ministro de Internaj Aferoj kaj iĝis vicĉefministro de la ĉefministro Władysław Sikorski. En aprilo 1943 la germanoj anoncis, ke ili estis malkovrintaj la tombojn de ĉirkaŭ 22 000 polaj oficiroj kiuj estis murditaj de sovetoj en la arbaro de Katin. La Soveta registaro mensoge rediris, ke ĝuste la germanoj fabrikis la malkovraĵon. Aliancanoj pro diplomatiaj tialoj, formale akceptis tion, sed la registaro de Mikołajczyk malakceptis fari tion. Tiam Stalin akrigis rilatojn kun la pola ekzila registaro.
Dum la ribelo de Varsovio li plurfoje strebis organizi helpon:
- la 19-an de aŭgusto 1944 li kiel ĉefministro telegrafe turnis sin al Winston Churchill petante intervenon ĉe Stalin pri lia konsento rilate al traflugo de usona ekspedicio, preta ekflugi.
- la 21-an de aŭgusto li renkontiĝis kun brita ministro Eden por memorigi, ke Varsovio ekde la 16-a de aŭgusto ricevis neniun helpon, substrekis neceson de amasa helpo kaj diris ke la pola socio ne komprenos ke neeblas aeratako al Varsovio, se samtempe Aliancanaj divizioj tage bombis rafinejon en Czechowice.
Memorigo
[redakti | redakti fonton]La 1-an de junio 2000 estis postmorte distingita per Granda Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- Mortintoj en Vaŝingtono
- Naskiĝintoj en 1901
- Mortintoj en 1966
- Polaj politikistoj
- Polaj militistoj
- Ĉefministroj de Pollando
- Polaj ministroj
- Polaj kontraŭkomunistoj
- Poldevenaj britoj
- Polaj rifuĝintoj
- Polaj militistoj de la Dua Mondmilito
- Homoj de la Pola-bolŝevika milito
- Partoprenintoj de la Ribelo de Grandpollando