Skualo
Etoso
En meteologio, skualo[1] estas rapida kresko de vento.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Skualo signifas rapida, forta ekvento, kiu restas dum minutoj. Skvalo ofte okazas kune kun aliaj aktivaj meteoj, kiel pluvego, tondroŝtormo, aŭ neĝego. Skualo asociita kun neĝego nomiĝas neĝskualo.
-
Skvalo en suda Ontario, Kanado, en 2003
-
Neĝskualo en Ontario, Kanado
-
Ĉielarko post skualo. Skualo ĉesas post kelke da minutoj.
-
Skuallinio en orienta Usono
Kaŭzo
[redakti | redakti fonton]Skvalon kaŭzas regiono de rapide falanta, malvarmiĝanta aermaso en la mezo de la atmosfero. Tio kaŭzas skualon ĉe la rando de la aermaso.
Ofte, skvalo estas asociita kun vico da tondroŝtormoj, konata kiel skuallinio.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La termino skualo devenas de la anglalingva termino squall IFA:[skwɔl], de necerta origino.[2]