Signal (aplikaĵo)
Aspekto
Signal | |
---|---|
Aŭtoro | Open Whisper Systems kaj aliaj kontribuantoj |
Lasta stabila versio | 7.11, 7.8.1, 7.9.0, 7.18.0 |
Operaciumo | Android, iOS |
Programlingvo | Java, C, Objective-C, JavaScript, Swift |
Lingvo(j) | Java, C, Objective-C, JavaScript kaj Swift |
Evoluigstato | en evoluo |
Programtipo | Tujmesaĝilo |
Permesilo | GPLv3 (kliento), AGPLv3 (servilo) |
Retejo | signal |
Signal estas malfermitkoda poŝtelefona aplikaĵo por ĉifrata tujmesaĝado kaj telefonado por Android kaj iOS. Ĝi uzas Interreton por sendado de la mesaĝoj, kiuj povas enhavi bildojn aŭ videojn, kaj por telefonado inter ĝuste du telefonoj, ĉio kovrita per fin-al-fina ĉifrado. Ĝi uzas kutimajn telefonnumerojn kiel identigiloj de la uzantoj kaj ĝi enhavas meĥanismojn por verigi la identecon de la kunkomunikantoj.
Signal estas evoluigata de kompanio Open Whisper Systems. La klienta programo estas eldonita sub licenco GNU GPL, la servila programo estas eldonita sub GNU AGPL.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]La interfaco de Signal disponeblas en Esperanto.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Ekstera ligilo
[redakti | redakti fonton]Oficiala retejo de SIGNAL
|