Scheemda
Municipo Scheemda | ||
---|---|---|
Flago de la municipo Scheemda | Blazono de municipo Scheemda | |
vilaĝo • loĝloko en Nederlando • nederlanda municipo | ||
Provinco | Oldambt | |
Ĉefloko | Scheemda | |
Areo - Tero - Akvo |
117,46 km² 114,44 km² 3,02 km² | |
Loĝantaro - Loĝdenso |
14.126 (1-a de junio 2005) 123 loĝ./km² | |
Geografia situo | 53° 10′ N, 6° 58′ O (mapo)53.1666666666676.9666666666667Koordinatoj: 53° 10′ N, 6° 58′ O (mapo) | |
| ||
Gravaj trafikaj arterioj | A7, N362; fervojlinio Groningen-Nieuweschans | |
CBS-municipokodo | 0039 | |
Telefona kodo | 0596, 0597, 0598 | |
Poŝtkodo | 9677–9682, 9940–9944 | |
Scheemda (53° 10′ N; 06° 58′ E Mapo)
(loĝantoj je la 1-a de junio 2005: 14.126) estas antaŭa municipo en norda Nederlando, en la provinco Groningen. La municipo havas areon de 117,46 km² (de kiu 3,02 km² akvo). La municipo situas en la regiono Oldambt
Je la 1-a de januaro 2010 la municipo kunfandiĝis kun Winschoten kaj Reiderland, la nova nomo estas Oldambt.
Vilaĝoj
[redakti | redakti fonton]Scheemda havas ok oficialajn vilaĝojn aŭ loĝnukleojn. La ĉefloko estas Scheemda.
La loĝantaro de la municipo Scheemda
Je la 1-a de januaro 2005: 14.177 loĝantoj (7096 viroj kaj 7081 inoj)
Je la 1-a de januaro 2004: 14.327 loĝantoj (7169 viroj kaj 7158 inoj)
Je la 1-a de januaro 2003: 14.375 loĝantoj (7204 viroj kaj 7171 inoj)
Loĝantaro laŭ vilaĝo je la 1-a de januaro 2004:
|
Fonto: CBS
* Inkluzive la kvartaloj Eexta, Eexta-Zuid/Eextahaven kaj Scheemdermeer
** Ne oficiala vilaĝo
Vilaĝetoj
[redakti | redakti fonton]Krom la oficialaj vilaĝoj troviĝas en la municipo la sekvaj vilaĝetoj:
- Bikkershorn
- Bovenstreek
- Ekamp (parte)
- Tranendal
Blua Urbo
[redakti | redakti fonton]En 2005 komenciĝis la konstruado de la t.n. "Blua Urbo". Ĉi tie oni konstruas vilaojn ĉirkaŭ artefarita lago. Per tio oni klopodas fari la ĉirkaŭaĵon pli invitema al riĉuloj el aliaj partoj de Nederlando. Je la 12-a de majo 2005 reĝino Beatrix malfermis la alkondukon de akvo. Post kelkaj jaroj la artefarita lago estos preta. La projekto ankaŭ havas kelkajn kontraŭulojn. Speciale la loka komunista partio (VCP) multfoje klopodis bloki la projekton.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Komunuma retejo Arkivigite je 2014-07-31 per la retarkivo Wayback Machine
- Blua Urbo